Saltu al enhavo

OPEL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidu ankaŭ la artikolon pri la aŭtoprodukta konzerno Opel.

OPEL
emblemo
flago
internacia organizaĵo
interregistara organizaĵo
interesogrupo
kartelo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 14-a de septembro 1960 vd
Geografia situo 48° 12′ 51″ N, 16° 21′ 57″ O (mapo)48.214316.3659Koordinatoj: 48° 12′ 51″ N, 16° 21′ 57″ O (mapo)
Lando(j) internacieco vd
Sidejo Innere Stadt
OPEL (Vieno)
OPEL (Vieno)
DEC
Map
OPEL
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Haitham al-Ghais (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj

araba lingvovd

Posedatoj Deutschmeister-Palais (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Agokampo nafto
Retejo Oficiala retejo
vdr
La nova sidejo de OPEL en Vieno, Aŭstrio.

La Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL aŭ OPEC, siglo laŭ la anglalingva nomo Organization of the Petroleum Exporting Countries de tiu organizaĵo) estas internacia organizaĵo, kiu konsistas el landoj, kiuj organiziĝis por negoci kun petrol-kompanioj pri la produktado de nafto, prezoj, kaj koncesiaj rajtoj. La membroj, kiuj konstituas kartelon, akordiĝas pri la kvanto kaj prezoj de la eksportota nafto. La sidejo de OPEL estas en Vieno (Aŭstrio). OPEL celas reguligi la produktadon de nafto, kaj tiele regi naftoprezojn, precipe per difino de kvotoj por siaj membroj.[1] [2] Membraj landoj tenas ĉirkaŭ 75 procentojn de la mondaj rezervoj da nafto. Ili ofertas ĉirkaŭ 40 procentojn de la nafto de la mondo.

Ĉar mondaj naftoprezoj estas plej ofte kalkulitaj en usonaj dolaroj, ŝanĝo de la dolarkurzo kontraŭ aliaj mondaj valutoj efikas la decidojn de OPEL pri kiom da nafto produkti. La decidoj de OPEL tre influas la mondajn naftoprezojn. Bona ekzemplo de tio estas la energia krizo de 1973 post la Milito de Jom Kippur, kiu rezultigis kvaroblon de la prezo, kiu daŭris kvin monatojn, ekde la 17-a de oktobro 1973 ĝis la 18-a de marto 1974. Ankaŭ, la landoj de OPEL akordiĝis en la 7-a de januaro 1975, ke ili altigos la prezojn de kruda petrolo je 10 procentoj.

OPEL estas interregistara organizaĵo kiu estis kreita ĉe Bagdada Konferenco de la 10a14a de septembro de 1960, fare de Irako, Kuvajto, Irano, Sauda Arabio kaj Venezuelo. Poste ĝi estis aligita fare de pliaj naŭ registaroj: nome Libio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kataro, Indonezio, Alĝerio, Niĝerio, Ekvadoro, Angolo, kaj Gabono. OPEL havis sidejon en Ĝenevo, Svisio, antaŭ moviĝi al Vieno, Aŭstrio, la 1an de septembro 1965.[3]

OPEL estis formita kiam la internacia naftomerkato estis ege dominita de multlandaj kompanioj, nome la 'sep fratinoj'. La politika bazo de la OPEL estas, ke estas rajto de ĉiuj landoj por plenumi suverenecon super ties naturaj resursoj.[3] Ĉar OPEL estas organizaĵo de ŝtatoj (kaj ne de naftoentreprenoj), unuopaj membroj havas suverenan imunecon por sia agado, signife ke la OPEL ne estas konsiderata subjekto al konkurenca juro en la normala vojo.[4]

En la 1970-aj jaroj, la OPEL ekakiris influon kaj rapide plialtigis la naftoprezojn dum la Naftokrizo de 1973 kiel reaga respondo al la usona helpo al Israelo dum la Milito de Jom Kippur.[5] Tio daŭris ĝis marto 1974.[6] OPEL aldonis al siaj celoj la vendadon de nafto por soci-ekonomia kresko de la pli malriĉaj membrolandoj, kaj la membreco kreskiĝis ĝis 13 ĉirkaŭ 1975.[3] Kelkaj membrolandoj iĝis centralizite planitaj ekonomioj.[3]

En la 1980-aj jaroj, la prezo de nafto altiĝis antaŭ la mala efiko ke pli altaj prezoj kaŭzis falon de naftopeto kaj de naftoprezoj. La ŝtatoj membroj de OPEL, kiuj dependis el enspezo el la naftovendado, espertis akrajn ekonomiajn malfacilaĵojn el la pli malalta naftopeto kaj sekve reduktis la produktadon por elteni la naftoprezon. Dume, promediaj temoj ekaperis ĉe la internacia energitemaro.[3] Pli malalta naftopeto kaŭzis, ke la naftoprezo falis reen al niveloj de 1986 ĉirkaŭ 1998–99.

En la 2000-aj jaroj, kombino de faktoroj suprenigis naftoprezojn kvankam naftodisponeblo restis alte. Prezoj altiĝis ĝis la rekorde altaj niveloj de la mezo de 2008 antaŭ fali responde al la Financa krizo de 2008. La pintokunvenoj de OPEL en Karakaso kaj Rijado okazintaj en 2000 kaj en 2007 gvidis temojn de stabilenergiaj merkatoj, eltenebla naftoproduktado, kaj primedia elteneblo.[3]

Petrolmapo de Venezuelo, 1972. Venezuelo estis la lando tute for de Mezoriento kiu unuiĝis al mezorientaj kaj afrikaj landoj por kontroli la naftoproduktadon.

