Ekonomio
Ekonomio (de la greka: οἶκος, "domo"; - νέμoμαι, "administrado") estas sistema kaj ŝparema ordo en mastrumado aŭ administrado de domo, bieno, institucio, regno. Ĝin studas la ekonomiko kiu estas la scienco pri homaj komercaj rilatoj. Ĝi estas grava branĉo de homscienco kaj havas multajn branĉojn.
Ekzistas multaj diversaj ekonomiaj teorioj, kiuj priskribas la faktojn tre diverse.
Ekonomo estas administranto de domo aŭ bieno.
Mikroekonomio
[redakti | redakti fonton]Kompreno de elektoj de individuoj kaj grupoj estas centra en mikroekonomiko. Ofte elekto de unu alternativo subkomprenas rezignon de alia alternativo. Ekonomikistoj emas akcepti ne elektitan alternativon kiel kosto de eventualeco. Por ekzemplo, lernado de iu scipovo implicas maldediĉon de tempo al alia arto. En fako de merkato, manko de ia varo estas esprimita pere de prezaj interrilatoj. Oni difinas la individuan demandon kiel la kvanto de iu ajn havaĵo kiu la konsumanto volas konsumi en iu ajn tempoperiodo.
Teorio pri demando deriviĝis de hipotezo pri la elekto de konsumanto inter la havaĵoj kiujn ties monon permesas akiri. Tiu individua demando dependas de prezo de havaĵo; prezo de aliaj havaĵoj; persona rento kaj emoj aŭ preferoj. Preskaŭ ĉiuj varoj obeas la leĝon de malkreskanta demando, laŭ kiu, la kvanto da varo serĉata malkreskas kiam ĝia prezo pligrandigas. Tio okazas ĉar la individuoj emas aĉeti pli malmultkostajn varojn.
Teorie, ekvilibro de ofertado kaj mendado en konkurenca merkato okazus kiam la prezo ekvilibras la forton de ofero kaj demando. Ekvilibra prezo okazus kiam la demandata kvanto estas ekzakte la sama ol la ofera kvanto. Kompreneble estas multaj faktoroj kiu ne permesas tion okazi kaj la merkato nur ekvilibriĝas relative.
Krome, estas du tipoj da varoj: varoj de elasta demando kaj varoj de malelasta demando. Varoj de elasta demando estas tiuj kiuj ne estas nepraj al survivo de konsumantoj, kiel luksaĵoj, juveloj, kolektaĵoj, hobiaĵoj, ktp. Varoj de malelasta demando, male, estas tiuj kiuj estas nepraj al survivo, kiel manĝaĵon, medikamentojn, ktp. Kompreneble, tiu nepraĵo dependas ne nur de naturo, sed ankaŭ de kulturo. Ekzemple, vino kaj oleo estas nepraj en multaj Eŭropaj landoj, sed ne rizo kaj kafo, male, en Brazilo, rizo kaj kafo estas nepraj, sed vino kaj oleo estas luksaĵoj.
Varoj de elasta demando sekvas la t. n. leĝon de ofero kaj demando ĉar se la prezo kreskas, la demando malkreskas, sed varoj de malelasta demando ne sekvas tiun leĝon, ĉar homoj pagos kion ili povas por havigi ili. Al vendanto estas grava scii se la demando de lia varo estas elasta aŭ ne. Se ĝi estas elasta, li devas malgrandigi la prezon por grandigi siajn profitojn, male, se ĝia demando estas malelasta, li ne devas malgrandigi la prezon por ne malgrandigi la profiton.
Makroekonomio
[redakti | redakti fonton]Ekonomio funkcias tutmonde interrilate. Diversaj landoj, kiel Ĉinio, Usono, Brazilo, Germanio, Indonezio, Rusio kaj multaj landoj vivtenas sin pere de internaciaj konstantaj interŝanĝoj. Nome eksportado estas bazo de la bonfarto de la landoj kaj de la populacioj. Plej el tiuj landoj, konsideritaj nur enlande, simile funkcias nur kiel enormaj mekanismoj de interrilato inter la financaj, produktaj, vendaj, distribuaj organoj, nome bankoj, fabrikoj, agrokulturo, brutobredado, diverstipaj industrioj, rilataj ministerioj, ŝtataj organismoj ktp.
