Saltu al enhavo

Irène Jacob

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irène Jacob
Persona informo
Irène Jacob
Naskonomo Irène Christine Jacob
Naskiĝo 15-an de julio 1966 (1966-07-15) (58-jaraĝa)
en Suresnes,  Francio
Lingvoj francaanglaitala vd
Ŝtataneco Francio
Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Maurice Jacob (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Jérôme Kircher Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Paul Kircher (en) Traduki, Samuel Kircher (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo teatra aktoro
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1987– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Irène Marie Jacob (Suresnes, 15a de julio 1966), konata kiel Irène JACOB, estas svis-franca aktorino kaj kantistino.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Si edukiĝis en Ĝenevo en tre klera familio. Tie ŝi jam interesiĝis por teatro kaj filmoj de Charlie Chaplin. Ŝi studis muzikojn kaj lingvojn. En 1984 ŝi translokiĝis al Parizo, kie studis aktoradon en la Franca Nacia Akademio de Rue Blanche. Poste ŝi kompletigis sian aktorformadon en la Dramatic Studio de Londono.

Irène Jacob en la Festivalo de Cannes (1991). Foto de Georges Biard.

Ŝi debutis en kino per duarangaj roloj, en Au revoir les enfants (1987) de Louis Malle, en kiu ludas la rolon de pianinstruistino, kaj en La Bande des quatre (1988). En 1991, ŝi estis protagonisto en La Double Vie de Véronique de Krzysztof Kieslowski, en kiu ludas la rolon de du virinoj, unu pola kaj alia franca. Per tiu filmo ŝi ricevis la premion de plej bona aktorino en la Festivalo de Cannes. Estante 24-jaraĝa ŝi malakceptis proponojn por Holivudo. Kieslowski reelektis ŝin por protagonisto en Trois Couleurs: Rouge, en kiu ŝi kunaktoris kun franca stelulo Jean-Louis Trintignant. Rouge fermis la trilogion Trois couleurs (Tri koloroj), kies antaŭaj protagonistinoj estis Juliette Binoche (en Bleu) kaj Julie Delpy (en Blanc). Kaj Rouge kaj la trilogio mem ricevis nombrajn premiojn kaj laŭdojn.

Post tiu sukceso, Jacob startigis en 1995 gravan internacian karieron, kaj laboris inter aliaj kun Michelangelo Antonioni kaj Wim Wenders en Trans la nuboj, kion sekvis literaturaj adaptoj de la verkoj de Joseph Conrad Victory kaj de William Shakespeare Otelo, kun Laurence Fishburne kaj Kenneth Branagh.

Post foresto el kino por partopreno en teatro kaj televidaj filmoj, ŝi revenis en 2004 per Automme kaj duaranga rolo en Nouvelle France. En 2006 ŝi filmis en Hispanio La educación de las hadas de José Luis Cuerda; en 2007 ŝi protagonistis en The Inner life of Martin Frost de Paul Auster, kun aktoroj David Thewlis kaj Michael Imperioli kaj en 2008 en I skoni tu ĥronu de Theo Angelopoulos, kun Michel Piccoli kaj Willem Dafoe.

  • Au revoir les enfants, de Louis Malle (1987).
  • La Bande des Quatre, de Jacques Rivette (1988).
  • Les Mannequins d'osier, de Francis de Gueltzl (1989).

1990-aj jaroj

[redakti | redakti fonton]
  • Erreur de jeunesse, de Radovan Tadic (1990).
  • La double vie de Véronique, de Krzysztof Kieślowski (1990).
  • Le Secret de Sarah Tombelaine, de Daniel Lacambre (1991).
  • Claude, (1992).
  • Enak, de Slawomir Idziak (1992).
  • La Passion Van Gogh, de Samy Pavel (1993).
  • The Secret Garden, de Agnieszka Holland (1993).
  • Le Moulin de Daudet, de Samy Pavel (1994).
  • Predskazaniye, de Eldar Ryazanov (1994).
  • Trois Couleurs: Rouge, de Krzysztof Kieślowski (1994).
  • All Men are Mortal, de Ate de Jong (1995).
  • Fugueuses, de Nadine Trintignant (1995).
  • Othello, de Oliver Parker (1995).
  • Par-delà les nuages, de Michelangelo Antonioni kaj Wim Wenders (1995).
  • Victory, de Mark Peploe (1995).
  • Incognito, (1997)
  • Cuisine américaine, de Jean-Yves Pitoun (1998).
  • U.S. Marshals, de Stuart Baird (1998).
  • History Is Made at Night - Spygames, de Ilka Jarvilaturi (1999).
  • My Life So Far, de Hugh Hudson (1999).
  • The Big Brass Ring, de George Hicklenlooper (1999).
  • L'affaire Marcorelle, de Serge Le Péron (2000).
  • Londinium, de Mike Binder (2000).
  • Léaud l'unique, de Serge Le Péron (1987).

