Henrik Seppik
Henrik Seppik | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Sepamaa • Henrik Allari • Henrik Sepamaa |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1905 en Pärnu |
Morto | 4-an de februaro 1990 (85-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Estonio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1920–) tradukisto verkisto vortaristo |
Heinrich Richard "Henrik" SEPPIK, jen germane, estone Henrik Sepamaa kaj pseŭdonime Henrik Allari (naskiĝis la 9-an de februaro 1905 en Pärnu, mortis la 4-an de februaro 1990) estis pioniro de la estona Esperanto-movado, Esperanto-instruisto, -gramatikisto kaj -vortaristo.
Esperanto-instruisto
[redakti | redakti fonton]Seppik okupiĝis pri turismo. Li esperantiĝis en 1920 kaj gvidis multajn kursojn en Tartuo, Talino, Pärnu kaj Peĉori inter 1924 kaj 1928. Dum pluraj jaroj li estis estrarano de Esperanto-societoj. Li estis lektoro de Esperanto en la Popola altlernejo en Pärnu ekde 1924 kaj en Tartuo ekde 1928, Cseh-metoda instruisto kaj propagandisto en reĝlando Svedio 1929-1931, en reĝlando Norvegio 1932, poste ĝis 1939 en reĝlando Danio kaj en Ĉeĥoslovakio. Seppik estis fondinto kaj prezidanto de la estona Esperanta Turista Komisiono (ETK), kiu interalie organizis turisman interŝanĝon kun Svedio. Li estis kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, kiu publikiĝis en 1934.
Tradukisto, gramatikisto, vortaristo
[redakti | redakti fonton]Seppik debutis internacie per traduko el Friedebert Tuglas, Kvin Noveloj (1924). En 1935 aperis lia Sistema Kurso de Esperanto, kaj en 1938 la fama kurslibro La tuta Esperanto, "gramatiko por progresintoj - gvidilo por kursestroj", kies 4-a eldono aperis en 1984. Dek jarojn (1947-1956) li pasigis en stalina koncentrejo; tamen eĉ poste li aktivis sub la kaŝnomo Sepamaa, interalie aperigante vortaron Esperantan-estonan kaj estonan-Esperantan (aperinta en 1957) kaj redaktante Esperanto-eldonaĵojn por estonaj eldonejoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Högre Kurs i Esperanto (1936)
- Systematický kurs mezinárodniho jazyka esperanto (por la ĉeĥa adaptis Ladislav Krajc)
- Systematisk Kurs i Esperanto (Stockholm: Förlagsföreningen Esperanto, [1932])
- La Tuta Esperanto (gramatiko por progresintoj, gvidilo por kursestroj), 4-a eldono 1984
- Esperanto keele süstemaatiline kursus (1936)
- Väike esperanto-eesti ja eesti-esperanto sõnaraamat (1957)
- Vidu ankaŭ la kategorion Kategorio:Libroj de Henrik Seppik
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Systematisk kurs I Esperanto
|
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Andresen, N. - Oras, A.: Mallonga konspekto pri la estona literaturo (En: Estona Antologio; p. 7 - 13)
- Fabeloj kaj folkloro (trad. Helmi Dresen kaj Hilda Dresen, Agnes Nii, Henriko Seppik, A. R. Saul, kaj Villem Vaher) - (En: Estona Antologio; p. 15 - 31)
- Ojalo, Jaan: Esperanto keele õpik (Toimetanud Henrik Sepamaa. - Tallinn: "Valgus", 1973, 134 p.)
- Tuglas, Friedebert: En la Fino de la Mondo (1924)
- Tuglas, Friedebert: Kvin Noveloj (1924)
- Tuglas, Friedebert: Popi kaj Huhuu (1924, novelo)
- lingve kontrolis En Fremda Urbo
- lingve kontrolis Kalevipoeg de Hilda Dresen
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Enciklopedio de Esperanto/S en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Libroj Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Henrik Seppik en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo
- Artikoloj de kaj pri Henrik Seppik en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- La gramatiko "La tuta Esperanto" en html.
- Elŝutebla libro de "La tuta Esperanto", eldonita en 1937 (PDF 900 Ko)
- La grupo "La tuta Esperanto" en Fejsbuko