Carl Samuel Hermann
Carl Samuel Hermann | ||
---|---|---|
![]() Malkovrinto de la kemia elemento Kadmio
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-a de januaro 1765 en Königerode, ![]() | |
Morto | 1-a de septembro 1846 en Schönebeck, ![]() | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Princlando Anhalto-Bernburg ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto apotekisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Karl Samuel Leberecht Hermann (n. en Königerode, Germanio, en la 20-a de januaro 1765 - m. en Schönebeck,
Germanio, en la 1-a de septembro 1846) estis germana kemiisto, apotekisto kaj mineralogo, kiu malkovris la kemian elementon kadmion.
Biografio
[redakti | redakti fonton]En 1794, li, kune kun la apotekisto Friedrich Gottlob Hayne instalis la unuan german industrion por fabrikado de kalio, magnezio kaj Klorida acido. En 1817, Hermann sendepende malkovris la kadmion preskaŭ samtempe kun la germana sciencisto kaj kuracisto Friedrich Stromeyer. La elemento unue troviĝis en la vaporkondensaĵoj, kiuj, miksitaj kun zinkaj oksidoj, kiu estis forĵetita el la fandfornoj kie la zinka oksido estis kalcinita. La malkovro de la kadmio ankaŭ atribuiĝas al J. C. H. Roloff, kiu eble trovis kadmion en erco de zinka oksido en la sama jaro. La periodo de scienca historio, kiam Stromeyer aktivis, unue plenumiĝis de farmaciistoj, apotekistoj kaj kuracistoj. La alĥemipraktikado preskaŭ estis malaperinta, kaj la kemio komencis emerĝi kiel aparta scienco. Stromeyer, kiu estis profesoro en la Universitato de Göttingen, estis analizanta la zinkan oksidon, iun kuracilon uzatan dum tiuj tagoj, celante ĝian puriĝon.
La nomo de la elemento devenas de la latina "cadmia", kiu greke signifas "Κάδμιο", kaj ambaŭ nomoj uziĝis ekde la antikveco por la kalamino, kie formulo estas Zn4Si2O7(OH)2 ·H2O.
Verko
[redakti | redakti fonton]- Über das schlesische Zinkoxyd, und über ein darin gefundenes sehr wahrscheinlich noch unbekanntes Metall, in: Gilberts Annalen der Physik 59, 1818, S. 95f.; 66, 1820, S. 285–289.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- Virtual International Authority File
- Universitato de Magdeburgo Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
- CERL Thesaurus
- Gym Hermann Bildung Arkivigite je 2014-09-03 per la retarkivo Wayback Machine
- The Chemical Element: A Historical Perspective, Andrew Ede
- Perioden System
- Dictionary of Metals
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kemio
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Perioda tabelo
- Kadmio
- Friedrich Stromeyer (1776-1835)[1]
- Friedrich Gottlob Hayne (1763-1832)[2]
- Gotthelf Fischer von Waldheim (1771-1853)[3]
- Johann Wilhelm Tolberg (1762-1831)[4]
- Johann Christoff Heinrich Roloff (1783-1825)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mathematics Genealogy Project
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Universitato de Magdeburgo Arkivigite je 2015-06-11 per la retarkivo Wayback Machine