Junio de 2016
Aspekto
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en junio 2016:
- Mortis Muhammad Ali, plej fama boksisto en la mondo, kaj famulo pro apogo al sociaj movadoj, kiaj kontraŭrasismo.
- Atenco kontraŭ buso de policanoj okazigis dekunu mortojn en Istanbulo, Turkio.
- Inundoj en orienta Aŭstralio.
- Almenaŭ 50 mortoj en la plej mortiga pafado en usona historio en klubo por samseksemuloj en Orlando, Florido, Usono.
- La iraka armeo konkeras la urbon Faluĝo el ĝihadistoj.
- La laborisma deputitino Jo Cox, 41‑jaraĝa, estis murdita fare de individuo kiu pafis kaj ponardis ŝin, en Birstall, norde de Anglio, dum la referenduma kampanjo pri eliro de Unuiĝinta Reĝlando el Eŭropa Unio.
- Ses mortoj kaj multaj vunditoj pro kvereloj inter policanoj kaj luktantaj instruistoj en suda Meksiko.
- La unuan fojon oni okazigas ripetitan ĝeneralan balotadon en Hispanio.
- Memmortiga atenco en la flughaveno en Istanbulo, Turkio. Almenaŭ 39 personoj mortis kaj 147 personoj estis vunditaj. Turkio kulpigas la Islaman Ŝtaton pro la atako.
|