La Iglesuela del Cid
La Iglesuela del Cid | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44142 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 382 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 29′ N, 0° 19′ U (mapo)40.4815241-0.31937450000001Koordinatoj: 40° 29′ N, 0° 19′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 227 m [+] | ||
Areo | 40,294955 km² ( 402 9.4 955 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Iglesuela del Cid [+] | |||
La Iglesuela del Cid [laigleSŬEla delZID] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la plej sudorienta pinto de la orienta komarko Maestrazgo, kies administracia ĉefurbo estas Cantavieja. La loknomo La Iglesuela del Cid estas etimologie komprenebla kiel La Preĝejeto de Cid; kvankam ne ekzistas fidinda dokumentaro kiu pruvu estadon de Cido tie.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 100 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 1227 msm de altitudo. La municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko en kiu ĝi limas nur kun Cantavieja norde kaj okcidente, kun Mosqueruela en la cetero de la provinco Teruelo, kaj kun Villafranca del Cid kaj Portell de Morella en la provinco Kasteljono; ĝi estas atingebla ŝosee el tiuj kvar loĝlokoj. La loko estas en la Iberia Sistemo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj de Neolitiko kaj de Bronzepoko. Krome estas setlejo de iberoj, okupita ankaŭ en epoko de romianoj, el kiuj restis multaj restaĵoj.
La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj la zono estis donita al la Ordeno de Templanoj. Plej fruaj mencioj rilatas al "preĝejeto", nome Clesihuela, Egosuilla, Alglisuela, Layguysuela kaj Delaigleisuela; nur en 1464 ĝi estis menciita laŭ la definitiva nomo, Iglesuela. Poste oni adoptis kromnomon «del Cid», ĉar supozeble tiu historia gravulo ordonis fortifiki la loĝlokon kaj konstrui la kastelon. Pri tio estas legendoj, sed neniu historia fidinda dokumento.
Frua mencio estis de 1242 kiam la superulo de la Ordeno de la Templo donis la rajtigilon Carta Puebla al la loko. Post la dissolvo de la Templanoj la areo apartenis al la Ordeno de Sankta Johano. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis eĉ ekstermurege kaj transroje.
La historio de la loko dum la karlismaj militoj estis ligita al la apuda Cantavieja kie estis ĉefurbo de karlistoj. Tiukadre kaj karlistoj kaj liberaloj trapasis la lokon inklude la pretendanto Carlos María Isidro de Borbón kaj la trupoj de la liberalo Leopoldo O'Donnell. Fine de la jarcento, La Iglesuela del Cid suferis epidemion de ĥolero (1885).
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Iglesuela del Cid kie oni malaltiĝis el 1 360 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 407 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj menciindas la urba kerno mem, la gotik-baroka preĝejo kun platereska pordego, pilgrimermitejo-sanktejo, du ermitejoj, krucmonumentoj, turo el iama templana kastelo, triarka urbodomo, Pordego de Sankta Paŭlo el iama murego, diversaj blazondomoj, inter kiuj elstaras la Domo Blinque kun eksterordinara portiko de unusola kolono, kaj aliaj antikvaj konstruaĵoj. Piedirado kaj biciklado tra naturaj lokoj altiras vizitantojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Triarka urbodomo.
-
Unukolona portiko.
-
Sanktejo.