Junio de 2006
Aspekto
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||
aranĝo de 2006 tagoj |
Ĉi tiu artikolo enhavas ĉiujn aktualaĵojn okazitajn dum junio de 2006.
Vendredo, 30-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- La nederlanda registaro demisiis pro la afero Ayaan Hirsi Ali.
Ĵaŭdo, 29-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- La Usona Suverena Kortumo en juĝafero Hamdan v. Rumsfeld decidis, ke usona estraro ne povas laŭleĝe malliberigi prizonulojn tenatajn en Golfo de Guantanamo por juĝado de milita tribunalo, kaj deklaras ke tia ago kontraŭas la Ĝenevan Konvencion.
Merkredo, 28-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- Montenegro iĝis 192-a membro de Unuiĝintaj Nacioj
Lundo, 26-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- mortis bruna urso JJ1
Vendoredo, 23-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- mortis galapagosa testudo Harriet
Sabato, 17-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- En Elista mortis 85-jara kalmuka popola poeto David Kugultinov, aŭtoro de pli ol 80 libroj kaj laŭreato de multaj premioj.
Ĵaŭdo, 15-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- Amaskomunikila centro de Volgograda provinco informis, ke ĉi-jare en la regiono oni semis je 18% pli da akvomelonoj kaj melonoj pasintjare. En tiu rusia provinco, en la tempo de la unua rikolto, okazos du grandaj E-renkontiĝoj: RET kaj OkSEJT.
Merkredo, 14-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- En Sankt-Peterburgo finiĝis la 10-a Peterburga Internacia Ekonomia Forumo, kiun partoprenis pli ol 3 mil personoj el 51 ŝtatoj. Dum la forumo estis aranĝitaj kontraktoj je la taksata sumo de pli ol 1 mlrd. da usonaj dolaroj, i. a. kontrakto pri konstruo de aŭtokonstrua fabriko Nissan en Sankt-Peterburgo kaj multaj aliaj. La forumo okazas aŭspicie de rusia registaro kaj KSŜ.
Lundo, 12-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- Mortis en Vieno György Ligeti, hungara komponisto de klasika muziko.
- Nacia festo en Rusio — la tago de sendependiĝo. Ĝi estas oficiala ripoztago, okaze de ĝi estos multaj kulturaj eventoj: i. a. en Sankt-Peterburgo oni funkciigos flosantan sur la rivero Neva muzikan fontanon, kies alteco de akvostrioj estos 60 metroj.
Dimanĉo, 11-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- 125 usonaj soldatoj forlasis Krimeon, ne ĝisatendinte la kunan militan trejnadon de Ukrainio kaj NATO. La protestintoj festas sian sukceson.
Sabato, 10-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- Maĥmud Abbas volas referendumon pri rekono de Israelo la 26-an de julio. Plimulto de la palestinanoj apogas la planon, dum registara partio Hamas kontraŭas tion. Hamas ankaŭ anoncis, ke ĝi ĉesigas repaciĝon post la eventoj de la 9-a de junio en Gaza-sektoro.
Vendredo, 9-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- En Germanio komenciĝis la 18-a Futbala Mondpokalo 2006. La finalo okazos la 9-an de julio.
- En Sud-Osetio ekfunkciis nova pli potenca televida centro. Dum la inaŭguro de la nova centro prezidento de la memproklamita ŝtato Eduard Kokojti esprimis esperon, ke videblo de la sud-osetiaj elsendoj en la najbaraj kartvelaj regionoj helpos la du popolojn atingi interkomprenon. Li ankaŭ promesis, ke baldaŭ ekfunkcios detruita dum la milito ŝtata radiostacio en Cĥinvalo.
- La 9-a kaj 10-a de junio estas proklamitaj oficialaj mornotagoj en rusia regiono Inguŝio post kiam okazis kruela mortigo de polica altrangulo Musa Nalgijev kaj lia familio en Karabulak.
Ĵaŭdo, 8-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- Rezulte de aviada bombado oni mortigis gvidanton de la iraka subgrupo de Al-Kaida, "teroriston numero du" Abu Musab az-Zarqawi. Kun az-Zarqawi mortis kelkaj liaj proksimaj helpantoj.
