Saltu al enhavo

Petroikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Petroikoj
Nordinsula petroiko (Petroica longipes)
Nordinsula petroiko (Petroica longipes)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Petroikedoj Petroicidae
Genro: Petroikoj Petroica
Swainson, 1829
Specioj

14, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Petroikoj (Petroica) estas genro de Aŭstralaziaj birdoj el familio Petroikedoj.

La genron enkondukis angla naturalisto William John Swainson en 1829, kaj li deklaris la tipa specio plurkoloran petroikon (Petroica multicolor).[1][2] La genra nomo estas kunmetaĵo de antikvaj grekaj vortoj petro- ("roko") kaj oikos ("hejmo").[3]

Kiel aliaj petroikedoj, petroikoj estas aspekte, kondute kaj ekologie similaj al Eŭropaj rubekoloj, kaj do la vorto "rubekolo" estas iam uzata por ili, malgraŭ ke al veraj rubekoloj ili ne estas tro parencaj. Ĉar multaj specioj de petroikoj havas iun nuancon de ruĝa koloro en sia plumaro, en Aŭstralio oni iam nomas ilin "ruĝaj rubekoloj", kontraste al membroj de genro Eopsaltria, kiujn ili nomas "flavaj rubekoloj".[4]

Laŭ la nuna sistematiko, la genro enhavas 14 speciojn:[5]

Iĉo Ino Kutima nomo Scienca nomo Distribuo
Rozkolora petroiko Petroica rosea Aŭstralio
Frambkolora petroiko Petroica rodinogaster Tasmanio, Suda Aŭstralio
Neĝa petroiko Petroica archboldi Uesta Papuo, Indonezio
Monta petroiko Petroica bivittata altaĵoj de Novgvineo
Flama petroiko Petroica phoenicea sud-eosta Aŭstralio kaj Tasmanio
Salomona petroiko Petroica polymorpha Salomonoj
Pacifika petroiko Petroica pusilla Melanezio kaj Polinezio
Plurkolora petroiko Petroica multicolor Norfolkinsulo
Skarlata petroiko Petroica boodang Aŭstralio kaj Tasmanio
Ruĝĉapa petroiko Petroica goodenovii Aŭstralio
Grandkapa petroiko Petroica macrocephala Aotearoo
Nordinsula petroiko Petroica longipes Norda insulo (Aotearoo)
Sudinsula petroiko Petroica australis Suda insulo (Aotearoo)
Nigra petroiko Petroica traversi Chatham-insularo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Swainson, William John. (1829) Zoological illustrations, or, Original figures and descriptions of new, rare, or interesting animals, Series 2 1. Baldwin, Cradock.
  2. (1986) Check-list of Birds of the World 11. Museum of Comparative Zoology.
  3. . Petroica. Handbook of the Birds of the World Alive: Key to Scientific Names in Ornithology. Lynx Edicions (2019). Alirita 17 June 2019 .
  4. Dowling DK (2003). “Breeding biology of the red-capped robin”, Australian Journal of Zoology 51 (6), p. 533–549. doi:10.1071/ZO03028. Alirita 2007-06-07.. 
  5. Australasian robins, rockfowl, rockjumpers, Rail-babbler. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 17 June 2019 .

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2006). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. (ISBN 978-84-96553-42-2)
  • (2019) “Nuclear introns help unravel the diversification history of the Australo-Pacific Petroica robins”, Molecular Phylogenetics and Evolution 131, p. 48–54. doi:10.1016/j.ympev.2018.10.024. Bibkodo:2019MolPE.131...48K.