Girl with a Pearl Earring (filmo)
Girl with a Pearl Earring | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Girl with a Pearl Earring |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 2003, 23 sep. 2004, 12 dec. 2003 |
Ĝenro | drama filmo, filmbiografio, filmo bazita sur romano, amafera filmo |
Kameraado | Eduardo Serra |
Reĝisoro(j) | Peter Webber |
Produktisto(j) | Anand Tucker • Andy Paterson |
Scenaro | Olivia Hetreed • Tracy Chevalier |
Filmita en | Amsterdamo |
Loko de rakonto | Delft • Nederlando |
Muziko de | Alexandre Desplat |
Rolantoj | Colin Firth • Scarlett Johansson • Tom Wilkinson • Cillian Murphy • Judy Parfitt • Essie Davis • Joanna Scanlan • Alakina Mann • Rollo Weeks • Anna Popplewell • John McEnery • Christopher McHallem • Geoff Bell • Gintare Parulyte |
Produktinta firmao | Archer Street Delux Productions UK Film Council |
Honorigoj | Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Kinematografisto |
IMDb | |
Girl with a Pearl Earring (Junulino kun perla orelringo) estas brita/luksemburga filmo de Peter Webber, aperinta en 2003.
Temo
[redakti | redakti fonton]Delft, en la 17-a jarcento, ora epoko de nederlanda pentrarto. Por helpi siajn gepatrojn vivantajn en mizero, la juna kaj rave bela Griet dungiĝas kiel servistino en la domo de pentristo Johannes Vermeer. Ŝi prizorgas purigadon kaj la ses infanojn de la pentristo. Familio Vermeer havas financajn malfacilaĵojn, tamen ne volas ke tio sciiĝu. Iom post iom, la dommastrino montras teruran ĵaluzon kontraŭ Griet. Kaj Cornelia, unu el siaj filinoj, kiu malamas Griet, provas forpeli la junan servistinon. Sekve Griet devas fariĝi diskreta kaj tre obeema. Aferoj komplikiĝas kiam la pentristo rimarkas ŝian sentemecon kaj mildecon. Li iom post iom enkondukas ŝin en sian universon. Ju pli firmiĝas ilia intimeco, des pli disvastiĝas skandalo en la urbo.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: Girl with a Pearl Earring
- Franca titolo: La Jeune Fille à la perle
- Lingvo: Angla lingvo
- Reĝisoro: Peter Webber
- Scenaro: Olivia Hetreed, adaptita de romano de Tracy Chevalier
- Muziko: Alexandre Desplat
- Premiero: 31-a de aŭgusto 2003 en film-festivalo de Telluride
- Aperdato: 12-a de decembro 2003 (Usono)
- Ĝenro: dramo, romanco
- Formato: Kolora - 35 mm
- Daŭro: 100 minutoj (1h40)
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Scarlett Johansson: Griet
- Colin Firth: Johannes Vermeer
- Tom Wilkinson: Van Ruijven
- Cillian Murphy: Pieter
- Alakina Mann: Cornelia
- Judy Parfitt: Maria Thins
- Essie Davis: Catharina
- Joanna Scanlan: Tanneke
- Chris McHallem: Patro de Griet
- Anna Popplewell: Maertge