21-a jarcento

[redakti | redakti fonton]
  • Mille millièmes, fantaisie immobilière, de Rémi Waterhouse (2002).
  • Nés de la mère du monde, TV (2003).
  • La Légende de Parva, de Jean Cubaud (2003). Voĉo de la patrino de Parva.
  • Autumn, de Ra'up McGee (2004).
  • The Pornographer: A Love Story, de Allan Wade (2004).
  • Nouvelle France, de Jean Beaudin (2004).
  • Bob's Not Gay, de Jane Spencer (2005).
  • La educación de las hadas, de José Luis Cuerda (2006).
  • Liaisons ordinaires, de Jozsef Pacskovszky (2006).
  • La vie intérieure de Martin Frost, de Paul Auster (2007).
  • Nessuna qualità agli eroi, de Paolo Franchi (2007)
  • Η σκόνη του χρόνου (I skoni tu ĥronu), de Theo Angelopoulos (2008)
  • Les Beaux Gosses, de Riad Sattouf (2009)

2010-aj jaroj

[redakti | redakti fonton]
  • 2010 : Rio Sex Comedy, de Jonathan Nossiter
  • 2011 : Amore Carne, de Pippo Delbono
  • 2012 : Le clan des Lanzac, de Josée Dayan
  • 2014 : Salaud, on t'aime, de Claude Lelouch
  • 2014 : L'art de la fugue, de Brice Cauvin
  • 2014 : Dying of the Light, de Paul Schrader : Michelle Zubarain
  • 2015 : Arnaud fait son deuxième film, de Arnaud Viard : Chloé Artaud
  • 2015 : Ella Maillart - Double Journey (kurto) de Mariann Lewinsky kaj Antonio Bigini : Ella Maillart (voĉo)
  • 2015 : Sayonara (Sayônara) de Kôji Fukada
  • 2016 : Deux escargots s'en vont, (kurto) de Jean-Pierre Jeunet kaj Romain Segaud : (voĉo)
  • 2016 : Éternité, de Trần Anh Hùng : la patrino de Gabrielle
  • 2016 : La Habitacion (kolektiva filmo) : Angela
  • 2017 : Home Away from Home (kurto) de Yukinori Makabe : la aŭteorino
  • 2019 : À cause des filles..? de Pascal Thomas : Eliane

2020-aj jaroj

[redakti | redakti fonton]
  • 2020 : Villa Caprice de Bernard Stora : Nancy Fontaine
  • 2020 : Guida romantica a posti perduti de Giorgia Farina : Brigitte
  • 2020: Les Dominos (kurto) de Jonathan Millet : Irène
  • 2023 : Le Voyage en pyjama de Pascal Thomas : Florence
  • 2024 : Shikun de Amos Gitaï : ŝi mem
  • 2024 : Rendez-vous avec Pol Pot de Rithy Panh  : Irène, la ĵurnalistino
  • 2024 : Comme le feu, de Philippe Lesage : Hélène
  • 2024 : Hôtel Silence, de Léa Pool : Kristina, militĵurnalistino
  • 2024 : Why War da Amos Gitaï

Teatro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • 2003: 5 Filles couleur pêche: Yvon Marciano
  • 2002: Jeanne au bûcher de Arthur Honegger,: Danièle Abbado.
  • 2002: La Mouette: Philippe Calvario
  • 2001: Madame Melville: Richard Nelson
  • 2001: L’étourdissante performance de Berthe Trepat, pianiste médaille d’or: Jérôme Kircher
  • 2000: Résonnances: Irina Brook
  • 1992: Les Chansons de Bilitis, Claude Debussy
  • 1992: Perséfone, Igor Stravinski
  • 1991: Le mysantrope de Molière: Christian Rist

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]