Venezuelo kaj Irano estis la unuaj ŝtatoj kiuj moviĝis al la establado de la OPEL per alproksimiĝo al Irako, Kuvajto kaj Sauda Arabio en 1949, sugeste, ke ili interŝanĝas vidpunktojn kaj esplorajn temojn por regula kaj pli proksima komunikado inter petrol-produktaj landoj.[7] En 1959, la Internaciaj Nafto Kompanioj (INKoj) malpliigis la postigitan prezon por Venezuela nafto je 5¢ kaj poste je 25¢ por barelo, kaj por mezorienta nafto je 18¢ por barelo.[7]

La unua Araba Petrola Kongreso kunvenis en Kairo, Egipto, kie ili establis ‘Naftokonsultan Komision’ al kio INKoj prezentus prezoŝangajn planojn al aŭtoritatoj de produktaj landoj.[7]

En la 10a14a de septembro de 1960, je iniciato de la ministro pri minado kaj nafto de Venezuelo nome Juan Pablo Pérez Alfonzo kaj de la ministro pri energio kaj minoj de Sauda Arabio nome Abdullah al-Tariki, la registaroj de Irako, Irano, Kuvajto, Sauda Arabio kaj Venezuelo kunsidis ĉe Bagdado por studi vojojn por pliigi la prezojn de nafto produktita de ties respektivaj landoj.[8][9]

OPEL estis fondita por unuigi kaj kunordigi la politikojn pri nafto de la membroŝtatoj. Inter 1960 kaj 1975, la organizaĵo etendiĝis por inkludi Kataron (1961), Indonezion (1962), Libion (1962), la Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn (1967), Alĝerion (1969), kaj Niĝerion (1971). Ekvadoro kaj Gabono estis komence membroj de OPEL, sed Ekvadoro retiriĝis en la 31a de decembro 1992[10] ĉar ĝi ne volis aŭ ne povis pagi membrecan kotizon de 2 milionoj da dolaroj kaj ĉar ĝi bezonis produkti pli da nafto ol permesita laŭ la kvoto de OPEL,[11] kvankam ĝi realiĝis en oktobro de 2007. Similaj necesoj pelis Gabonon al membrec-ĉeso en januaro de 1995.[12] Angolo aliĝis komence de 2007. Norvegio kaj Rusio ĉeestis kunsidojn de la OPEL kiel observantoj. Indike ke OPEL ne kontraŭas pluajn etendojn, Mohammed Barkindo, nome Ĝenerala Sekretario de la OPEL, petis al Sudano aliĝi.[13] Irako restas kiel membro de la OPEL, sed la iraka naftoproduktado ne estis parto de ajn kvotaj interkonsentoj de la OPEL ekde marto de 1998.

Nafto-embargo de 1973

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Naftokrizo de 1973.
refer to caption
Livermanka benzinejo en Usono, fermita dum la naftokrizo de 1973.

La naftokrizo de 1973 komenciĝis en oktobro 1973, kiam la membroj de la Organizaĵo de Arabaj Landoj Eksportantaj de Petrolo aŭ la OAPEC (konsistanta el la arabaj membroj de OPEL, kaj plie Egiptujo, Sirio kaj Tunizio) proklamis naftoembargon. Je ties fino en Marto de 1974,[6] la prezo de nafto estis plialtigita el 3 usonaj dolaroj por barelo al preskaŭ 12 usonaj dolaroj.

En la Milito de Jom Kippur de tiu jaro, Egiptujo kaj Sirio, kun la subteno de aliaj arabaj landoj, lanĉis kampanjon kontraŭ Israelon en la plej sankta tago de la juda kalendaro por reakiri arabajn teritoriojn perditajn al Israelo en la Sestaga Milito de 1967.[14] Usono decidis reprovizi Israelon per armiloj kaj kiel reago, la OAPEC decidis rebati, sciigante naftobojkoton kontraŭ Kanado, Japanio, Nederlando, Britio, kaj Usono.[15] Ĝi daŭris ĝis marto 1974.

Kun la operacioj de la arabaj landoj viditaj kiel iniciatado de la naftobojkoto kaj la longperspektiva ebleco de altaj naftoprezoj, interrompita provizo, kaj recesio, forta divido estis kreita ene de NATO. Plie, kelkaj eŭropaj ŝtatoj kaj Japanio serĉis disasocii sin de la usona politiko en la Proksima Oriento. Arabaj petrolproduktantoj ankaŭ interligis la finon de la embargo kun sukcesaj usonaj laboroj por krei pacon en la Proksima Oriento, kio malfaciligis la situacion. Por trakti tiujn evoluojn, la Administracio de Richard Nixon komencis paralelajn intertraktadojn kun kaj arabaj petrolproduktantoj por fini la embargon, kaj kun Egiptujo, Sirio, kaj Israelo por aranĝi israelan retiron reen de Sinajo kaj la Golanaj Altaĵoj. Antaŭ la 18-an de januaro 1974, ministro por eksteraj aferoj Henry Kissinger negocadis israelan trup-retiron de partoj de Sinajo. La promeso de intertrakta solvo inter Israelo kaj Sirio estis sufiĉa konvinki arabajn petrolproduktantojn por ĉesigi la embargon en marto 1974.[6]

1975–1980, Speciala Fonduso, nune OFID

[redakti | redakti fonton]

La helpagado de OPEL datas el antaŭ la pliigo en 1973–1974 de la naftoprezo. Por ekzemplo, la Kuvajta Fonduso por Araba Ekonomia Disvolvigo jam estis funkcianta ekde 1961.[16]

Sidejo de la Fonduso de OPEL, Vieno, Aŭstrio.

En la jaroj post 1973, kiel ekzemplo de la tiel nomata "ĉekardiplomatio", kelkaj arabaj landoj estis inter la plej grandaj havigantoj de eksterlanda helpo en la mondo,[17][18] kaj la OPEL aldonis al siaj celoj la vendadon de nafto por la soci-ekonomia kresko de pli malriĉaj landoj. La Speciala Fonduso de la OPEL estis konceptita en Alĝero, Alĝerio, en Marto 1975, kaj estis formale establita en la venonta Januaro. "Solena Deklaracio 'reafirmis la naturan solidareco kiu unuigas la landojn de la OPEL kun aliaj disvolviĝantaj landoj en sia lukto por superi subdisvolvigon,' kaj alvokis al decidoj por plifortigi la kunlaboradon inter tiuj landoj... La resursoj [de la Speciala Fonduso de la OPEL] estas aldonaj al tiuj jam disponeblaj de la ŝtatoj membroj de la OPEL tra nombraj duflankaj kaj multflankaj kanaloj."[19] La Fonduso iĝis oficiala internacia disvolviga agentejo en Majo 1980 kaj estis renomita OPEC Fund for International Development (OFID, Fonduso por Internacia Disvolvigo de la OPEL),[20] kun statuso de Permanenta Observanto en Unuiĝintaj Nacioj.[21]

Atako al la sidejo en 1975

[redakti | redakti fonton]

La 21an de Decembro 1975, la saudarabia Ahmed Zaki Jamani, la irana Ĝamŝid Amuzegar, kaj la aliaj OPEL naftoministroj estis kaptitaj kiel ostaĝoj en sia duonjara konferenco en Vieno, Aŭstrio. La atako, kiu mortigis tri neministrojn, estis farita de ses-persona teamo estrita de la Venezuela aktivulo "Carlos la ŝakalo", kaj kiu inkludis Gabriele Kröcher-Tiedemann kaj Hans-Joachim Klein. La mem-nomita "Brako de la Araba Revolucio" deklaris, ke ilia celo estas la liberigo de Palestino. Carlos planis kapti la konferencon perforte kaj retenis kiel ostaĝojn ĉiujn dekunu partoprenantajn naftoministrojn, escepte Jamani kaj Amuzegar kiuj estus ekzekutitaj.[22]

