Gbelce
Gbelce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 943 42 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 123 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 80 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 51′ N, 18° 31′ O (mapo)47.8505555618.51111111Koordinatoj: 47° 51�� N, 18° 31′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 133 m [+] | ||
Areo | 26,61 km² (2 661 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gbelce [+] | |||
Gbelce, hungare Köbölkút estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.
Situo
[redakti | redakti fonton]la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Vác-Bratislavo. Štúrovo troviĝas 19 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1233. Post la turka erao alvenis ankaŭ germanoj. La loĝantaro okupiĝis pri agrikulturo, vinkulturo. Faris prosperon la grava fervojo inter la iama kaj funkcianta ĉefurbo Pozsony-Pest post 1850. En 1910 loĝis en la vilaĝo 2021 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al distrikto de Párkány, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2311 da homoj (1718 hungaroj kaj 511 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Borrome Sankta Karlo de 1747
- tombeja kapelo omaĝe al Sankta Triunuo de 1780, interne skulptaĵo pri "Depreno de Jesuo desur kruco"
- kapelo omaĝe al Koro de Jesuo de 1898
- kapelo omaĝe al Dipatrino de 1855
- elvidejo ĉe protektata marĉo
- amfiteatro
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En la iama Köbölkút naskiĝis Sarolta Pécsiné Ács, hungara instruisto.
- En Gbelce naskiĝis Vladislav Rostoka, hungardevena grafikisto.