La Tutmonda ekonomio (aŭ monda/internacia ekonomio) estas ĝenerala nomo por ĉiuj mondaj procezoj, kiuj influas la gamon de merkatoj kaj komerco en la mondo. La termino ekonomiko priskribas la kampon de socioscienco, kiu okupiĝas pri la studo de la produktado, distribuado kaj konsumado de produktoj, servoj kaj vivrimedoj de la nivelo de la individuo ĝis la nivelo de mondaj merkatoj. La monda ekonomio ne estas ekonomio de la tuta mondo komuna, sed de ĉiu lando por si mem. Estas kutime limigi demandojn de la monda ekonomio nur al homa ekonomia agado, kaj la monda ekonomio estas kutime elektita en monaj terminoj, eĉ en kazoj kie ekzistas neniu efika merkato por helpi en la taksado de certaj varoj aŭ servoj. Eblaj ekzemploj estas kontraŭleĝaj drogoj kaj aliaj nigramerkataj produktoj, kiuj laŭ iu ajn normo estas parto de la tutmonda ekonomio, sed laŭdifine ne ekzistas ĝenerala laŭleĝa merkato. Merkataj taksoj en loka valuto estas kutime tradukitaj en unu monunuon uzante la koncepton de aĉetpovo, la takso de ekonomia aktiveco en la mondo laŭ usonaj dolaroj aŭ eŭroj. Tamen, la monda ekonomio povas esti taksata kaj esprimita en multaj pliaj manieroj: ekzemple, kiom da el ĉiuj mondloĝantoj estas inkluzivitaj en la statistiko de ekonomia aktiveco en ĉi tiuj taksoj.
John Maynard Keynes
[redakti | redakti fonton]Estas ofte opiniita, ke la unua kiu vere "makroekonomikis" estis Keynes. Tiu ekonomikisto influis la "New Deal" de Roosevelt, kaj la ĝeneralan mondan ekonomion ĝis la 1970aj jaroj. El vendcela vidpunkto, la makroekonomikajn cirkonstancojn devas akcepti entrepreno kiel neŝanĝeblaj, ĉar ĝi ne povas rekte influi ilin. Estas nur nerekte, tra la lobioj, ke ĝi povas provi influi ilin.
Liaj ideoj fundamente ŝanĝis la teorion kaj praktikon de moderna makroekonomiko kaj la ekonomiajn politikojn de registaroj. Li konstruis kaj ege plibonigis sian pli fruan verkaron pri la kaŭzoj de la negocaj cikloj, kaj estas amplekse konsiderata kiel unu el la plej influaj kaj famaj ekonomikistoj de la 20a jarcento kaj la kreinto de la moderna makroekonomiko.[1][2][3][4] Liaj ideoj estas la bazo por la skolo de pensmaniero konata kiel Kejnsisma Skolo aŭ Kejnsisma ekonomiko kaj ties variaj sekvoj. Lia ekonomika skolo estis kaj estas politike tre influa en multaj landoj.
En la 1930-aj jaroj, Keynes pioniris revolucion en ekonomika pensaro, defiante la ideojn de la Novklasika Skolo kiu tenis, ke libera merkato je mallonga al mezlonga limdato aŭtomate havigus plenan dungadon, kondiĉe ke la laboristoj estu flekseblaj je siaj salajraj postuloj. Li male asertis, ke agregita mendado determinis la ĝeneralan nivelon de ekonomia aktiveco kaj ke maltaŭga agregita mendado povus konduki al plilongigitaj periodoj de alta senlaboreco. Laŭ la Kejnsisma ekonomiko, interveno fare de la ŝtato estas necesa por moderigi la oscilajn ciklojn de ekonomia aktiveco.[5] Keynes defendis la uzadon de fiska kaj monkontrola politikoj por malgrandigi la negativajn efikojn de la ekonomiaj recesioj kaj depresioj. Sekve la eksplodo de la Dua Mondmilito, la ideoj de Keynes rilataj al la ekonomia politiko estis adoptitaj de la ĉefaj okcidentaj ekonomioj.
