Blankaj meksikanoj
Eŭropmeksikanoj, aŭ Blankaj meksikanoj estas meksikaj civitanoj de hegemonia eŭropa deveno. Kvankam Meksiko ne havas rasan censon, kelkaj internaciaj organizoj konsideras, ke ili konstituas proksimume unu sesono[1] el la loĝantaro de la lando. Alia grupo en Meksiko, nome "mestizo", inkludas ankaŭ homojn kun varia kvanto de eŭropa praularo, kaj kelkaj havas eŭropan miksaĵon superan al 90%.[2] Pro tio, la linio inter blankuloj kaj mestizoj svagas, kaj la meksika ŝtato decidis abandoni rasan klasigon.[3]
Eŭropanoj ekalvenis al Meksiko post la Hispana konkero de la Azteka Imperio, kiam descendintoj de konkistadoroj mikse kun novalvenintoj el Hispanio formis eliton sed neniam majoritaton de la loĝantaro. Intermiksado produktis mestizan grupon kiu iĝis ja majoritato dum la tempo de la Sendependeco, sed la povo restis plej ofte firme en manoj de la elito, nome “criollo” [kriojo].
Dum plej el la migrado ĉu eŭropa aŭ laŭnome kaŭkaza al Meksiko estis hispana dum la kolonia periodo, en la 19a kaj 20a jarcentoj eŭropanoj kaj eŭropdevenaj loĝantaroj kaj el Norda kaj el Suda Amerikoj enmigris al la lando. Tamen la totala enmigranta loĝantaro en Meksiko neniam superis 20 % el la totalo.[4] Multaj el tiuj enmigrantoj venis havante monon por investi kaj/aŭ ligojn kiuj permesis al ili iĝis elstaraj en negocoj kaj aliaj aspektoj de la meksika socio. Tamen, granda parto el ili, pro registaraj decidoj de komenco de la 20a jarcento, forlasis la landon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Blankuloj
- Blankaj brazilanoj
- Blankaj kolombianoj
- Latinamerikaj blankuloj
- Blankaj peruanoj
- Blankaj venezuelanoj
- Blankaj barbadanoj
- Blankaj novzelandanoj
- Kaldoŝoj
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Mexico", Encyclopædia Britannica.
- ↑ Grandaj diferencoj en la vario de individua mikso ĉirkaŭkalkulatas inter loĝantaroj, kun varioj inter indianoj inter individuoj game el 0.005 en Quetalmahue al 0.07 en Meksikurbo.
- ↑ Ĉe la censo de 1930 la meksika registaro jam ne klasifikis la loĝantaron de la lando en tri rasaj kategorioj, nome blanka, mestiza kaj indiĝena, kaj adoptis novan etnan klasigon kiu distingas la parolantojn de indiĝenajn lingvojn disde la resto de la loĝantaro, tio estas, disde la hispanparolantoj.. Arkivita el la originalo je 2013-08-23. Alirita 2014-02-27.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mexico Criollo Forum Arkivigite je 2014-01-16 per la retarkivo Wayback Machine