Los Angeles Lakers
Los Angeles Lakers | ||
---|---|---|
basketbala teamo | ||
Komenco | 1946 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Los-Anĝeleso | |
Posedata de | Jeanie Buss vd | |
Posedatoj | South Bay Lakers (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La klubo Los Angeles Lakers - prononco laŭ sistemo IFA [los ɑ̃nʒelˈɛs lˈe͡ɪkəz], esperantlingve Los-Anĝelesaj Laguloj - estas klubo de korbopilkado aŭ pli fake basketbalo en Los-Anĝeleso, Kalifornio, kiu fondiĝis en 1946. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Pacifika Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 20-a de junio 2024 estas JJ Redick. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 1999 okazigas en la stadiono Areno Crypto.com.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]