Klasika rigardo al ekonomio
[redakti | redakti fonton]La unua verko kiu esploris ekonomion estis la influa libro La Riĉo de Nacioj (1776). Kiam la libro, kiu iĝis klasika manifesto kontraŭ merkantilismo, donis fortan senton favore al libera komerco en Britio kaj Ameriko. Ĉi tiu sento naskiĝis el la ekonomiaj suferoj kaj malriĉeco kaŭzite de la militoj. Tamen, samtempe de la eldonado, ne ĉiuj estis tuj konvinkataj pri la avantaĝoj de libera komerco: la brita publiko kaj Parlamento ankoraŭ alkroĉiĝis al merkantilismo por multaj venontaj jaroj. Ekzistas iom da diskutado pri la originaleco de Smith en La Riĉo de Nacioj. Iuj argumentas ke la verko aldonis malmulte al la jam establitaj ideoj de pensuloj kiel David Hume kaj Montesquieu. Malgraŭ tio, ĝi restas kiel unu el la plej influaj kaj gravaj libroj en la fako ĝis hodiaŭ.
Vere, Smith kreis teorion tre simila al Fiziokratio. Ambaŭ klopodis trovi naturajn leĝojn aplikeblaj al ekonomiaj fenomenoj. Smith kaj la fiziokratiitoj postulis ekonomian liberalismon. Sed, Smith sciis, pli bone ol fiziokratiistoj, bazigi la studadon de ekonomiajn problemoj pli vaste en scienco. Smith havis pli ampleksan vidpunkton ol la fiziokratoj, ne limigis ĝin al agrikultura produktado, sed adoptis la laboron kiel centran problemon de sia pensado. Per "laboro", li komprenis ĉian produktan agon, (poste marksistoj reelaboros tion koncepton), kaj diris ke produkta ago estus la veran fonton de ĉia riĉeco.
Marksisma rigardo al ekonomio
[redakti | redakti fonton]La esplorobjekto de la marksisma politika ekonomio estas historie disvolviĝantaj kaj anstataŭantaj unu la alian sociaj manieroj de produktado, aŭ sistemoj de produktadaj rilatoj. La metodo de la marksisma politika ekonomio estas la dialektika metodo kiel reflekto de la objektiva dialektiko (ĝeneralaj leĝoj de iĝado, evoluo kaj pereo) de produktadmaniero.
La fonto de la marksisma politika ekonomio estis la politika ekonomio de Adam Smith kaj David Ricardo, speciale, la ellaborita de ili labora teorio de valoro. La ĉefa objekto de esploro de Markso kaj Engelso en sfero de politika ekonomio estas la kapitalisma produktadmaniero (kvankam dum ĝia esplorado Markso kaj Engelso metis komencon ankaŭ por politika ekonomio de antaŭkapitalismaj produktadmanieroj). La ĉefa verko, esploranta la kapitalisman produktadmanieron, estas "La kapitalo" de K. Markso.
Varo kaj valoro, la labora teorio de valoro, konkreta kaj abstrakta laboro
[redakti | redakti fonton]La deirpunkto en esploro de kapitalismaj produktadaj rilatoj ĉe Markso estis analizo de la varo, ĉar la varo historie kaj logike antaŭas la kapitalon, estante ties ĝerma formo. Varo estas produkto de laboro, produktita por interŝanĝo.
|
Kiel uzvaloroj varoj diferencas nur kvalite, ĉar ili kontentigas malsamajn bezonojn de homoj, sed ne diferencas kvante, ĉar ili estas heterogenaj kaj rekte ne kunmezureblaj. Valoro de varo fenomene montras sin kiel interŝanĝvaloro, t. e. kiel eco de varo interŝanĝiĝi al aliaj varoj.
|
Do, la esenco de valoro estas la realigita kaj materiigita en varo socia laboro de varproduktantoj.
|
Socie necesa laboro (labortempo) estas laboro, elspezata por produktado de iu varo ĉe socie normalaj (mezumaj) kondiĉoj de produktado, t. e. ĉe:
- mezuma nivelo de teĥniko,
- mezuma intenseco de laboro kaj
- mezuma lerteco de laborantoj.
|
La leĝo de vara produktado, regulanta interŝanĝadon de varoj konforme al kvanto de socie necesa laboro, elspezita por ilia produktado, nomiĝas leĝo de valoro. Do, la duecan karakteron de la varo (uzvaloro kaj ŝanĝvaloro) determinas la dueca karaktero de laboro de varproduktantoj. Uzvaloro de varo estas rezulto de konkreta laboro, t. e. de iu utila laboro, kreanta aĵon, kontentigantan tiun aŭ alian bezonon de homo. Ĝuste specifecoj de iu speco de konkreta laboro determinas specifan uzvaloron de ĝia produkto.
