Kanono de Flandrio
La Kanono de Flandrio konsistas el sesdek kulturaj, sciencaj kaj historiaj ankropunktoj (nomataj "fenestroj") kiuj formas nuntempan Flandrion, uzeblaj kiel subtenon kaj en edukado kaj en la kunteksto de integriĝo de enmigrantoj kaj ankaŭ "funkcii kiel kontribuo al la kolektiva memoro, kaj al la dialogo inter ĉiuj loĝantoj"[1] kaj fortifiki la flandran identecon[2]. Tiu ĉi kanono estas projekto en kiu la flandra registaro kronologie kompiligis eventojn, datojn, personojn, tradiciojn, librojn, objektojn kaj artaĵojn por pli forte reliefigi la historion de Flandrio[3]. Sendependa komisiono de spertaj fakuloj elektis 60 flandraj "fenestroj" (akropunktoj) kiuj atentas pri politiko, kulturo, arkeologio, ekonomio, sciencoj, ekologio kaj sporto[4] kiel ekzemple:
- Tongeren, romia urbo
- Brugge (Bruĝo) kaj ĝia malaperinta haveno
- Urboj sur la mapoj de Al-Idrisi, kontaktoj kun la islama mondo
- Beginejoj
- Renardo la vulpo (Reynaert de vos)
- La dia ŝafido (Lam Gods) de la gefratoj Van Eyck
- Ros Beiaard (=ĉevalo belfrido) en Dendermonde, mezepoka folklora procesio listigita de Unesko kiel ne-materia heredaĵo de la homaro
- Erasmo de Roterdamo
- Simon Stevin
- Maria Tereza de Aŭstrio
- Ŝpinilmulo (Mule Jenny) kaj la ekesto de maŝinoj kaj fabrikoj
- Franca civila kodo
- Konstitucio de Belgio
- Unua trajnlinio en Belgio kaj Eŭropo (8/5/1835)
- La flandra movado
- Paul Panda Farnana
- La afliktitaj gepatroj de Käthe Kolwitz
- Kristana laborista junularo
- Izerturo
- Kontraŭkoncipa pilolo
- Le plat pays (=la plata lando), kanto pri Flandrio de Jacques Brel.
- Eŭro kaj la eŭropa integriĝo
- Goesting (elp. gusting) estas tipa flandra vorto uzata por esprimi fortan internan instigon aŭ intensan deziron aŭ apetiton.
- Migrado en Flandrio
Kritiko
[redakti | redakti fonton]La flandra asocio de instruistoj pri historio kaj kulturstudoj (VVLG) deklaris ke la kanono "donas malveran bildon de la pasinteco de Flandrio"[5]. Post ĝia publikigo en majo 2023, la gazetaro tamen ricevis plejparte pozitivan reagojn kaj diversaj grupoj estis agrable surprizitaj pro la inkludo de elementoj de toleremo kaj diverseco[6].
Tamen, kritikistoj indikis - laŭ sia opinio - malekvilibrojn en la kanono kiel ekzemple ke mankas konataj historiaj figuroj, inkluzive de Patro Damiano, Paul van Ostaijen kaj la gefratoj Daens, kiuj estis protagonistoj en la romano de la flandra verkisto Louis Paul Boon.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]De Canon van Vlaanderen in 60 vensters, 300 paĝoj, eld. Borgerhoff & Lamberigts. ISBN 9789463939232
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (nl) Ben Weyts, Canon van Vlaanderen. opdrachtbrief commissie canon van Vlaanderen, la 22-an de septembro 2020.
- ↑ (nl) Brinckman, Bart, ‘Natuurlijk moet de canon de Vlaamse identiteit bevorderen’. De Standaard, la 31-an de decembro 2022.
- ↑ (nl) Canon van Vlaanderen (Kanono de Flandrio)
- ↑ (nl) Eindelijk is de Vlaamse Canon klaar: dit moeten we weten over de plek waar we leven, wonen en werken. vrtnws.be, la 9-an de majo 2023.
- ↑ (nl) Standpunt van VVLG over het voorstel tot Vlaamse canon. VVLG.
- ↑ (nl) Reuskens krijgen eervolle vermelding in Vlaamse canon: “We hopen nu op meer ondersteuning”. Het Nieuwsblad, la 11-an de majo 2023.