Carlos aranĝis bus-aviadilan veturon por sia teamo kaj 42 el la dekomencaj 63 ostaĝoj, kun haltoj en Alĝero kaj Tripoli, planante flugi finfine al Bagdado, kie Jamani kaj Amuzegar estus mortigitaj. Ĉiuj 30 ne-arabaj ostaĝoj estis liberigitaj en Alĝero, eksklude Amuzegar. Aldonaj ostaĝoj estis liberigitaj en alia halto en Tripoli antaŭ reveni al Alĝero. Kun nur 10 ostaĝoj restantaj, Carlos tenis telefonalvokon kun la alĝeria prezidento Houari Boumédienne, kiu informis al Carlos, ke la mortoj de naftoministroj rezultus en atako al la aviadilo. Boumédienne siaflanke proponis al Carlos tiaman rifuĝon kaj eble financan kompenson pro la malsukceso kompletigi sian planon. Carlos esprimis sian bedaŭron pro maleblo murdi Jamani kaj Amuzegar, poste li kaj liaj kamaradoj lasis la aviadilon. Ĉiuj ostaĝoj kaj teroristoj eliris el la situacio, du tagojn post ties komenco.[22]

Kelkan tempon post la atako, la komplicoj de Carlos asertis, ke la operaco estis komandita de Ŭadi Hadad, fondinto de la Popola Fronto por la Liberigo de Palestino. Ili asertis ankaŭ ke la ideo kaj la financo venis el araba prezidanto, kiun kelkaj opinias, ke temas pri Muammar al-Gaddafi de Libio, li mem ankaŭ membro de la OPEL. Kolegaj aktivuloj Bassam Abu Ŝarif kaj Klein asertis, ke Carlos ricevis kaj retenis elaĉeton de inter 20 kaj 50 milionoj da usonaj dolaroj el "araba prezidento". Carlos asertis, ke Saudarabio pagis elaĉeton je la konto de Irano, sed ke la mono estis "disigita survoje kaj perdita por la Revolucio".[22][23] Li estis finfine kaptita en 1994 kaj kondamnita al vivodaŭraj enprizonigoj pro almenaŭ 16 aliaj murdoj.[24]

Naftokrizoj de 1979–1980 kaj naftabundo de la 1980-aj jaroj

[redakti | redakti fonton]
refer to caption
Fluktuoj en la eksportenspezoj de OPEL ekde 1972. Ruĝe, kvanto laŭ la indikitaj ciferoj; blue, laŭ la valoro de 2016, lasta jaro indikita.[25][26]

Reage al tajdo de ŝtatigoj en la naftindustrio kaj al la altaj prezoj de la 1970-aj jaroj, industriigitaj landoj faris demarŝojn por redukti sian dependecon el la nafto de OPEL, speciale post la naftoprezoj atingis novajn pintojn alproksimiĝe al po 40 usonaj dolaroj la barelo en 1979–1980[27][28] kiam la Irana Revolucio kaj la Iran–Iraka Milito maltrankviligis la regionan stabilecon kaj la naftoliveradon. Elektraj instalaĵoj tutmonde ŝanĝiĝis el nafto al karbo, natura gaso aŭ nuklea energio;[29] ŝtataj registaroj iniciatis mult-milion-dolarajn esplorprogramojn por disvolvigi alternativojn al nafto;[30][31] kaj komerca esplorado disvolvigis gravajn ne-OPEL naftokmapojn en Siberio, Alasko, la Norda maro, kaj la Golfo de Meksiko.[32] Ĉirkaŭ 1986, la tutmonda naftopeto falis al ĉirkaŭ 5 milionoj da bareloj, la ne-OPEL produktado staris ĝis ĉirkaŭ eĉ pli granda kvanto,[33] kaj la komuna merkato de la OPEL falegis el proksimume 50 procento en 1979 ĝis malpli ol 30 procento en 1985.[34] Evidentigante la fluktueman multjaran kadron de la tipaj merkataj cikloj por naturaj resursoj, la rezulto estis ses-jara malpliiĝo en la naftoprezo, kio kulminis per falego de pli ol unu duono nur en 1986.[35] Kiel iu naft-analizisto resumis: "Kiam la prezo de io tiom esenca kiel nafto pintas, homaro faras du agojn: trovas pli ol tio kaj trovas vojojn al uzado de malpli da tio."[34]

Por batali la falon de la enspezo el la naftovendoj, en 1982 Saudarabio premis la OPEL por reviziado de la landaj produkto-kvotoj kiel klopodo limigi la produktadon kaj plialtigi la prezojn. Kiam aliaj OPEL-landoj malsukcesis plenumi tion, Saudarabio dekomence falegigis sian propran produktadon el 10 milionoj da bareloj ĉiutage en 1979–1981 ĝis ĝuste unu-triono de tiu nivelo en 1985. Kiam eĉ tio montriĝis senefika, Saudarabio renversis la fluon kaj inundis la merkaton per malmultekosta nafto, kio okazigis la falon de la prezon sub po 10 usonaj dolaroj la barelo kio estis por altkostaj produktantoj senprofita.[33][36]:127–128,136–137 Fronte al pliiĝanta ekonomia malfacilo (kio finfine kontribuis al la falego de la Orienta bloko en 1989),[37][38] la "liberaj" naftoeksportantoj kiuj dekomence estis malsukcesaj plenumi la interkonsentojn de la OPEL finfine eklimigis la produktadon por helpi la prezojn, baze sur zorgege negocitaj landaj kvotoj kiuj klopodis ekvilibrigi la nafto-rilatajn kaj la ekonomiajn kriteriojn ekde 1986.[33][39] (Ene de siaj kontrolitaj teritorioj, la ŝtataj registaroj de la OPEL-anoj kapablas apliki produktolimigojn kaj al ŝtat-posedataj kaj al privataj naftokompanioj.)[40] Ĝenerale kiam la OPEL produktoceloj estas reduktitaj, la naftoprezoj pliiĝas.[41]

1990–2003; ampleksa liverado kaj malgrandaj disrompoj

[redakti | redakti fonton]
refer to caption
Unu el centoj de incendioj en naftelfosejoj de Kuvaito bruligitaj fare de la retiriĝantaj irakaj trupoj en 1991[42]