Tamen interŝanĝan valoron (aŭ simple valoron) de varo kreas abstrakta laboro. Abstrakta laboro estas laboro ĝenerale, laboro en ajna formo kiel elspezo de homaj fortoj; abstrakta laboro estas kvanta karakterizaĵo de laboro de produktantoj de malsamaj varoj, abstraktanta kvalitajn diferencojn. Tial ĝi permesas egaligi unu al la alia varojn, kiuj estas produktoj de plej malsamaj specoj de laboro. Abstrakta laboro estas socia, ekonomia fenomeno, propra nur al vara produktado. En vara produktado varoj, kiel rezultoj de elspezo de laborforto de senperaj varproduktantoj, plenumas specialan socian funkcion — ligas produktantojn inter si per merkato.
Nur per interŝanĝo de varoj surbaze de la leĝo de valoro iĝas ebla socia takso de rezultoj de mastrumado de apartaj produktantoj. Tiamaniere, ekonomiaj rilatoj inter homoj en kondiĉoj de vara produktado, bazitaj sur privata proprieto, neeviteble ricevas formon de rilatoj inter aĵoj. Okazas tiel nomata materiigo de produktadaj rilatoj, vara fetiĉismo, mistika rilato al varo kiel al supernatura forto; ĝin naskas la vara formo, kiu ŝirmas tion, ke varproduktantoj dependas de la merkato.
Mono
[redakti | redakti fonton]Mono estas speciala varo, en kiu esprimiĝas valoro de ĉiuj aliaj varoj kaj kiu interŝanĝiĝas al ili (universala ekvivalento). Historie la rolo de universala ekvivalento fiksiĝis ĉe noblaj metaloj, kiuj iĝis mono. Valoro de varo, esprimita en mono, estas ĝia prezo .
En kondiĉoj de vara produktado merkataj prezoj deflankiĝas de la valoro rezulte de konkurenca lukto, sub influo de mendado kaj ofertado (postulado kaj proponado). Leviĝo de merkata prezo super la valoron stimulas kreskon de ofertado, kaj sekve, — kreskon de produktado de varoj. Deflankiĝo de merkata prezo sub la valoron kaŭzas redukton de produktado de varoj. Rezulte prezoj oscilas ĉirkaŭ la valoro, kiu estas "la gravita centro" de prezoj.
Funkcioj de mono estas jenaj:
- Mezurilo de valoro.
Mono kiel universala ekvivalento mezuras valoron de ĉiuj aliaj varoj. Tamen ne mono faras varojn kunmezureblaj, sed socie necesa laboro, elspezita por produktado de varoj, kreas kondiĉojn de ilia egaligo. Entenata en varo socie necesa laboro difiniĝas dum produktado per kunmezurado de varoj unu kun alia antaŭ momento de ilia vendo. - Rimedo de cirkulado.
Partopreno en agoj de aĉetado kaj vendado. Malsame de la unua funkcio, kie varoj estas idee taksataj en mono antaŭ komenco de ilia cirkulado, dum cirkulado de varoj mono devas ĉeesti reale. Vara cirkulado inkludas:- vendon de varo, t. e. transformon de ĝi en monon (V → M), kaj
- aĉeton de varo, t. e. transformon de mono en varojn (M → V).
En tiu procezo mono ludas rolon de peranto en interŝanĝo. Funkciado de mono kiel rimedo de cirkulado kreas kondiĉojn, por ke varproduktanto superu individuajn, tempajn kaj spacajn limojn, kiuj karakterizas rektan interŝanĝon de varo al varo. Mono ĉiam restas en interŝanĝado kaj senĉese ĝin priservas. Tio signifas, ke mono akcelas evoluon de vara interŝanĝado.
- Rimedo de akumulado kaj konservado.
