Kuala-Lumpuro
Kuala-Lumpuro | ||
malaje كوالا لومڤور, tamile கோலாலம்பூர் | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: كوالا لومڤور - Kuala Lumpur | ||
Moto: Maju dan Makmur (Progreso kaj Prospero) | ||
Kromnomo: KL | ||
Lando | Malajzio | |
---|---|---|
Duoninsulo | Malajzia duoninsulo | |
Federacia teritorio | Kuala-Lumpuro | |
Montaro | Titivangso | |
Konstruaĵoj | Petronas-turoj, Menara Kuala Lumpur | |
Riveroj | Gombak, Klang | |
Situo | Kuala-Lumpuro | |
- alteco | 21,95 m s. m. | |
- koordinatoj | 03° 08′ 51″ N 101° 41′ 36″ O / 3.14750 °N, 101.69333 °O (mapo) | |
Areo | 243,65 km² (24 365 ha) | |
Loĝantaro | 1 627 172 (2010) | |
- de metropolo | 7 239 871 | |
Denseco | 6 678,32 loĝ./km² | |
Valo | Valo Klang | |
Fondo | 1857 | |
- statuso de urbo | 1972 | |
Urbestro | Kamarulzaman Mat Salleh (ekde 17-a de aprilo 2023) | |
Horzono | MST (UTC+8) | |
Poŝtkodo | 50000 — 60xxx | |
Telefona antaŭkodo | 03 | |
ISO 3166-2 | MY-14 | |
Aŭtokodoj | W (por ĉiuj veturiloj escepte de taksioj) HW (por taksioj) | |
Situo enkadre de Malajzio
| ||
Situo enkadre de Azio
| ||
Vikimedia Komunejo: Kuala Lumpur | ||
Retpaĝo: www.dbkl.gov.my | ||
Kuala-Lumpuro estas ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Malajzio. Ĝi estas milionurbo, universitata urbo, ekonomia kaj komerca centro, unu el tri malajziaj federaciaj teritorioj.
En la urbo situas la nubskrapuloj Menara Petronas, kiuj inter la jaroj 1998 kaj 2004 povus fanfaroni per titolo la plej altaj konstruaĵoj de la mondo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Kuala-Lumpuro situas sur ebenaĵo inter du riveroj. La maro troviĝas je 35 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni komencis minadi stanon en la ĉirkaŭaĵo en la 1850-aj jaroj, tiam fondiĝis la setlejo. Komence diversaj katastrofoj okazis (inundoj, incendioj, epidemioj kaj militadoj). Tamen en 1880 ĝi estis administra centro kaj en 1896 ĝi iĝis kolonia ĉefurbo. Poste ĝi estic centro de kaŭĉuko. Ekde 1957 Kuala-Lumpuro estas ĉefurbo de sendependa ŝtato.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Kuala-Lumpuro havas tropikan klimaton. En ĉiuj monatoj pluvas inter 150–280 mm. La temperaturo estas averaĝe 30 °C.
Servoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ĝemelaj nubskrapuloj Menara Petronas
- reĝa rezidejo
- nacia muzeo
- muzeoj pri Islamo, teksaĵoj, aziaj artoj
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Kuala-Lumpuro havas internacian flughavenon. En la urbo tunelo helpas la trafikon.
Rapid KL estas sistemo de publika transporto, kiu inkluzivas metroon kaj busojn.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Ĉenajo, Barato
- Delhio, Barato
- Esfahano, Irano
- Maŝhado, Irano
- Osaka, Japanio (nur negoca partnero)
- Malako, Malajzio
- Kazablanko, Maroko
- Ankaro, Turkio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|
|