Otidedoj
![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Vidu tekston. | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La otidoj estas grandaj surgrundemaj birdoj kiuj plej ofte loĝas en seka malferma kamparo -eĉ terkulturataj- kaj stepoj en la Malnova Mondo. Ili formas la familion de Otidedoj de ordo Otidoformaj. Tiu familio konsistas je 25 specioj el kiuj 21 ekzistas en Afriko, kie tutcerte naskiĝis tiu familio. Poste ili disvastiĝis al sekaj ebenaĵoj en Azio, Aŭstralazio kaj Eŭropo, sed ne al Ameriko aŭ Antarkto. Oni ne konfuziĝu kun la otidoj aŭ Kaŭkenoj de la Nova Mondo, kiuj apartenas al genro Chloephaga.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La otidoj estas ĉiomanĝantaj kaj nestas surgrunde. Ili piediras solene kaj fortike per fortaj kruroj kun grandaj fingroj kaj dume serĉas manĝaĵojn per bekofrapoj. Tamen ili estas timemaj kaj kaŭras aŭ kuras je la plej malgranda okazo de danĝero. Ili havas larĝajn flugilojn -per kiuj ili sekure forflugas fortike- kun fingraj flugilpintoj kaj allogaj bildoj dumfluge. Multaj bunte montregas plumaron dum seksa pariĝado. Otidoj estas sociaj bestoj escepte dum reproduktado, sed ne akceptas homan proksimecon.
Plej granda parto de tiuj specioj estas ĉu endanĝerigitaj ĉu malpliiĝintaj pro mediperdo aŭ eĉ ĉasado, ofte eĉ en lokoj kie ili estas protektataj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La familio Otididae estis enkondukita (kiel Otidia) fare de la franca polimato Constantine Samuel Rafinesque en 1815.[1][2][3] Otididae kaj antaŭ tio Otidae venas el la genro Otis havigita por la Granda otido fare de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la deka eldono de lia Systema Naturae en 1758,[4] ĝi venas el la greka vorto ὠτίς ōtis.[5][6]
Specioj
[redakti | redakti fonton]Familio Otidedoj[7]
Bildo | Genro | Vivantaj specioj |
---|---|---|
![]() |
Lissotis Reichenbach 1848 |
|
![]() |
Neotis Sharpe 1893 |
|
![]() |
Ardeotis Le Maout 1853 |
|
![]() |
Tetrax Forster 1817 |
|
![]() |
Otis Linnaeus 1758 |
|
![]() |
Chlamydotis Lesson 1839 |
|
![]() |
Houbaropsis Sharpe 1893 |
|
![]() |
Sypheotides Lesson 1839 |
|
![]() |
Lophotis Reichenbach 1848 |
|
![]() |
Heterotetrax Sharpe 1894 |
|
![]() |
Eupodotis Lesson 1839 |
|
![]() |
Afrotis Gray 1855 |
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rafinesque, Constantine Samuel. (1815) Analyse de la nature ou, Tableau de l'univers et des corps organisés 1815 (france). Mempublikigita.
- ↑ Bock, Walter J.. (1994) History and Nomenclature of Avian Family-Group Names, Bulletin of the American Museum of Natural History 222. American Museum of Natural History, p. 137, 252.
- ↑ Taxonomic lists- Aves. Alirita 30a de Decembro 2015 .
- ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London, UK: Christopher Helm, p. 286. ISBN 978-1-4081-3326-2. OCLC 659731768.
- ↑ ὠτίς. A Greek-English Lexicon. Perseus Digital Library (1940).
- ↑ Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. Alirita 21a de Oktobro 2023 .
|