Konduke al Invado de Kuvaito en Aŭgusto 1990, la iraka Prezidento Saddam Hussein estis klopodanta, ke la OPEL finigu sian superproduktadon kaj plialtigu la naftoprezojn, por helpi la OPEL-membrojn finance kaj akceli la rekonstruadon el la Iran–Iraka Milito de 1980–1988.[43] Sed tiuj du militoj de Irako kontraŭ aliaj OPEL-anoj kaj fondintoj markis malaltan punkton en la kohereco de la organizaĵo, kaj la naftoprezoj tuj subiris post la mallongdaŭraj interrompoj de liverado. La Atencoj de la 11-a de septembro 2001 fare de Al Qaeda kaj la Invado de Irako en 2003 en Marto fare de Usono havis eĉ pli mildaj mallongdaŭrajn efikojn sur la naftoprezoj, ĉar Saudarabio kaj aliaj eksportantoj denove kunlaboris por teni la mondon akurate liverata.[44]

refer to caption
Fluktuoj de naftoprezo Brent, 1988–2015[44]

En la 1990-aj jaroj, OPEL perdis siajn du plej novajn membrojn, kiuj estis aliĝintaj meze de la 1970-aj jaroj. Ekvadoro retiriĝis en Decembro 1992, ĉar ĝi estis nekapabla pagi la ĉiujaran membrokotizon de 2 milionoj da usonaj dolaroj kaj sentis, ke ĝi bezonas produkti pli da nafto ol estis permesita laŭ la kvotoj fiksitaj de la OPEL,[45] kvankam ĝi realiĝis en Oktobro 2007. Similaj aferoj kondukis Gabonon suspendi sian membrecon en Januaro 1995;[46] ĝi realiĝis en Julio 2016.[47] Irako restis membro de OPEL ekde la fondo de la organizaĵo, sed la iraka produktado ne estis parto de la kvotaj interkonsentoj de la OPEL el 1998 ĝis 2016, pro la malhelpaj tumultaj politikaj malfacilaĵoj de la lando.[48][49]

Pli malalta naftopeto okazigita de la Financa krizo en Azio 1997–1998 rezultis en la falo de la naftoprezo reen al niveloj de 1986. Post la nafto falegis al ĉirkaŭ po 10 dolaroj la barelo, kuna diplomatio atingis laŭgradan malaltigon de la naftoproduktado fare de la OPEL, Meksiko kaj Norvegio.[50] Post la prezoj malaltiĝis denove en Novembro 2001, OPEL, Norvegio, Meksiko, Rusio, Omano kaj Angolo interkonsentis produktotranĉon en la 1a de Januaro 2002 por 6 monatoj. OPEL kontribuis per 1.5 milionoj da bareloj tage (mbpt) ĝis proksimume 2 mbpt de la anoncita produktotranĉo.[36]

En Junio 2003, la Internacia Energia Agentejo (IEA) kaj la OPEL tenis sian unuan kunatelieron pri energiaj aferoj. Ili plue kunsidis regule ekde tiam, "por kolektive pli bone kompreni tendencojn, analizojn kaj vidpunktojn kaj antaŭenigi merkatajn travideblon kaj antaŭvideblon."[51]

Ŝanĝiĝemo en 2003–2011

[redakti | redakti fonton]
Netaj eksportenspezoj de OPEL-anoj, 2000–2020.

Ampleksa insurekciaro kaj sabotado okazis dum la pinto en 2003–2008 de la usona okupacio de Irako, koincide kun rapide pliigo de la naftopeto fare de Ĉinio kaj kun vardeziro de investistoj, konstanta konfliktaro en la Niĝera Delto malprofite al la Niĝeria naftindustrio, kaj malpliiĝanta vickapablo kiel kuseno kontraŭ eblaj malabundoj. Tiu kombino de fortoj okazigis abruptan pliigon en naftoprezoj ĝis niveloj multe pli altaj ol tiuj dekomence celitaj de la OPEL.[52][53][54] Prezoŝanĝiĝemo atingis pinton en 2008, kiam la prezo de nafto ĉe WTI pliiĝis ĝis rekordo de po 147 usonaj dolaroj la barelo en Julio kaj poste falis revene al po 32 usonaj dolaroj la barelo en Decembro, dum la plej akra recesio ekde la Dua Mondmilito.[55] Ankaŭ la jara nafteksporta enspezo de OPEL atingis novan rekordon en 2008, ĉirkaŭkalkule je ĉirkaŭ 1 mil bilionoj da usonaj dolaroj, kaj atingis similajn jarajn kvantojn en 2011–2014 (kun enorma aktiveco de recirkulado de petrodolaroj) antaŭ refali denove.[26] En la epoko de la Libia enlanda milito de 2011 kaj de la Araba printempo, OPEL eksendis klarajn avertojn por kontroli "troan spekuladon" en la estontaj merkatoj de nafto, kulpigante la financajn spekulistojn pri la pliiĝanta ŝanĝiĝemo trans la merkataj fundamentoj.[56]

En Majo 2008, Indonezio anoncis, ke ĝi lasos la OPEL kiam ties membreco finiĝos fine de tiu jaro, estinte neta importanto de nafto kaj estante malkapabla plenumi sian produktokvoton.[57] Aserto publikigita de la OPEL en la 10a de Septembro 2008 konfirmis la retiriĝon de Indonezio, notante, ke la OPEL "bedaŭre akceptis la deziron de Indonezio suspendi sian plenan membrecon en la organizaĵon, kaj registris sian esperon, ke la lando revenu al pozicio realiĝi al la organizaĵo en ne-tro-malproksima estonteco."[58]

2008; produktodisputo

[redakti | redakti fonton]
refer to caption
Landoj laŭ netaj nafto-eksportoj (2008).