- Usona Senato voĉdonis ne enskribi en la konstitucion la proponitan ŝanĝon pri malebligo de samseksaj kunedziĝoj.
- En Indonezio aktiviĝis vulkano Merapi. Jam pli ol 18 mil homoj estas evakuitaj el ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.
Merkredo, 7-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- En Krimeo daŭras protestoj kontraŭ milita trejnado de NATO: hodiaŭ en Feodosia pli ol mil protestantoj, ĉefe ortodoksaj kristanoj kun ikonoj kaj flagoj, brue protestas ĉe ripozdomo de Ukraina ministerio pri defendo, kie loĝas nun usonaj soldatoj venintaj por partopreni la trejnadon.
- George Bush anoncis, ke li planas veni al kunveno de la "Granda Okopo" en Sankt-Peterburgo (15–17 jul) malgraŭ la alvokoj de kelkaj usonaj parlamentanoj bojkoti la kunvenon. La prezidento klarigis, ke sen veni en Rusion li ne povos klarigi al Vladimir Putin, kio maltrankviligas Usonon.
Mardo, 6-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- Dum la preskonferenco en Suĥumo Sergej Bagapŝ anoncis, ke en Abĥazio baldaŭ okazos kunveno de la ĉefoj de la kvar neagnoskitaj ŝtatoj de eksa Sovetunio — Abĥazio, Ĉednestrio, Montara Karabaĥo kaj Sud-Osetio. La kvar memdeklaritaj ŝtatecaj teritorioj jam delonge formis aliancon (t. n. KSŜ-2).
- Konstante kreskas interŝanĝo de varoj inter Ukrainio kaj Irano — en 2006 ĝi povas atingi sumon de 1 mlrd da dolaroj (en 2005 estis 600 mln). El Ukrainio al Irano oni ĉefe eksportas feron, ŝtalon, ilaron kaj maŝinaron.
- En Teherano irana prezidento Mahmud Ahmadineĵad renkontiĝis kun ministro pri eksteraj aferoj de Kazaĥio Kasimĵomart Tokajev. Dum la renkontiĝo Ahmadineĵad interalie diris, ke armiloj de amasa detruo forestas en defenda doktrino de lia lando, kaj dankis Kazaĥion pro komprenemo kaj kunlaboro.
Lundo, 5-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- Thomas Hammarberg, komisiito pri homaj rajtoj ĉe Eŭropa Konsilio, rakontis al ĵurnalistoj en Sankt-Peterburgo pri siaj planoj atenti pri la homaj rajtoj en baltiaj ŝtatoj Estonio, Latvio kaj Litovio. Tiuj ŝtatoj ricevas kritikon pro traktado de "necivitanoj" kaj etnaj malplimultoj.
Dimanĉo, 4-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- Ĉiuj ok naftistoj, ostaĝigitaj la 2-an de junio en Niĝerio, estas liberigitaj nun. Ili estis ses britoj, unu usonano kaj unu kanadano. La okazo plialtigis prezon de nafto en internacia merkato.
- Prezidentoj de Armenio kaj Azerbajĝano, Robert Koĉarjan kaj Ilham Alijev, renkontiĝis vid-al-vide en rumania ĉefurbo Bukareŝto. Ili diskutis pri la problemo de Montara Karabaĥo. Antaŭe Koĉarjan komentis, ke li ne atendas multon de tiu renkontiĝo.
Vendredo, 2-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- En Duŝanbeo okazis urĝa kunveno de la internacia grupo REACT, en kiu oni pridiskutis rimedojn por kontraŭstari invadon de akridoj el Afganio kaj Uzbekio. Nur en la distrikto de Ĥuroson (en suda parto de la ŝtato) la akridoj damaĝis 278 hektarojn da kotonujo kaj ĉ. 400 hektarojn da legomĝardenoj.
Ĵaŭdo, 1-a de junio 2006
[redakti | redakti fonton]- 80-jara datreveno de naskiĝo de Marilyn Monroe.
- Dum sia vizito al memproklamita ŝtateca teritorio Abĥazio, pretendata de Kartvelio, turkia ambasadoro en Kartvelio aŭdigis intencon de Ankara malfermi rektan praman itineron inter Turkio kaj Abĥazio trans la Nigra Maro.
|