Oficiro
Aspekto
Oficiro estas ĝenerala nomo de ĉiuj armeaj estroj, ekde vicleŭtenanto, ĝis marŝalo, dume suboficiro estas ĝenerala nomo de ĉiuj armeaj estroj, ekde kaporalo ĝis ekskluzive vicleŭtenanto.
En multaj armeoj oni dividas oficirajn rangojn laŭ skemo simila al jena:
- Generaloj (diversrangaj): Oni ofte nomas ilin laŭ la trupa unuo, kiun ili estras; do ekzistas brigada generalo, divizia generalo, korpusa generalo. Generalo de plej supera rango ofte nomiĝas simple generalo, tiu de la dua rango vicgeneralo, leŭtenanta generalo aŭ kolonela generalo. Kie generaloj portas diversajn nombrojn da steloj en siaj insignoj, oni diras ankaŭ unu-, du- ktp. -stela generalo.
- Superaj aŭ stabaj oficiroj
- (Simplaj) oficiroj
- kapitano
- leŭtenanto (aŭ supera, ĉefa leŭtenanto)
- vicleŭtenanto (subleŭtenanto, aŭ simple leŭtenanto)
La rolo de la vorto "leŭtenanto" por marki malsuperecon (al kapitano, kolonelo, generalo) deriviĝas de ĝia etimologie origina signifo "viculo" ("loko-tenanto", de la franca vorto lieu = loko).