Saltu al enhavo

Ĝermolisto de francaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Albert Masselier)


Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Albert Adeline (mortis septembro 1933) estis Sekretario de la Franca Ĉambro de Komerco en Londono. Li sciis Esperanton, kaj subtenis ĝin, kvankam ne movadis[1].

M. Baissac estis pioniro en Alĝerio en la komenco de 20-a jarcento. En 1905 li verkis la originalan teatraĵon "La duonokulvitro". Baissac publikigis artikolojn pri la 2-a UK en alĝeriaj gazetoj: „Le Republicain“ kaj „L'Independant“ en 1906.[2]


Paulette BASCOU (naskiĝis en 1909, mortis la 27-an de decembro 1995 en Privas, Francio) estis Freinet-metoda Esperanto-instruintino, delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri edukado dum kvaronjarcento kaj aktiva en la movado JEAN.

René Beck estis franca esperantisto en Chartres, kiu esperantiĝis en 1903.

Verko:

Citaĵo
 La verko prezentas la historion de malfeliĉa virino edziniĝinta kun viro malbona kaj diboĉema. En la komenco de la rakonto ni jam trovas ŝin apartigita de ŝia edzo kaj loĝanta sola en vilaĝo. Kio tie okazas estas vive priskribita en tre klara bona Esperanto. Ŝajnas al ni bedaŭrinde, ke la aŭtoro ne faris el sia temo iom pli dikan volumon, ĉar tiumaniere li povus kredeble prezenti pli detale la karakterojn de la personaro. Cetere la prezo estas sufiĉe alta por tiel malgranda libreto. La verko de nia samideano estas tute leginda. Ni esperas, ke ĝi ricevos bonan akcepton ĉe la Esperantistaro, kiu per tio kuraĝigos lin al plua kaj eble pli ambicia provo sur la kampo de nia originala literaturo
— A.B. La Brita Esperantisto - Numero 104, Aŭgusto (1913)

Michel Becker estis franca esperantisto, kiu publikigis kun Émile Grosjean-Maupin la Cours élémentaire pratique d'après la méthode combinée, 1909, tradukita italen, persen ktp.

Verko

  • Michel Becker et E. Grosjean - Maupin. Cours élémentaire pratique d’Esperanto d’après la methode directe combinée. Eldonejo Hachette, Parizo, 1909, (12 x 18 cm) 166 paĝoj.

Lucien Bernot (mortis 1905), plibone konata sub la pseŭdonomo « Elber No » estis franca esperantisto pioniro en Fontenay-sous-Bois. Li verkis multajn muzikaĵojn. Li direktis ankoraŭ, en la ĵurnalo L'Espérantiste la rubrikon « amuzaĵoj ».

Roger BLANC (naskiĝis en 1913, mortis 1993 en Sancoins, Francio) estis emerita lernejestro, UEA-delegito tra 40 jaroj. Li fondis plurajn grupojn kaj estris regionan federacion dum jaroj.

Fanny BONNET [bone] (naskiĝis la 9-an de septembro 1870 en Parizo; mortis en 1936) estis franca "profesorino", t.e. instruistino, de la angla lingvo kaj de stenografio. Ŝi esperantiĝis en 1903. Ŝi estis kasistino de SFPE dum 10 jaroj kaj komitatanino de la "Fédération Universitaire Espérantiste de France".

Emile BOREL estis franca radiostaciestro kaj esperantisto de Liono, kiu vivis en la kvartalo La Doua de la urbo Villeurbanne tuj norde de Liono, en ties nuna metropola regiono. Li naskiĝis la 27-an de aprilo 1884 en Liono (Lyon), kaj fervore propagandis favore al Esperanto, aparte en la radiostacio, kiun li multajn jarojn direktis. Lia edzino estis unu el la fondintoj de la feminista Esperanto-Socio UDEV.

Rémy BOUCHET estas franca esperantisto. En Esperantujo li interalie kontribuas al la organizaĵo Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE).

Honoré BOURDELON (naskiĝis en 1892, mortis la 21-an de septembro 1980) estis multjara delegito de UEA en Marsejlo, Francio. Li prezidis la Lokan Kongresan Komitaton de la 42-a UK 1957 en Marsejlo.

