Jakob De la Gardie
Jakob Pontusson De la Gardie (naskiĝinta la 20-an de junio 1583 en Talino/Revalo, mortinta la 12-an de aŭgusto 1652 en Stokholmo) estis sveda grafo, armea komandanto, ŝtatisto kaj marŝalo.
La gepatroj de De la Gardie estis Pontus la 1-a De la Gardie kaj Sofia Johansdotter Gyllenhielm, kiu estis filino de reĝo Johano la 3-a kaj lia amantino Karin Hansdotter. Sofio mortis en Talino, tiam kutime nomata Reval, naskante sian filon Jakob en 1583, kaj Pontus dronis en la rivero Narva kelkajn jarojn poste. Orfigita Jakob de la Gardie estis sendita al la grandbieno Vääks en Kangasa por esti prizorgita fare de lia avino. Jakob estis edziĝinta al Ebba Brahe, kun kiu li havis plurajn infanojn. La plej famaj el iliaj infanoj estis Axel Julius De la Gardie kaj Magnus Gabriel De la Gardie.
De la Gardie deĵoris en la armeo de Maŭrico de Oranĝo en Nederlando en 1606-1608. Li respondecis pri la enkonduko de nederlandaj taktikoj en la armeo de reĝo Karlo la 9-a de Svedio. Komence la projekto malsukcesis kaj la rezulto estis la katastrofo de la Batalo de Kirkholm (nun latve nomata Salaspils) en 1605. Poste De la Gardie estis pli sukcesa kaj la svedoj uzis la taktikon sukcese.
De la Gardie gvidis la svedan armeon en la rusa kampanjo en 1608-1613. Li provis apogi la aliancon de la rusia caro Bazilo la 4-a Ŝujskij kun Svedio kontraŭ Pollando-Litovio kaj Falsa Demetrio la 2-a, atakante Moskvon de Novgorod en 1610. Survoje, la fortoj de De la Gardie, konsistantaj plejparte el finnoj, ĉesigis la sieĝon de la monaĥejo Troice-Sergijeva Lavra kaj tiam okupis Moskvon. En la sama jaro, aliflanke, la pola-litova armeo venkis la fortojn de De la Gardie kaj la rusojn proksime de Smolensk en la Batalo de Kluŝino.