LG Group
LG Group | ||
---|---|---|
konglomerita firmao vd | ||
Dum | 5-a de januaro 1947 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Fondintoj | Koo In-hwoi vd | |
Sidejo | Seulo | |
Lando | Sud-Koreio | |
Dungitoj | 222 000 | |
Agokampo | hejma ilo | |
ISIN-kodo | KR7003551009 | |
filiaj kompanioj | LG Electronics • LG Uplus • LG Chem • LG Household & Health Care • LG CNS • Zenith Electronics vd | |
Posedataj kompanioj | LG Electronics • Zenith Electronics • LG Display • LG Uplus • G2R • HS Ad vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
LG Corporation (koree: 법인) estas sudkoreia multnacia entrepreno, la kvara plej granda en Sud-Koreio. La firmao produktas hejmajn aparatojn, elektronikajn produktojn, saĝtelefonojn, tabulkomputilojn kaj kemiaĵojn tra kelkaj filioj funkciigantaj en okdek landoj ĉirkaŭ la mondo.
La konzerno LG tenas komunentreprenojn kun Philips (por la produktado de LCD- ekranoj), Hitachi (la produktado de diversaj magnetaj, optikaj kaj brulaj stokaj aparatoj). LG havas fabrikojn ĉie en Sudorienta Azio, inter aliaj en Ĉinio kaj Indonezio.
La filio LG Electronics produktas inteligentajn telefonojn, saĝhorloĝojn, tabulkomputilojn kaj larĝan gamon de konsumvaroj inkluzive de blankaj varoj por la hejmo kiel ekzemple fridujoj, lavmaŝinoj, klimatiziloj, televidiloj kaj DVD-diskoj por komputiloj.
Aliaj filioj estas Zenit Electronics, LG Display, LG Uplus, LG Innotek, LG Chem, kaj LG Energy Solution.
Historio
[redakti | redakti fonton]La firmao estis fondita en 1958 sub la nomo "GoldStar" (de la firmao "Lak Hui Chemical Industrial Corp"). En 1974 la firmaonomo "Lak Hui" ŝanĝiĝis al ".Lucky Co". En 1995 la nomo Lucky-GoldStar estis mallongigita al "LG" nur. La markigo "Life's Good" venis poste.
Aliaj produktoj kiel ekzemple purigaj agentoj por la korea merkato estis produktitaj sub la Lucky-marko, kiu iĝis gentnomo por dentopasto en Koreio.