Pastro Louis BOURDON (1904, mortis la 14-an de marto 2005 en Lille, Francio) lernis Esperanton ĉ. 65-jaraĝa. Li entuziasme partoprenis en multaj kongresoj kaj renkontiĝoj, ĉe kiuj li ofte celebris la Sanktan Meson.

Suzanne BOUROT (naskiĝis en 1936) estas franca esperantistino, dum pluraj jaroj membro de Franca Esperanto Instituto (FEI). Ŝi estas unu el la ĉefaj kunfondintoj de la esperanto-centro Kvinpetalo, kaj daŭre prizorgis ĝin dum transira periodo de 2004 (morto de Georgo Lagranĝo) ĝis 2008, lasante iom post iom la taskojn al administranta skipo.

André BREST (naskiĝis en 1928, mortis la 4-an de aprilo 1993) estis UEA-delegito en Bormes-les-Mimosas (Francio).

Marc Svetomir BUDIMIR (naskiĝis en 1929, mortis la 3-an de aŭgusto 1976 revenante de la 61-a UK 1976 en Ateno en trafik-akcidento en Greklando) estis franco jugoslav-devena.

Li aktivis en la Esperanto-movado ekde 1952, unue en Beogrado ĝis la jaro 1956, kaj poste en Liono, kie li vivis dum la lastaj dudek jaroj.

Fernand BUECHER (naskiĝis en 1902 je nomo Ferdinand Bücher en Alzaco, Germana Regno, mortis en 1996) post la Unua Mondmilito estis kunfondinto de la Esperanto-grupo en Mulhouse (Alzaco, Francio). Li estis UEA-membro dum preskaŭ 50 jaroj kaj delegito en Didenheim dum 20 jaroj.

Hector CACHON [ekTOR kaŜON] (naskita la 11-an de marto 1891 en Sens,departemento Yonne, mortinta en 1951) estis franca esperantisto kaj tipografo. Laŭ la enciklopedio de Esperanto de 1934 li estis esperantisto de 1910. Li estis unu el la unuaj membroj de Fédération Espérantiste Ouvrière (FEO) kaj de SAT, estis sekretario de FDO de 1924 ĝis 1933 kaj direkciano de SAT de 1927 ĝis 1932. Plurajn kursojn li gvidis en Parizo.

Fortuné CADENEL (naskiĝis en 1901, mortis la 18-an de junio 1987) estis membro de UEA kaj unu el la organizantoj de la Universala Kongreso en Marsejlo (1957).

Raoul CAHOUET naskiĝis en 1931 kaj mortis la 5-an de decembro 1994. La urbo Vierzon (Francio), kie li estis delegito, decidis inaŭguri dulingvan memorplaton je lia memoro.

Jean-Pierre CANCEL estas franca esperantisto vivanta en Alzaco. Li aktivas en la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est" kaj en 1993 estis inter la fondintoj de la organizaĵo Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE).

Jean CLEMENT (naskiĝis en 1908, mortis en januaro 1998 en Vierzon, (Francio) estis iama delegito de UEA pri naturprotektado.

Maurice CLAVEL (naskiĝis en 1910, mortis la 16-an de novembro en Valence, Francio) estis franca esperantisto.

Li estis membro de UEA depost 1938 kaj delegito ekde 1946.

Roger Colney estis de longe la prezidanto de la intertempe malaperinta poŝta ESP-asocio en GAP.

Jean-Paul COLNOT (naskiĝis en 1928, mortis en aŭgusto 2000), estis franca delegito kaj fakdelegito (pri junularo, poste pri turismo) dum preskaŭ duona jarcento en Nancio (Nancy) kaj Laxou (Francio). Colnot estis bona, efika instruisto de Esperanto, i.a. en la junuldomo en Nancio. Por EFE, la Esperanto-asocio en Alsaco-Loreno, li aktivis kiel sekretario (1959-1972) kaj prezidanto (1972-1980).

Robert COYAC (1912, mortis la 23-an de oktobro 1991) estis UEA-delegito kaj fervojisto en Sartrouville, Francio.

