Károly Vécsey
Aspekto
Károly Vécsey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1803 en Rzeczniów |
Morto | 6-an de oktobro 1849 (45-jaraĝa) en Arad |
Mortokialo | Pendumo |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | August von Vécsey (en) |
Okupo | |
Okupo | soldato |
VÉCSEY Károly, grafo (ve:ĉei ka:roj) estis hungara generalo, ĉambelano, unu el la 13 martiroj de Arad naskita en Pest 1807 kaj mortinta en Arad la 6-an de oktobro 1849.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Grafo Vécsey estis majoro en imperiestra armeo; en somero 1848 li oferis siajn servojn al la hungara registaro. La 12-an de oktobro 1848 li estis kolonelo, komandanto de la korpuso de Bácska, de 26-a de decembro generalo, en 1849 urbokomandanto de Nadjvarado. De 25-a de aprilo 1849 gvidanto de la militaro sieĝanta Aradon, kies fortikaĵon li okupis la 1-an de julio. Li senarmiĝis la 21-an de aŭgusto antaŭ la trupoj caraj. Haynau ekzekutigis lin.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon [1]