El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekvilibro laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro en lingvaĵoj de fiziko, kemio, biologio, ekonomiko kaj sociologio estas
- egalpezo, do stato de korpo, kiu, altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj, restas senmova (statika ekvilibro),
- stato de fortoj, kiuj sin reciproke nuligas: elektro en ekvilibro sur la supraĵo de korpo, kaj
- (figure) bonorda egaleco de potenco aŭ de valoro inter kontraŭaj aferoj.
Laŭ Francisko Azorín Ekvilibro estas Stato de korpo, kies eksteraj fortoj nuliĝas.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina oequilibrium el aequus + libra (egale + peza). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj Ekvilibri, por esti en stato de ekvilibro; ekvilibro starema, ekvilibro nestarema, ekvilibro indiferenta (kion li montras per bildoj de konusoj stara, invertita kaj kuŝa), ekvilibrigi, ekvilibristo, ekvilibrarto.[2]
Ekvilibristo nomatas cirka artisto, speciale lerta por konservi la ekvilibron en gimnastikaj ludoj - ekzemple ĵonglisto aŭ ŝnurdancisto.
|
| „ Mi tiris la hundon kaj samtempe mi devis ekvilibri pro la potoj en la dekstra mano[3]. ” |
|
|
| „ Fine la glaciejo submetiĝas, kaj la akvo torente eniras la fendojn por ekvilibrigi la nivelon [4]. ” |
|
|
| „ La ekvilibro inter fajna aromo kaj subtila amareco donas al tiu ĉi biero unikan lokon en la riĉa belga biertradicio[5]. ” |
|
|
| „ Nur per drastaj ŝparoj en la konsumo oni povos ekvilibrigi postuladon kaj proponadon[6]. ” |
|
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 62.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Julio Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
- ↑ G. Pons: Admirinda rezervejo, Monato, jaro 1997-a, numero 3-a, p. 13-a
- ↑ Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, jaro 2001-a, numero 1-a, p. 18-a
- ↑ Roland Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, jaro 2000-a, numero 11-a, p. 8a
- ↑ Roland Rotsaert: Attac - Atakata de sia idolo, Monato, jaro 2002-a, numero 1-a, p. 12-a