Granado (Nikaragvo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Granado (apartigilo) |
Granado | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego urbo municipo de Nikaragvo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 43000 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 105 171 (2005) [+] | ||||
Loĝdenso | 178 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 11° 56′ N, 85° 57′ U (mapo)11.93035-85.953591666667Koordinatoj: 11° 56′ N, 85° 57′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 73 m [+] | ||||
Areo | 592,1 km² (59 210 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Granada, Nicaragua [+] | |||||
Granada aŭ en Esperanto Granado estas urbego de Nikaragvo, fondita en 1524 de Francisco Hernández de Córdoba, kaj do la unua urbo fondita de eŭropanoj en kontinenta Ameriko. Ĝi estas la ĉefurbo de samnoma departemento. Ĝi situas en la bordo de Lago Nikaragvo, kaj nun havas ĉ. 110.000 loĝantojn.
Post la sendependiĝo de la lando en 1839, Granado alternis kun Leono kiel ĉefurbo: Granadon preferis la konservativuloj kaj Leonon la liberaluloj. Fine, la rolon transprenis Managvo en 1858.
Granado estis komerca centro. Ĝi plu estas la tria plej granda urbo, kaj fariĝis turisma centro, kun interesaj arkeologiaj restaĵoj.
La Internacia Poezia Festivalo de Granada estas kultur-riĉa evento dediĉita al poezio, kiu okazas ĉiujare meze de februaro en la urbo Granado ekde 2005; en la evento partoprenas dekoj da famkonataj poetoj el la tuta mondo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.granada.com.ni/home.html Arkivigite je 2003-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.nicaraguahostel.com/Main/main_granada.htm
- http://www.costarica-net-guide.com/granada.html Arkivigite je 2006-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Nicaraguan Art
- Mauricio Rizo Artist
- Yoyita Artist
- Granada Nicaragua Paintings and pictures
- Turisma informo Arkivigite je 2005-05-07 per la retarkivo Wayback Machine