Saltu al enhavo

La educación de las hadas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La educación de las hadas
filmo
Originala titolo La educación de las hadas
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 23 jun. 2006
Ĝenro drama filmo
Kameraado Hans Burmann
Reĝisoro(j) José Luis Cuerda
Produktisto(j) Gerardo Herrero
Scenaro José Luis Cuerda • Didier van Cauwelaert
Muziko de Lucio Godoy
Rolantoj Ricardo Darín • Irène Jacob • Bebe • Jordi Bosch • Glòria Roig i Fransitorra • José Luis Cuerda • Josep Maria Domènech i Benages
IMDb
vdr

La educación de las hadas (La edukado de la feinoj) estas hispan-franc-portugal-argentina filmo, reĝisorita de José Luis Cuerda en la jaro 2006 kaj bazita sur la romano L'éducation d'une fée de Didier van Cauwelaert.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dum flugo, Nicolás konatiĝas kun Ingrid, vidvino kaj ornitologo kaj ŝia filo Raúl, infano kun eksterordinara fantazio. En tiu momento aperas amo, ferakonto inter la virino kaj la inventisto de ludiloj, kiu disvolvigas tre specialan rilaton kun la infano. La paro geedziĝas kaj vivas feliĉe dum du jaroj. Ĉio rompiĝas subite kiam Ingrid decidas finigi la rilaton sen evidenta tialo. Samtempe Nicolás ekkonas Sezar, junulinon kiu laboras en superbazaro kiel kasistino kaj estis ĉikanita kaj preskaŭ perfortita de ĉefo. Ŝajnas, ke tiu nova rilato povas ekvilibrigi la malfacilan situacion. Ĉefe kiam Ingrid konfesas al Sezar la tialon de ŝajna deziro eliri el ilia rilato.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]