Mono, estante universala ekvivalento, t. e. garantiante al ĝia posedanto ricevon de ajna varo, iĝas universala realiĝo de socia riĉo. Tial al homoj aperas strebo al ilia akumulado kaj konservado. Por kreado de trezoroj mono estas eligata el la cirkulado.
- Rimedo de pagado.
Varoj ne ĉiam estas vendataj kontraŭ kontanta mono. Aperas neceso de aĉetado kaj vendado de varo kun prokrasto de pago, t. e. kredite. Mono kiel rimedo de pagado havas specifan formon de moviĝo: V → Ŝ, kaj post anticipe kondiĉita tempo Ŝ → M (kie Ŝ estas ŝuldatesto). En tia interŝanĝo ne ekzistas renkonta moviĝo de mono kaj varo, amortizo de ŝuldo estas fina etapo en la procezo de aĉeto-vendo. - Monda mono.
Rimedo de kontado inter ŝtatoj.
Ĉar en kapitalismo mono rolas kiel universala formo de riĉo, tio kaŭzas monan fetiĉismon (kulton de mono) — disvolvitan formon de vara fetiĉismo.
Kapitalo kaj plusvaloro
[redakti | redakti fonton]"Sur certa ŝtupo de evoluo de vara produktado mono iĝas kapitalo. Formulo de vara cirkulado estis: V (varo) → M (mono) → V (varo), t. e. vendo de unu varo por aĉeto de la alia. Ĝenerala formulo de kapitalo estas, male, M → V → M', t. e. aĉeto por vendo (kun profito). Markso nomas plusvaloro tiun kreskon de komenca valoro de mono, sendata en cirkuladon. La fakto de tiu "kresko" de mono en kapitalisma cirkulado estas komune konata. Ĝuste tiu "kresko" transformas monon en kapitalon, kiel specialan, historie determinitan, socian rilaton de produktado" [6]. Do, kapitalo estas valoro, donanta plusvaloron.
|
Kapitalo aperas sur tia ŝtupo de vara produktado, kiam laborforto iĝas varo.
|
K. Markso demonstris kvalitan diferencon inter konstanta kaj varia kapitaloj, t. e. inter tiu parto de komence avancita kapitalo, kiu estas destinita por akiro de produktadaj rimedoj, kaj tiu ĝia parto, kiu estas uzata por aĉeto de laborforto. Li montris, ke produktadaj rimedoj mem ne kreas novan valoron. En procezo de produktado ilia valoro nur estas transportata al nove kreata produkto (varo) sen ajna alkresko. Novan valoron kreas specifa varo — laborforto en procezo de ĝia uzado, t. e. rezulte de laboro de dungitaj laboristoj. Tiamaniere, valoro de produktadaj rimedoj (konstanta kapitalo — c) restas en procezo de produktado senŝanĝa, kaj valoro de laborforto (varia kapitalo — v) kreskas je grando de plusvaloro (m). Dum konstanta kapitalo servas nur kiel premiso por kreo de plusvaloro, varia kapitalo kreas plusvaloron. La divido de kapitalo al konstanta kaj varia unuafoje estis farita de Markso. Ĝi montras, ke nur dunga laboro kreas plusvaloron, senkompense alproprigatan de kapitalisto; la fonto de kapitalisma profito kaj de enspezoj de ĉiuj ekspluatantaj klasoj estas nepripagita laboro de dungataj laboristoj.
|
Mezuma profitkvoto kaj prezoj de produktado
[redakti | redakti fonton]En la 3-a volumo de "La kapitalo" estis solvita la demando pri kreiĝo de mezuma profitkvoto surbaze de la leĝo de valoro.
Oni diskutas, ke kapitaliston ne interesas diferenco inter konstanta kaj varia kapitaloj, ĉar por li ili ambaŭ estas nur investo de mono. Tial kapitaliston interesas precipe profitkvoto — rilato de plusvaloro (profito) al la tuta kapitalo, investita en la entreprenon.
