Saltu al enhavo

Denhama otido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Denhama otido

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Otidoformaj Otidiformes
Wagler, 1830
Familio: Otidedoj Otididae
Rafinesque, 1815
Genro: Neotis
Sharpe, 1893
Specio: Denhama otido N. denhami
Neotis denhami
Children & Vigors, 1826
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Map
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Denhama otido (laŭ la latinlingva scienca nomo Neotis denhami) estas specio de birdoj de la familio Otididae. Ĝi estas granda otido kun longaj kolo kaj kruroj, afrika grundoloĝanta birdo. Ĝi reproduktiĝas en multo de Sub-Sahara Afriko. Ĝi estas specio de malferma teerno, kiel agrikulturejoj, herbejoj, inunditaj ebenaĵoj kaj bruligita finboso. Ĝi estas sidloka, sed kelkaj internaj populacioj moviĝas al pli malaltaj altitudoj en vintro.

La specio estis nomita laŭ angla esploristo, Maĵoro Dixon Denham, kaj la alternativa nomo Stanleja otido laŭ angla natursciencisto Edward Smith-Stanley, grafo de Derby.

La otido de Denham estas la plej granda specio en la genro Neotis, kvankam estas pli malgranda ol la otidoj en la genro Ardeotis (same kiel la Granda otido). La masklo estas 9 ĝis 10 kg peza kaj 100-116 cm longa; la ino estas multe pli malgranda je 3 ĝis 4 kg kaj 80-87 cm).[1][2] La dorso estas bruna, pli malhela kaj senmarka ĉe la masklo, kaj la subaj partoj estas blankaj. La kolo estas palgriza kun oranĝa nuko. Ĝia griza krono estas bordita per nigra koloro, kaj nigra linio trairas la okulon kun blanka linio formanta brovon supre. La longaj kruroj estas palflavaj. La flugiloj estas okulfrape desegnitaj en bruna, blanka kaj nigra koloroj, dum la masklo montras pli da blanka koloro dumfluge ol la inoj aŭ junaj birdoj. La longaj kruroj estas flavecaj kaj la beko estas blankeckorna.[3]

La masklo ŝveligas sian gorĝon kiam elmontriĝas por montri okulfrapan pilkegon de blankaj plumoj. Ĉi tiu specio estas kutime silentema.

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Estas tri subspecioj de tiu otido, ĉiuj apartaj pro sia distribuado. N. d. denhami vivas en sudokcidenta Maŭritanio, Senegalo kaj Gambio kaj orienten ĝis Ugando kaj Etiopio. N. d. jacksoni troviĝas en Kenjo kaj Tanzanio kaj suden ĝis Zambio, Bocvano kaj Zimbabvo, kun populacioj ankaŭ en Angolo, kaj Demokratia Respubliko Kongo. N. d. stanleyi vivas en Sudafriko kaj Svazilando. La Denhama otido okupas herbejajn habitatojn. Ili estas distribuataj ĉefe en savano kaj povas troviĝi je altaĵoj de ĝis 3000 m. Ili povas troviĝi en konsiderinda gamo de duarangaj habitatoj kiel densaj arbustaroj, maldensaj arbaroj, kultivejoj, sekigitaj marĉoj kaj aridaj ebenaĵoj.[3]

La otido de Denham ofte estas izola ekster la pariĝsezono, kvankam ili kunvenas ĉe grandaj nutraĵfontoj kaj provizore kuniĝas por migrantaj movadoj. Migrado celas kutime serĉi nutraĵfontojn kaj sekvas trairadon de pluvo. Tiu specio estas ĉiomanĝanta, manĝante vastan gamon de manĝaĵoj kiam ĝi haveblas. Inter la diversaj manĝaĵoj registritaj en la specio estas insektoj, malgrandaj serpentoj, ronĝuloj, idoj de aliaj birdoj kaj diversaj verdaj plantoj. Ili foje sekvas speciojn de hufuloj por pluki sterkoskarabon el iliaj fekaĵoj.[3]

Kiel ĉiuj otidoj, la masklo de Denhama otido faras aminduman memmontradon por altiri la atenton de inoj, en tio kio estas nomita lek. Dum sia memmontrado, la masklo ŝveligas sian kapon kaj bruston kaj malfermas sian voston, tiel prezentiĝante pli granda, kaj vokas laŭte dum li pavadas. Reproduktado okazas dum diversaj tempoj de la jaro, estante precipe nedifinita en Orienta Afriko. Reproduktado povas esti kaŭzita pro ĉeesto de pluvokvanto. La nesto konsistas el malprofunda skrapaĵo, en kiu la ino demetas unu aŭ du ovojn, kiujn (se ili pluvivos) ŝi zorgos sole.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Stanley’s bustard (Neotis denhami) (el Retarkivo {{{1}}}). arkive.org
  2. Liebenberg, Louis (1990), Field Guide to the Animal Tracks of Southern Africa. David Philip, Publishers, (ISBN 978-0-86486-132-0)
  3. 3,0 3,1 3,2 del Hoyo, J. (1996) Handbook of the Birds of the World 3. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 84-87334-20-2.
  4. Alden, P.C., Estes, R.D., Schlitter, D. kaj McBride, B. (1996) Collins Guide to African Wildlife. HarperCollins Publishers, London (ISBN 000220066X).
  • Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) (ISBN 1-86872-721-1)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]