Junulino kun perla orelringo
Aspekto
Junulino kun perla orelringo (nederlande Meisje met de parel) (1665) estas pentraĵo de nederlanda pentristo Johannes Vermeer; oleaĵo sur kanvaso, 46.5 x 40 cm; Hago, Mauritshuis.
Kromnomita la "La Gioconda de Nordo", la portreto de tiu nekonatulino fariĝis la emblemo de pentrarto de Vermeer. Tiu etformata verko koncentras ĉiujn karakterizaĵojn de lia laboro: precizeco de streko, freŝeco de flavoj kaj bluoj, lumo bananta la tutan pentraĵon. Elstaranta sur malluma fono, tiu junulino rigardas nin kaj kaptas nian rigardon kiel la perlo kiu brilas en ŝia orelo. Oni ne scias kiajn emociojn respegulas ŝiaj pupiloj...
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Junulino kun perla orelringo Arkivigite je 2009-01-22 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo de Mauritshuis
- Jutuba filmeto 'Meisje met de parel'