En diversaj fakoj de produktado kapitaloj povas doni diversajn profitkvotojn. Tamen ĉiu kapitalisto strebas ricevi pli grandan profiton rilate al tuta investita kapitalo (sendepende de ties konsisto). Tial ĉe eblo de libera transiro de kapitalo el unu fako en alian okazas transfluo de kapitalo el fako kun malpli granda profitkvoto en fakon kun pli granda profitkvoto. En tiuj fakoj, en kiujn okazas alfluo de kapitalo, kreskas produktado de varoj kaj pro konkurenco okazas malkresko de prezoj; kaj inverse, en la fakoj, el kiuj okazis forfluo de kapitalo, produktado malkreskas, sekve, prezoj kreskas kaj okazas altiĝo de profitkvoto. Tiamaniere, konkurenco inter kapitaloj kaj ilia libera transirado el unu fako en alian kondukas profitkvoton al la mezuma.
Pro tio, kvankam "sumo de valoroj de ĉiuj varoj de donita socio egalas al sumo de prezoj de varoj"[6], tamen "en apartaj entreprenoj kaj apartaj fakoj de produktado varoj, sub influo de konkurenco, estas vendataj ne laŭ iliaj valoroj, sed laŭ prezoj de amasproduktado (aŭ produktadaj prezoj), kiuj egalas al elspezita kapitalo plus mezuma profito"[6].
Tiamaniere, ĉar profito, ricevata de kapitalistoj de aparta fako, iĝas ne egala al plusvaloro, produktata en tiu fako, evidentiĝas, ke kapitalistoj de unuj fakoj alproprigas parton de plusvaloro, produktita en aliaj fakoj. Tio signifas, ke la klaso de kapitalistoj entute ekspluatas la klason de laboristoj entute.
|
Kapitalismo
[redakti | redakti fonton]Kapitalismo, el la vidpunkto de marksismo, estas soci-ekonomia formacio, bazita sur privata proprieto de produktadaj rimedoj kaj sur ekspluatado de dunga laboro fare de kapitalo.
La ĉefaj distingiloj de kapitalismo estas: dominado de var-monaj rilatoj kaj de privata proprieto de produktadaj rimedoj, ekzisto de evoluinta socia divido de laboro, kresko de kolektivigo de produktado, transformo de laborforto en varon, ekspluatado de dungitaj laboristoj fare de kapitalistoj. La celo de la kapitalisma produktado estas alproprigo de plusvaloro, kreata de laboro de dungitaj laboristoj.
Kiel laŭleĝa stadio en historia evoluo de la socio, kapitalismo ludis siatempe progresan rolon. Ĝi detruis patriarkajn kaj feŭdajn rilatojn inter homoj, kiuj baziĝis sur persona dependo, kaj anstataŭigis ilin per monaj rilatoj. Kapitalismo kreis grandajn urbojn, draste plimultigis urban loĝantaron per la vilaĝa, neniigis feŭdan diserigitecon, kio kaŭzis kreiĝon de burĝaj nacioj kaj centrigitaj ŝtatoj, levis sur pli altan ŝtupon rendimenton de socia laboro.
La ĉefa kontraŭeco de kapitalismo estas la kontraŭeco inter socia karaktero de produktado kaj privatkapitalisma formo de alproprigo de ĝiaj rezultoj. Tiu kontraŭeco naskas anarkion de produktado, senlaborecon, ekonomiajn krizojn, nepacigeblan batalon inter la ĉefaj klasoj de la kapitalisma socio — la proletaro kaj la burĝaro — kaj kondiĉas historian kondamnitecon de la kapitalisma sociordo, kreante objektivajn premisojn de nova sociordo, bazita sur socia proprieto de produktadaj rimedoj.
Ekonomia sociologio
[redakti | redakti fonton]Ekonomia sociologio estas studo de sociaj kaŭzo kaj efiko de variaj ekonomiaj aferoj. Tiu fako povas esti larĝe konsiderite dividita en klasika kaj nuntempa periodo.
