Saltu al enhavo

Ehud Barak

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ehud Barak
Persona informo
אהוד ברק
Naskonomo אהוד ברוג
Naskiĝo 12-an de februaro 1942 (1942-02-12) (82-jaraĝa)
en Miŝmar ha-Ŝaron, Palestino
Lingvoj anglahebrea vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Stanford
Hebrea Universitato de Jerusalemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Democratic Israel (en) Traduki (2019–)
Israela Laborista Partio
Partio de la Sendependeco Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ehud Barak
Familio
Edz(in)o Nili Priel (en) Traduki (2007–)
Nava Barak (en) Traduki (1969–2003) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
diplomato
oficiro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Jerusalemo vd
Aktiva dum 1959–1-a de januaro 1995 vd
10-a ĉefministro de Israelo
Dum 1999–2001
Antaŭulo Benjamin Netanjahu
Sekvanto Ariel Ŝaron
ministro pri defendo de Israelo
Dum 2007–
ministro pri eksterlandaj aferoj de Israelo
Dum 1995–1996
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ehud Barak

Ehud BARAK (hebree אהוד ברק; naskiĝis la 12-an de februaro 1942 en kibuco Miŝmar ha-Ŝaron, nordoriente de Netanja) estas israela politikisto kaj eksa generalo. De 2007 li estas ministro pri defendo de Israelo kaj prezidanto de Israela Laborista Partio.

De 1995 ĝis 1996 li estis ministro pri eksterlandaj aferoj sub ĉefministro Ŝimon Peres. De 1999 ĝis 2001 li estis (la 10-a) ĉefministro de Israelo.

Barak enpaŝis la israelan armeon en 1959 kaj tie servis 35 jarojn, atingante rangon de generalleŭtenanto, la plej altan pozicion en la israela armeo. Li ricevis ordenon pro eksterordinara servo kaj 4 aliajn pro kuraĝo kaj milita eminenteco.

Ehud Barak armeestro

Li studis en la Hebrea Universitato en Jerusalemo kaj en la Stanforda Universitato. Li estis ministro pri internaj aferoj (1995) kaj pri eksteraj aferoj (1995-1996). En 1996 li iĝis ano de la israela parlamento, Kneset, kie li laboris kiel komitatano pri eksteraj kaj defendaj aferoj. En 1996 Barak elektiĝis gvidanto de Israela Laborista Partio.

Ehud Barak estis elektita ĉefministro de Israelo je la 17-a de majo 1999. Li havis tiun oficon ĝis la 7-a de marto en 2001, kiam li perdis la antaŭtempajn balotojn en februaro kontraŭ Ariel Ŝaron.