La diferencaj ekonomiaj necesoj de la OPEL-aj membroŝtatoj ofte influas super la internaj debatoj pri la kvotoj de produktado ene de la OPEL. Pli malriĉaj membroj deziras produktomalpliigon fare de la aliaj membroj, por pliigi la prezon de la nafto kaj tiel de siaj propraj enspezoj.[59] Tiuj proponoj konfliktas kun la saudarabia asertita delonge strategio esti partnero de la tutmondaj ekonomiaj potencoj por sekurigi rapidan fluon de nafto kiu subtenu ekonomian ekspansion.[60] Parto de la bazo por tiu politiko estas la saudarabia kompreno, ke troa multekosta nafto aŭ nefidinda liverado kondukos la industriigitajn landojn konservi energion kaj disvolvigi alternativajn energifontojn, malpliigante la tutmondan naftopeton kaj finfine lasante nenecesajn barelojn surgrunde (nevenditaj).[61] Tiukadre, la saudarabia Naftoministro Jamani fame rimarkis en 1973: "La Ŝtonepoko ne finis ĉar elĉerpiĝis ŝtonoj."[62]

La 10an de Septembro 2008, kun naftoprezoj ankoraŭ proksime al preskaŭ po 100 usonaj dolaroj la barelo, produktodisputo okazis kiam la saudaraboj registrite foriris el negocada sesio kiam rivalaj membroj voĉdonis redukti la produktadon de OPEL. Kvankam la saudarabaj delegitoj oficiale apogis la novajn kvotojn, ili anonime asertis, ke ili ne obeos tion. The New York Times citis, ke unu el tiuj delegitoj diris: "Saudarabio kontentigos la merkatan peton. Ni vidos kion la merkato postulas kaj ni ne lasos klienton sen nafto. Tiu politiko ne ŝanĝiĝis."[63] Dum la venontaj kelkaj monatoj, naftoprezoj falis al 30 dolaroj, kaj ili ne revenis al 100 dolaroj ĝis la Libia Enlanda Milito en 2011.[64]

Naftokrizo de 2014–2017

[redakti | redakti fonton]
Landoj laŭ naftoproduktado (2013).
refer to caption
Pintaj naftoproduktaj landoj[65]
(miliono da bareloj tage, 1973–2016). Desube, flave, Ĉinio; ruĝe, Irano; brune, Saudarabio; verde, Usono; kaj helblue, Rusio.
refer to caption
Put-elfosejo en Saudarabio: konvencia fonto de OPEL produktado.
refer to caption
Skistonafta "hidrofrakturado" en Usono: grava nova defio en la OPEL-a merkato.

Dum 2014–2015, la OPEL-membroj klare superis sian produktadan tegmenton, kaj Ĉinio suferis ioman bremson en ekonomia kresko. Samtempe, la usona neftoproduktado preskaŭ duobliĝis el la niveloj de 2008 kaj alproksimiĝis al la volumoj de la pli mondo-regantaj "stok-spekulaciaj produktantoj" nome Saudarabio kaj Rusio, pro la substanca longdaŭra plibonigo kaj disvastigo de la teknologio per "hidrofrakturado" de kuŝejoj el skist-ardezaj rokareoj kiel reago al jaroj de rekordaj naftoprezoj. Tiuj disvolvigoj kondukis siavice al malpliigo en la usonaj naftimportaj postuloj (alproksimiĝante al usona energia sendependeco), al rekorda volumo de tutmondaj nafto-ekzistaĵoj, kaj al falo de la naftoprezoj kio pluis ĝis la komenco de 2016.[64][66][67]

Spite la tutmondan troan superliveradon, la 27an de Novembro 2014 en Vieno, la saudarabia naftoministro Ali Al-Naimi blokis alvokojn el la plej malriĉaj OPEL-membroj por produktotranĉoj por subteni la prezojn. Naimi argumentis, ke la naftomerkato devas esti lasata por reekvilibrigi sin konkurence je pli malaltaj prezniveloj, strategie rekonstruante la longdaŭran merkaton de la OPEL finigante la profitecon de la multekosta produktado de la perfraktura naftokvanto.[68] Kiel li klarigis en intervjuo:[69]

Citaĵo
 Ĉu estas racia por altefika produktanto redukti la produkton, dum la produktanto malaltefika plue produktas? Tio estas distordita logiko. Se mi reduktas, kio okazas al mia merkata parto? La prezo supreniros kaj la rusoj, la brazilanoj, la usonaj produktantoj de perfraktura nafto havos mian parton... Ni volas diris al la mondo, ke altefikaj produktantaj landoj estas la nuraj kiuj meritas merkatparton. Tiu estas la funkcianta principo en ĉiuj kapitalismaj landoj... Unu afero estas certa: Nuntempaj prezoj [ĉirkaŭ po 60 usonaj dolaroj por barelo] ne subtenon ĉiujn produktantojn. 

Unu jaron poste, kiam la OPEL kunsidis en Vieno la 4an de Decembro 2015, la organizaĵo jam estis superinta sian produktotegmenton dum 18 sinsekvaj monatoj, la usona naftoproduktado estis malpliiĝinta nur iomete el sia pinto, mondaj merkatoj ŝajne estis superliverintaj per almenaŭ 2 milionoj da bareloj tage spite la fakton ke milit-detruita Libio pumpis 1 milionon da bareloj sub sia kapacito, naftoproduktantoj estis farantaj gravajn alĝustigojn por malaltigi la prezojn tiom malsupre kiom ĝis 40 dolaroj, Indonezio estis realiĝinta al la eksportorganizaĵo, la produktado en Irako estis rekuperinta post jaroj de disordo, la produktado de Irano estis reekvilibrigita por rekuperiĝi per la mildigo de la internaciaj sankcioj, centoj de tutmondaj estroj en la Pariza Klimata Interkonsento de 2015 engaĝiĝis por limigi la karbelsendojn pro fosiliaj brulaĵoj, kaj la sunelektraj teknologioj iĝis rapide pli konkurenca kaj hegemonia. Pro tiaj merkatpremoj, la OPEL decidis provizore malatenti sian malefikan produktotegmenton ĝis la venonta ministrara konferenco en Junio 2016.[67][70][71][72][73][74] Ĉirkaŭ la 20a de Januaro 2016, la referenca kesto de la OPEL malaltiĝis ĝis po 22.48 usonaj dolaroj por barelo – malpli ol unu kvarono de ties pinto de Junio 2014 (110.48 usonaj dolaroj), malpli ol unu sesono de ties rekordo el Julio 2008 (140.73 usonaj dolaroj), kaj denove sub la starta punkto de Aprilo 2003 (23.27 usonaj dolaroj) de ties historia ekkariero.[64]

Dum 2016 daŭris, la naftokrizo estis parte bremsita pro gravaj apartaj produktadoj el Usono, Kanado, Libio, Niĝerio kaj Ĉinio, kaj la prezo laŭgrade supreniris reen al 40 dolaroj. OPEL reakiris mezan procenton de la merkatkvanto, vidis la nuligon de multaj konkurencaj elfosprojektoj, retenis la status quo de sia Junia konferenco, kaj aplikis "prezojn je niveloj kiuj estas taŭgaj kaj por produktantoj kaj por konsumantoj", kvankam multaj produktantoj estis ankoraŭ trapasantaj seriozajn ekonomiajn malfacilaĵojn.[75][76][77][78]