La klasika periodo koncernis partikulare kun moderneco (respektive modernigo) kaj ties konstituaj aspektoj kiuj estas raciigo, sekularigo, urbanizado, socia tavoligo, kaj tiel plu. Ĉar sociologio aperis dekomence kiel reago kontraŭ la kapitalisma modernigo, ekonomiko ludis gravan rolon en multo el la klasika sociologia priserĉado. La specifa termino "ekonomia sociologio" estis la unuan fojon stampita fare de William Stanley Jevons en 1879, poste uzata en verkoj de Émile Durkheim, Max Weber kaj Georg Simmel inter 1890 kaj 1920.[7]
Tipoj de ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tradicia ekonomio estas ekonomia sistemo nebazita sur mono, en kiu tradicioj, kutimoj, kaj kredoj formas la varojn kaj la servojn kiujn la ekonomio produktas, same kiel la regulojn kaj manieron de sia distribuo. Landoj kiuj uzas tiun specon de ekonomia sistemo ofte estas kamparaj kaj bien-bazitaj. Ankaŭ konata kiel natura ekonomio, tradicia ekonomio estas difinita per natura interŝanĝo kaj komercado. Malgranda pluso estas produktita, kaj se entute troaj varoj estas faritaj, ili estas tipe donitaj al reganta aŭtoritato aŭ terposedanto.
Vivtena ekonomio estas ekonomio ne bazita sur mono kiu dependas el naturaj rimedoj por havigi bazajn necesaĵojn, pere de ĉasado, rikoltado, kaj vivteniga agrikulturo. "Vivtenado" signifas vivtenadi sin mem je minimuma nivelo; en vivteniga ekonomio, ekonomia surhavo estas minimuma kaj uzata nur por komerci aliajn bazajn necesaĵojn, kaj ne estas industriigo.
Agrikultura ekonomio baziĝas sur agrikulturo, dum la gravo de industrio aŭ servoj estas malalta. Ekde hisotria vidpunkto oni povas konsideri, ke la apero de agrikulturo povas esti konsiderita kiel komenco de ekonomio, en la senco, ke aperas surplusoj, kiuj utilos kiel semoj por la venonta sezono, dum la pra-ekonomio de ĉasistoj kaj kolektistoj baziĝas en la tuja elpreno de maĝaĵoj
Miksa ekonomio estas difinita kiel ekonomia sistemo konsistanta el miksaĵo de merkatoj kaj ekonomia planado, publika proprieto kaj privata proprieto, aŭ liberaj merkatoj kaj ekonomia intervenismo. Tamen, en la plej multaj kazoj, "miksa ekonomio" rilatas al merkataj ekonomioj kun forta reguliga malatento-eraro kaj registara zorgaĵo de publikaj varoj, kvankam kelkaj miksaj ekonomioj ankaŭ havas kelkajn ŝtat-kontrolitajn entreprenojn.
Partoprena ekonomiko estas ekonomia sistemo bazita sur partoprena decidfarado kiel unuaranga ekonomia mekanismo por distribuado de la produktadrimedoj kaj gvidado de produktado en socio. Partoprena decidfarado bezonas la partoprenon de ĉiuj personoj en decido de aferoj proporcie al la efiko kiun tiaj decidoj havas sur ties vivoj. Partoprena ekonomio estas formo de malcentralizita ekonomia planado kaj socialismo implicas la kunposedon de produktadrimedoj. Ĝi estas proponita alternativo al nuntempa kapitalismo kaj centra planado. Tiu ekonomia modelo estas ĉefe asociata kun la proponoj de politika teoriulo Michael Albert kaj ekonomikisto Robin Hahnel, kiu priskribas partoprenan ekonomikon kiel anarkiisma ekonomia vidpunkto.
La kunlaboreca ekonomio estas soci-ekonomia sistemo, tio estas tipo de alternativa ekonomio, en kiu dividante kaj kolektive konsumante centrajn spezojn, oni venas al komuna kreado, produktado, distribuo, komerco kaj konsumo de varoj kaj servoj. Informa teknologio estas ofte la katalizilo por individuoj, neregistaraj kaj registaraj organizoj. Temas pri ekonomia modelo bazita sur la interŝanĝo kaj la komuna disponigo de rimedoj kaj servoj per ciferecaj platformoj. Ĝi inspiriĝas en la utopioj de la kundividemo kaj ne komercaj valoroj, kiel la reciproka helpo aŭ la kunviveco, kaj ankaŭ en la spirito de senpageco.