Louis COZIC (kozik) (naskiĝis la 27-an de februaro 1879 en Parizo) estis franca inĝeniero kaj esperantisto. Laŭ la enciklopedio de Esperanto de 1934 li plurajn jarojn estis prezidanto de la Asocio de la Inĝenieroj de Ŝtataj Publikaj Laboroj (france Association des Ingénieurs des Travaux publics). Fervora propagandisto de Esperanto, li longe estis prezidanto de la Federacio de la Pariza Regiono.

Henri DABEZIES (naskiĝis en 1918, mortis en aŭgusto 1992 en Parizo) estis multajn jarojn fakdelegito pri protestantismo.

Jean Dardel estis esperantisto en Francio en la komenco de 20-a jarcento.

Verko:

  • La tekniko de la Termala Kuracado ĉe Aix-les-Bains. Eld. e A. Malaine, Parizo, 1905(?)

Jeanne DEDIEU estis franca instruistino kaj esperantistino. En 1949 ŝi estis unu el kvar estraranoj de la ĵus nove fondita Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj[3].

En la sekva estraro de 1956 Jeanne Dedieu estis la prezidantino kaj plurajn jarojn gvidis la ligon.[4]

Paul DEGON, franco, d-ro, advokato en Neuilly-sur-Seine. Ano de la Lingva Komitato, UEA-delegito, kunlaboris je La Revuo kaj Jarlibro de UEA.

Louis DEMAREST (demare) estis franca instruisto kaj unu el la kunfondintoj de SPPE en 1898 kaj el la unuaj propagandistoj por Esperanto en Francio, nome en "Journal des instituteurs", 1899. Li prezidis la grupon de Reims ĝis 1902, poste li forveturis al Konakry (Gvineo).

Pol DENIS estas franca esperantisto, delegito de UEA. Li jam longe aktivas en sia urbo Bar-le-Duc kaj por la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est" kiel prezidanto (1980-1983), komitatano kaj redaktoro de la komunikilo "La informilo".

Roger DESPINEY (1907-2003) estis franca delegito de UEA, prezidanto de la Pariza Federacio, sideja direktoro de Espéranto-France (1978-1987) kaj ties honora prezidanto.

Charles Devoucoux (mortis 1909[5]) advokato, estis franca pioniro listita en la Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto”/Serio XXIII ĉe Valognes, Manche kaj prezidanto de la grupo de Charenton. Li ofte faris kursojn kaj paroladojn en la Pariza regiono.

Xavier Dorion (mortis 1904) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Roubaix.

Raymond DOURY (naskiĝis en 1912 kaj mortis 4-an de marto 2000) estis franca esperantisto kaj iama UEA-delegito pri mondcivitanismo. Li mortis la 4-an de marto en vilaĝeto Combejean, komunumo Pierrerue, departemento Hérault en suda Francio. Ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj li aktivis en la Pariza regiono, i. a. kiel delegito por Parizo, gvidanto de konversaciaj rondoj kaj redaktoro de la gazeto Paris-Esperanto.

Marcel DUPUIS [dŭpŭi] (naskiĝis la 25-an de februaro 1880 en Parizo) estis franca esperantisto kaj inĝeniero de fervojoj. Li propagandis ĉefe sur la kampo de fervojoj kaj turismo per artikoloj, paroladoj, organizo de karavanoj ktp. Li estis vicprezidinto de la Pariza Esperantista Grupo kaj ĝenerala sekretario de ISAE.

Roland Dupuis estis franca esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento.

Tradukoj:

Pri Rakontoj pri Nederlando

Citaĵo
 Unuavide, oni povus supozi, ke ĉi tiu libreto estas nur riĉe ilustrita kaj altklasa gvidlibro al Nederlando. Sed ĝi estas multe pli, ol tio. Verkite de membro de la Franca Akademio, ĝi konsistas el serio de 20 delikataj literaturaj skizoj, veraj prozpoemoj, kiuj spiras amon al Nederlando kaj instigas la leganton ŝati ĝiajn belaĵojn. La traduko estas bonega, kaj la verko tre rekomendinda. Notinda esprimo: Ĉiuj pecoj de la puzlo (ĵig-saw puzzle)
— M.C.B. La Brita Esperantisto - Numero 405, Januaro (1939)

Germaine FAUCHER-MAHÉ (naskiĝis en 1908, mortis la 3-an de aprilo 1994) estis vidvino de Jacques-Louis Mahé (Lorjak).