Krizo en 2020

[redakti | redakti fonton]

La krizon kaŭzis malkonsento inter Rusio kaj OPEL pri limigo de naftoproduktado. La antaŭa interkonsento limigis suman elminigadon je 1,6 milionoj da bareloj tage malpli ol en oktobro 2018, sed ĝia tempodaŭro estis finiĝonta la 1-an de aprilo 2020. OPEL insistis longigi ĝin ĝis la fino de 2020 kun plia redukto je 1,5 milionoj da bareloj tage por rekompenci eventualajn perdojn, kaŭzotajn de malkresko de naftopostulado dum la epidemio de COVID-19[79] kaj sekvonta ĝin ekonomia malrapidiĝo. Tion kontraŭis Rusio, proponanta nur longigi jamajn limigojn por tri monatoj. Sekve de tiu malakordo nova interkonsento ne estis subskribita.

Kelkajn horojn post la kolapso de la intertrakto la registaro de Sauda Arabio ordonis al sia nafta monopolo Saudi Aramco doni al aĉetontoj senprecedencan rabaton je 6-8 dolaroj por barelo da kruda nafto, kio signifas ke la ĉefa sauda naftospeco Arab Light kostos al eŭropaj naftorafinejoj je 10,25 dolaroj malpli ol la nafto Brent. Dume la rabato por la ĉefa rusia naftospeco Urals estas nuraj 2 dolaroj kompare al Brent. Tiajn rabatojn Sauda Arabio ne faris dum almenaŭ 20 jaroj.

Pro tio jam la 6-an de marto prezo de la nafto Brent falis je 9% — ĝis malpli ol 46 dolaroj por barelo, kio ne okazis ekde junio 2017. Prezo de la nafto WTI falis ĝis 41,77 dolaroj, do ankaŭ je 9%. Tiu unutaga prezofalo estis maksimuma por lastaj 11 jaroj. Samtempe falis akcioj de naftofirmaoj, inkluzive de tiuj usonaj, elminigantaj skistan nafton kaj akcioj de Rosneft. La 9-an de marto matene prezo de la aprila kontrakto por la nafto Brent falis je preskaŭ 30%, ĝis 31,38 dolaroj, tiu de nafto WTI — ĝis 27,9 dolaroj. La kurzo de la rusia rublo falis ĝis 75 rubloj kontraŭ usona dolaro kaj 86 rubloj kontraŭ eŭro. Kosto de bitmono falis je 10%, prezo de oro atingis 1700 dolarojn por unco, kio okazas unuafoje post 2012. La Banko de Rusio haltigis aĉetadon de eksterlandaj valutoj por 30 tagoj laŭe al la buĝeta regulo. La 10-an de marto je 8:38 (moskva tempo) maja kontrakto de Brent kostis 37,03 dolarojn. La aprila kontrakto de nafto WTI en la borso NYMEX altiĝis ĝis 33,53 dolaroj.

Iuj fontoj asertas, ke la krizon iniciatis la prezidanto de la ŝtata rusia firmao Rosneft (eo: Rusnafto) Igor Seĉin, kiu kvazaŭ asertis, ke Rusio havos profiton eĉ kun naftoprezo malpli ol 40 dolaroj dum usonaj skistonaftaj firmaoj iĝos malprofitaj, do iliaj pozicioj en la merkato malfortiĝos kaj almenaŭ parte estos kaptitaj de Rusio. Iuj opinias ke tiel la rusia registaro klopodas puni la usonan registaron pro ties premo kontraŭ Rosneft kaj la rusia gasdukto Norda Fluo—2, kies konstruado haltis en decembro 2019 pro la usonaj sankcioj je nuraj 150 km for la germana bordo. Lastan fojon Sauda Arabio iniciatis prezomiliton en 1998 kaj tio faligis la prezojn ĝis 9,55 dolaroj. La nenomitaj fontoj asertas, ke Rosneft planas post la 1-a de aprilo kreskigi la naftoelminigadon je 300 mil bareloj tage ene de unu aŭ du semajnoj.

Iuj rimarkigas politikajn sekvojn de la krizo. La 6-an de marto matene estis arestitaj kiel ŝtatperfiduloj nepo de la reĝo Muhamad bin Naif Al Saud kaj reĝa frato Ahmed bin Abdul-Aziz Al Saud. Danke al tio tronheredonto princo Muhammad bin Salman bin Abdul-Aziz Al Saud forigis siajn lastajn konkurantojn. La nuna reĝo Salman bin Abdul-Aziz Al Saud havas jam 84 jarojn.

La 10-an de aprilo Sauda Arabio kaj Rusio interkonsentis pri grava reduktado de la naftoelminigado. 22 landoj — anoj de OPEL — sin devigis malkreskigi la naftoelminigadon je 10 milionoj da bareloj tage dum majo kaj junio, je pliaj 8 milionoj ĝis la jarfino, kaj je 6 milionoj ekde majo 2022. Rusio devos redukti elminigadon de nafto en 2020 je 8,4%, kio ne okazis ekde 1994. La interkonsento estis subskribita kun perado de la usona prezidanto Donald Trump, kiu forte premis Saudan Arabion, ĉar la usona skistonafta industrio preskaŭ kolapsis pro tiom malaltaj prezoj. Tamen la naftopostulado falis pli rapide kaj grave ol oni prognozis, do la 20-an de aprilo en la Novjorka Varborso (NYMEX) okazis falego de la naftoprezoj, kiuj unuafoje en la monda historio iĝis negativaj.