La popola ekonomio ekestas kiam homoj ekskluditaj de la labormerkato kreas proprajn laborpostenojn. Foje ili kreas ankaŭ proprajn komercajn vojojn, ekzemple foirojn aŭ stratvendadon. Temas pri fenomeno okazanta en ĉiuj landoj kaj inkludanta signifan parton de la homaro. Ĝi estas rezulto de ekskludo okazigita de la aktuala evoluado de la kapitalismo, sed ne estas tute disigita de la tutmonda merkata ekonomio, havante plurajn interkonektojn kaj ĉe produktado kaj ĉe konsumado.
La Skandinava modelo aŭ nordia modelo, ankaŭ nomata nordia kapitalismo aŭ nordia socialdemokratio, estas termino por la ekonomiaj kaj sociaj politikoj komunaj al la skandinavaj landoj, Danio, Finnlando, Norvegio, Svedio kaj Islando, kiu inkluzivas kombinaĵon de libermerkata kapitalismo kun plena sociala ŝtato.
La privata sektoro estas parto de la ekonomio, foje referencata kiel civitana sektoro, kiu estas regata de privataj individuoj aŭ grupoj, kutime kiel rimedo de entrepreno por enspezo, kaj ne estas kontrolata de la ŝtato.
Terminaro
[redakti | redakti fonton]- Malneta Enlanda Produkto
- Monda Ekonomia Forumo
- Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) estas speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu celas plani, kunordigi kaj profundigi ekonomiajn kunlaboron kaj evoluigon. (angle OECD)
- Speciala ekonomia zono
- Tralima luo
Esperanto-fakasocioj
[redakti | redakti fonton]Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio (IKEF) estas faka Esperanto-asocio, kiu okupiĝas pri Ekonomio.
Apsike 1997 (Asocio Por Sociala Integriĝo kaj por Esperanto ) estas asocio, kiu okupiĝas pri profesiigo de senlaboruloj per Esperanto.
Rilataj temoj
[redakti | redakti fonton]- Alimondismo
- Alternativa ekonomio
- Atraktoro
- Internacia komerco
- Tutmondiĝo
- Baza rento
- Konkura Inteligenteco
- Loĝistiko
- Loka ekonomio
- Novmaltusanismo
- Mono
- Superbazaro
- Negativa mono
- Financa jaro
- Monda Komerca Organizaĵo
- Politika ekonomiko
- Premio Nobel de Ekonomiko
- Ekonomia Modelo de Bretton Woods
- Ekonomia Geografio
- Lingvo kaj ekonomio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Daniel Yergin and Joseph Stanislaw. book extract from The Commanding Heights (PDF). Public Broadcasting Service. Alirita 13a de Novembro 2008 .
- ↑ "How to kick-start a faltering economy the Keynes way", BBC. Kontrolita 13a de Novembro 2008.
- ↑ Cohn, Steven Mark. (2006) Reintroducing Macroeconomics: A Critical Approach. M.E. Sharpe, p. 111. ISBN 0-7656-1450-2.
- ↑ Davis, William L, Bob Figgins, David Hedengren, and Daniel B. Klein. "Economic Professors' Favorite Economic Thinkers, Journals, and Blogs," Econ Journal Watch 8(2): 126–146, Majo 2011.[1]
- ↑ Time Value of Money. How John Maynard Keynes Changed the World of Economics. InvestingAnswers. Arkivita el la originalo je 2015-02-21. Alirita 2a de Oktobro 2013 .
- ↑ 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 V. I. Lenino. "Karolo Markso (Mallonga biografia eseo kun prezento de marksismo)".
- ↑ Principles of Economic Sociology by Richard Swedberg – An extract. Arkivita el la originalo je 2010-02-13. Alirita 2009-12-02 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-13. Alirita 2021-03-20 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Agrikulturo
- Bestobredado
- Ekonomia bobelo
- Ekonomia kresko
- Ekonomia malkresko
- Ekonomia sankcio
- Ekonomiko
- Familia ekonomiko
- Industrio
- Komerco
- Sociekonomiko
- Gasodukto
- Financoj
- Nemoveblaĵo
- Akcio
- Novliberalismo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Moduloj pri mondaj problemoj el malsamaj vidpunktoj : Arkivigite je 2018-04-10 per la retarkivo Wayback Machine tutmonda ekonomio Arkivigite je 2018-04-27 per la retarkivo Wayback Machine