Bretona Demokratia Unuiĝo
Bretona Demokratia Unuiĝo | |
---|---|
Union démocratique bretonne bretone Unvaniezh Demokratel Breizh | |
Emblemo de Bretona Demokratia Unuiĝo | |
partio | |
Lando | Francio |
Proparolanto | Mona Bras |
Fondiĝo | 4-a de januaro 1964 |
Ĉefa sidejo | Nantes, Loire-Atlantique |
Koloro(j) | Flava |
Ideologio | socialdemokratio demokratia socialismo politika ekologio aŭtonomismo progresismo eŭropa federismo |
Eŭropaj deputitoj |
1 / 72 |
Deputitoj (nacia Asembleo) |
1 / 577 |
Regionaj Konsilianoj |
4 / 83 |
Membroj | 850 (2010)[PPR 1] |
Koalicio | Solidaraj Regionoj kaj Popoloj (RPS) |
Retejo | http://www.udb-bzh.net |
La Bretona Demokratia Unuiĝo (france "Union démocratique bretonne" aŭ UDB, aŭ Unvaniezh Demokratel Breizh en la bretona lingvo), estas bretona politika partio fondita en 1964. Situanta maldekstre sur la politika spektro kaj profunde ekologiisma, UDB antaŭmetas politikan aŭtonomismon de Bretonio — tio estas forta malcentralizo — kiel agrimedo por ati,gi la sociprojekton, kiun ĝi proponas.
Movado deirinta de sufiĉe ĝisfunda parolado al modera programoi nun, Bretona Demokratia Unuiĝo fariĝis unu el la plej gravaj regionaj partioj en metropola Francio kaj la unua, kiu partoprenis en regiona Konsilio. Ĉefa aŭtonomisma movado en Bretonio, UDB ĉeestas en la institucioj ekde sia kreo (kun la unua elektito ekde 1965 en Guilvinec, 78 municipaj elektitoj deklaritaj en 2008). Ĝi havas ekde 2004 grupon en la Regiona Konsilio de Bretonio kaj estas reprezentata ekde 2012 de deputito en la Nacia Asembleo[SI 1].
Kun strukturita politika organizaĵo, kaj aktiva surloke kiel en la sociaj movadoj, UDB havis je malsamaj tempoj de sia historio neneglekteblan nombron de aktivuloj. Eĉ se ĝi certagrade sukcesis en la disiĝo de siaj ideoj, en regiono kun asertita identeco[L 1] kaj deziranta plifortigitan regionan povon[L 2], ĝia balota efekto restas malforta. Tiel, paradokse, UDB aperas ĉiam kiel politika movado plena je espero[SI 1],[P 1].
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pasquier 2004a, paĝo114
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Aliaj verkoj
- ↑ Ronan Le Coadic. (1998) L’identité bretonne (france). Rennes: Terre de brume / Presses universitaires de Rennes (PUR), p. 480. ISBN 2843620198.
- ↑ Cole 2006, paĝo115
Gazetoj
[redakti | redakti fonton]- Artikoloj de magazino Le Peuple breton, Saint-Brieuc, eld. "Presses populaires de Bretagne", de 1964 ĝis nun
- Alia regiona gazetaro
- ↑ (novembro 2010) “UDB : le 30e congrès ce week-end à Plœmeur”, Le Télégramme (fr).
Interreto
[redakti | redakti fonton]- Instituciaj TTT-ejoj
- ↑ 1,0 1,1 Centre de recherches sur l'action politique en Europe (CRAPE); Centre de recherche bretonne et celtique(CRBC). L'Union démocratique bretonne, un parti autonomiste dans un État unitaire. Arkivita el la originalo je 2012-06-19. Alirita 2014-05-12 .
- Politikaj TTT-ejoj
- Aliaj TTT-ejoj
Aneksaĵoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- (2014) Histoire de l’Union démocratique bretonne (15,5 × 22 cm) (france), Fouesnant: Yoran embanner, p. 392. Monnier2014. ISBN 978-2-916579-60-3.
- Yannick Quénéhervé. La Bretagne au cœur et le cœur à gauche, souvenirs d'un leader ouvrier de la SBFM (15,5 × 22 cm) (france), Fouesnant: Yoran embanner, p. 368. Queneherve2014. ISBN 978-2-916579-66-5.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Bretonio
- Politiko en Bretonio - Socialismo - Politika ekologio
- Bretona movado - Aŭtonomismo
- UDB Jeunes (UDBy) - Solidaraj Regionoj kaj Popoloj (RPS) - Eŭropa Libera Alianco (ALE)
- Magazino Le Peuple breton
|