Diferencoj inter eksportado kaj importado de nafto.
OPEL-anaj ŝtatoj membroj

La dek unu membroj de OPEL:

Ne-membroj

[redakti | redakti fonton]

La ses gravaj petrol-produktantaj landoj, kiuj ne estas membroj de OPEL:

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Opec and Oil Prices: Leaky Barrels. The Economist. Alirita 12a de majo de 2014 .
  2. Our Mission. OPEC. Alirita la 16-an de februaro 2013 .
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Brief History. OPEC. Alirita 16a de februaro de 2013 .
  4. Weil, Dan, "If OPEC is a Cartel, Why isn't It Illegal?", Newsmax, 25-a de novembro 2007. Kontrolita 27a de januaro 2014.
  5. Responding to Crisis. Envhist (26a de aprilo de 2010). Arkivita el la originalo je 2012-06-25. Alirita 7a de aŭgusto de 2012 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-25. Alirita 2014-10-15 .
  6. 6,0 6,1 6,2 OPEC Oil Embargo 1973–1974. U.S. Department of State, Office of the Historian. Arkivita el la originalo je 2013-11-01. Alirita 30-a de aŭgusto 2012 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-01. Alirita 2014-10-15 .
  7. 7,0 7,1 7,2 General Information - OPEC (2012). Alirita 13a de aprilo de 2014 .
  8. Citino 2002, p. 4: "Together with Arab and non-Arab producers, Saudi Arabia formed the Organization of Petroleum Export Countries (OPEC) to secure the best price available from the major oil corporations."
  9. Painter 2012, p. 32: "In September 1960, after the major oil companies had twice unilaterally reduced the prices that were used to calculate how much revenue producing countries received, the oil ministers of Iran, Iraq, Kuwait, Saudi Arabia, and Venezuela formed the Organization of the Petroleum Exporting Countries […] eventually gain[ing] power over pricing in the 1970s".
  10. OPEC, de Benjamin Zycher: The Concise Encyclopedia of Economics: Library of Economics and Liberty, 20020311212606
  11. "Ecuador Set to Leave OPEC", The New York Times, 18a de septembro 1992. Kontrolita 20a de majo de 2010.
  12. "Gabon Plans To Quit OPEC", The New York Times, 9a de januaro de 1995. Kontrolita 3a de oktobro 2010.
  13. Angola, Sudan to ask for OPEC membership Houston Chronicle
  14. Farr, Warner D. "The Third Temple's Holy of Holies: Israel's Nuclear Weapons Arkivigite je 2019-07-26 per la retarkivo Wayback Machine." Counterproliferation Paper No. 2, USAF Counterproliferation Center, Air War College, Septembro 1999.
  15. CHE | Responding to Crisis. Envhist.wisc.edu (26an de Aprilo, 2010). Arkivita el la originalo je 2012-06-25. Alirita 2012-08-07 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-25. Alirita 2014-10-15 .
  16. Timeline. Kuwait Fund. Arkivita el la originalo je 24a de Decembro 2015. Alirita 23a de Decembro 2015 .
  17. Oweiss, Ibrahim M.. (1990) “Economics of Petrodollars”, The Economic Dimensions of Middle Eastern History. Darwin Press, p. 179–199.
  18. Hubbard, Ben, "Cables Released by WikiLeaks Reveal Saudis' Checkbook Diplomacy", 21a de Junio 2015.
  19. About Us. OFID. Arkivita el la originalo je 3a de Januaro 2016. Alirita 13a de Januaro 2016 . Arkivigite je 2016-01-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-01-03. Alirita 2022-01-01 .
  20. The Agreement Establishing the OPEC Fund for International Development. OPEC (27a de Majo 1980). Arkivita el la originalo je 24a de Aprilo 2017. Alirita 12a de Januaro 2016 . Arkivigite je 2017-04-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-04-24. Alirita 2022-01-01 .
  21. Intergovernmental Organizations. United Nations. Arkivita el la originalo je 6a de Aŭgusto 2017. Alirita 28a de Aprilo 2017 .
  22. 22,0 22,1 22,2 . Carlos the Jackal: Trail of Terror. truTV. Arkivita el la originalo je 7a de Januaro 2012.
  23. Follain, John. (1998) Jackal: The Complete Story of the Legendary Terrorist, Carlos the Jackal. Arcade Publishing. ISBN 978-1559704663.
  24. Anderson, Gary, "'Carlos the Jackal' jailed over 1974 Paris grenade attack", Sky News, 28a de Marto 2017.
  25. OPEC Revenues Fact Sheet. US Energy Information Administration (10a de Januaro 2006). Arkivita el la originalo je 7a de Januaro 2008.
  26. 26,0 26,1 OPEC Revenues Fact Sheet. US Energy Information Administration (15a de Majo 2017). Arkivita el la originalo je 22a de Decembro 2015. Alirita 28a de Majo 2017 .
  27. Mouawad, Jad, "Oil Prices Pass Record Set in '80s, but Then Recede", 3a de Marto 2008.
  28. Denning, Liam, "It's Saudi Arabia's World. Big Oil Just Lives in It", Bloomberg News, 18a de Majo 2016.
  29. (Januaro 2006) “Oil and nuclear power: Past, present, and future”, Energy Economics 28 (1), p. 1–25. doi:10.1016/j.eneco.2005.03.004. Alirita 30a de Decembro 2015.. 
  30. Renewables in Global Energy Supply: An IEA Fact Sheet. International Energy Agency (Januaro 2007). Arkivita el la originalo je 3a de Marto 2016. Alirita 30a de Decembro 2015 .
  31. "Renewable Energy: World Invests $244 billion in 2012, Geographic Shift to Developing Countries" (Press release). United Nations Environment Programme. 12a de Junio 2013. Arkivita el la originalo la 4an de Marto 2016. Alirita la 1an de Januaro 2022.
  32. Bromley, Simon. (2013) American Power and the Prospects for International Order. John Wiley & Sons. ISBN 9780745658414.
  33. 33,0 33,1 33,2 Robert, Paul. (2004) The End of Oil: The Decline of the Petroleum Economy and the Rise of a New Energy Order. Nov-Jorko: Houghton Mifflin Company. ISBN 978-0-618-23977-1.
  34. 34,0 34,1 Denning, Liam, "How OPEC Won the Battle and Lost the War", Bloomberg News, 1a de Junio 2016.
  35. Hershey Jr., Robert D., "Worrying Anew Over Oil Imports", 30a de Decembro 1989.
  36. 36,0 36,1 Al-Naimi, Ali. (2016) Out of the Desert. Great Britain: Portfolio Penguin, p. 201–210, 239. ISBN 9780241279250.
  37. . The Soviet Collapse: Grain and Oil. American Enterprise Institute (Aprilo 2007). Arkivita el la originalo je 4a de Marto 2016. Alirita 12a de Januaro 2016 . “Oil production in Saudi Arabia increased fourfold, while oil prices collapsed by approximately the same amount in real terms. As a result, the Soviet Union lost approximately $20 billion per year, money without which the country simply could not survive.”.
  38. . The Economics Behind the Fall of the Berlin Wall. Mises Institute (7a de Novembro 2014). Arkivita el la originalo je 6a de Marto 2016. Alirita 12a de Januaro 2016 . “High oil prices in the 1970s propped up the regime so well, that had it not been for Soviet oil sales, it's quite possible the regime would have collapsed a decade earlier.”.
  39. Brief History. OPEC. Arkivita el la originalo je 28a de Februaro 2013. Alirita 16a de Februaro 2013 .
  40. "Libya orders oil cuts of 270K bpd", 30a de Decembro 2008.
  41. Energy & Financial Markets: What Drives Crude Oil Prices?. US Energy Information Administration (2014). Arkivita el la originalo je 13a de Decembro 2014. Alirita 12a de Decembro 2014 .
  42. Report to Congress: United States Gulf Environmental Technical Assistance. US Environmental Protection Agency (1991). Arkivita el la originalo je 24a de Aprilo 2016. Alirita 11-a de aprilo 2016 .
  43. Ibrahim, Youssef M., "Iraq Threatens Emirates and Kuwait on Oil Glut", 18a de Julio 1990.
  44. 44,0 44,1 Europe Brent Crude Oil Spot Price FOB (DOE). Quandl. Alirita 1a de Januaro 2016 .[rompita ligilo]
  45. "Ecuador Set to Leave OPEC", 18a de Septembro 1992.
  46. "Gabon Plans To Quit OPEC", 9a de Januaro 1995.
  47. "Member Countries". OPEL. Arkivita el la originalo la 7an de Januaro 2020. Alirita la 1an de Januaro 2022.
  48. "Annual Statistical Bulletin". OPEL. Arkivita el la originalo la 21an de Aŭgusto 2018. Alirita la 1an de Januaro 2022.
  49. "Iraq heads for OPEC clash over quota", United Press International, 5a de Februaro 2010.
  50. (2007) Putting a Price on Energy. Energy Charter Secretariat. ISBN 978-9059480469.
  51. (Novembro 2014) “Dialogue replaces OPEC–IEA Mistrust”, IEA Energy (7), p. 7.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-05-02. Alirita 2022-01-01 .
  52. Simmons, Greg, "Dems Doubt Iraq Progress", Fox News, 7a de Decembro 2005.
  53. "Oil price 'may hit $200 a barrel'", BBC News, 7a de Majo 2008.
  54. Masters, Michael W., "Testimony", U.S. Senate Committee on Homeland Security and Governmental Affairs, 20a de Majo 2008.
  55. "Oil Ministers See Demand Rising", Bloomberg News, 10a de Majo 2010.
  56. "Opening address to the 159th Meeting of the OPEC Conference". OPEC (Press release). 8a de Junio 2011. Arkivita el la originalo la 13an de Decembro 2014. Alirita la 2an de Januaro 2022.
  57. "Indonesia to withdraw from OPEC", BBC, 28a de Majo 2008.
  58. "149th Meeting of the OPEC Conference". OPEC (Press release). 10a de Septembro 2008. Arkivita el la originalo la 22an de Decembro 2015. Alirita la 2an de Januaro 2022.
  59. (August 2010) “The status of conventional world oil reserves: Hype or cause for concern?”, Energy Policy 38 (8), p. 4743–4749. doi:10.1016/j.enpol.2010.02.026. 
  60. . Saudi oil policy: stability with strength. Saudi Embassy (20a de Oktobro 1999). Arkivita el la originalo je 26a de Aprilo 2009. Arkivigite je 2009-04-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-26. Alirita 2022-01-01 .
  61. Waldman, Peter, "Saudi Arabia's Plan to Extend the Age of Oil", Bloomberg News, 12a de Aprilo 2015.
  62. Frei, Matt, "Washington diary: Oil addiction", BBC, 3a de Julio 2008.
  63. "Saudis Vow to Ignore OPEC Decision to Cut Production", 11a de Septembro 2008.
  64. 64,0 64,1 64,2 OPEC Basket Daily Archives. OPEC. Arkivita el la originalo je 21a de Januaro 2016. Alirita 21a de Januaro 2016 .
  65. Monthly Energy Review. US Energy Information Administration (25-a de majo 2017). Arkivita el la originalo je 17a de Aŭgusto 2017. Alirita 28a de Majo 2017 .
  66. Krassnov, Clifford, "US Oil Prices Fall Below $80 a Barrel", 3a de Novembro 2014.
  67. 67,0 67,1 "OPEC Won't Cut Production to Stop Oil's Slump", Bloomberg News, 4a de Decembro 2015.
  68. "Inside OPEC room, Naimi declares price war on US shale oil", Reuters, 28a de Novembro 2014. Arkivigite je 2016-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
  69. (22a de Decembro 2014) “Interview With Saudi Oil Minister Ali Naimi”, Middle East Economic Survey 57 (51/52).  Arkivigite je 2015-12-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-12-21. Alirita 2022-01-01 .
  70. "OPEC discord fuels further oil price drop", 7a de Decembro 2015.
  71. Country Analysis Brief: Libya. US Energy Information Administration (19a de Novembro 2015). Arkivita el la originalo je 23a de Decembro 2015. Alirita 22a de Majo 2016 .
  72. "Despite Climate Concerns, OPEC Plans to Keep Pumping Oil While It Can", 5a de Decembro 2015.
  73. "OPEC ceiling falls in", Argus Media, 7a de Decembro 2015.
  74. "Iran Says Post-Sanctions Crude Output Boost Won't Hurt Prices", Bloomberg News, 2a de Januaro 2016.
  75. "OPEC 169th Meeting concludes". OPEC (Press release). 2a de Junio 2016. Arkivita el la originalo la 5an de Junio 2016. Alirita la 3an de Januaro 2022.
  76. Halligan, Liam, "OPEC is very much alive as Saudis learn to tread softly", 4a de Junio 2016.
  77. "OPEC Has Its Way as China Oil Output Cut by Most in 15 Years", Bloomberg News, 13a de Junio 2016.
  78. North America Rig Count. Baker Hughes. Arkivita el la originalo je 2a de Marto 2017. Alirita 21a de Februaro 2017 .
  79. Mufson, Steven; Englund, Will. "Oil price war threatens widespread collateral damage". The Washington Post. Alirita la 3an de Januaro 2022.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Citino, Nathan J. (2002). From Arab Nationalism to OPEC: Eisenhower, King Sa'ud, and the Making of U.S.-Saudi Relations. Bloomington, IN: Indiana University Press. ISBN 978-0-253-34095-5.
  • Painter, David S. (2012). "Oil and the American Century". The Journal of American History 99 (1): 24–39. doi:10.1093/jahist/jas073.
  • Robert, Paul (2004). The End of Oil: The Decline of the Petroleum Economy and the Rise of a New Energy Order. New York, NY: Houghton Mifflin Company. ISBN 978-0-618-23977-1.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo OPEC en la angla Vikipedio.