Marcelle Fauvart-Bastoni estis franca esperantistino en la komenco de 20-a jarcento.

Verko

  • Cours élémentaire pour apprendre l’Espéranto sans professeur.— Paris. Hachette & C°. 1912?
Citaĵo
 Tiu nova kurso estas speciale rekomendinda al la francparolantoj kiuj deziras lerni la lingvon Esperanto, ĉar la aŭtorino atentis pri multnombraj specialaj frazkonstruaĵoj kaj dirmanieroj de la franca lingvo. Kvankam ni ne plu bezonas francajn lernolibrojn ni devas tamen konfesi ke la nova metodo estas bona kaj tute rekomendinda. 
— Belga Esperantisto n046-047 (aŭg-sep 1912)

Juliette FAYOT (1899-1995), dumviva membro de UEA kaj de Unuiĝo Franca por Esperanto, pentristino, kiu verkis kaj ilustris Gvidlibro tra Paris (1965), mortis la 4-an de aŭgusto 1995 en Parizo.

Maurice FENEYROL (1924-2000), iama delegito pri elektrotekniko, dumviva membro de UEA kaj de Unuiĝo Franca por Esperanto, granda mecenato de la Esperanto-movado, forpasis junie en La Garde (Francio).

François GARRIQUE (1911-2003) estis vicdelegito (1958-59) kaj delegito (1960-91), mortis en Rognes (Francio).

Madeleine GIBEZ (1902-1998), iama delegitino en Gargas (Francio) kaj pri turismo, mortis la 9-an de decembro.

Félix GOMEZ (naskiĝis en 1920; mortis en 2001 en Les Cluses) estis franca esperantisto, membro de UEA dum duona jarcento, iama delegito de UEA.

Léon GOUDÉ naskiĝis en 1923, delegito en Juigné-sur-Loire (Francio), katolika pastro, kiu fondis la grupon en Baugé kaj gvidis multajn kursojn, mortis la 8-an de aŭgusto 1994 en Anĝero.

André (Andreo) GROSSMANN (naskiĝis la 17-an de novembro 1942) estas franca esperantisto, delegito de UEA, laŭ profesio informadikisto. Li jam longe aktivas por Esperanto en sia urbo Mulhouse kaj por la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est" kiel komitatano, membroadministranto, kasisto kaj redaktoro de la dissendolisto "Alzaco-Loreno".

Josée Guivy estis franca esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.

Traduko:

Alberic HUMEZ (ume) estis franca entreprenisto kaj esperantisto en Douai. De 1908 ĝis sia morto li seninterrompe estis UEA-delegito. Li elektiĝis honora membro de UEA.

Pierre JELENC estas franca esperantisto, kiu estas inter la kunlaborintoj de PIV, rilate al la fakoj histologio, biologio, fiziologio kaj kemio. En 1996 li kontribuis al la esperantlingva traduko de la romano Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato de Harry Harrison, kiun publikigis la eldonejo Sezonoj en Jekaterinburg.

Roland JOSSINET, esperantisto ekde 1920, UEA-membro seninterrompe de 1937, iama delegito pri reviziado de manuskriptoj, mortis 1995 en Parizo.

Katakana estas membro de la Pafklik. Li komponas repinstrumentarojn kaj repas.

Georges Kolowrat, licenciito en beletristiko, estis pioniro de Esperanto en Francio. Li aktivis ĉefe kontraŭ la afero de Ido.

Verkoj

Paul LACROIX [paŭl lakrŭa] estis franca esperantisto, komercisto, kaj prezidento de la Asocio por Komerco kaj Industrio en Grenoble. Unu el la kunfondintoj de SPPE, 1898. Per lia apogo okazis la unua prop. en Sudoriento de Francio.

Gabriel Lanoux (mortis la 29-an de aprilo 1955) estis franca esperantisto en Alés.

Noël LECOMTE, alie "Noĉjo Lagrafo", tradukis plurajn novelojn de Guy de Maupassant. Interalie rete legeblas:

  • Rozalia Prudent[6]
  • La ermito[7]

Sinjoro Lefebvre

[redakti | redakti fonton]

Sinjoro LEFEBVRE, (pseŭdonimo Ned Katryn), franco, estis kapitano en Versailles antaŭ la Unua Mondmilito. Li verkis multajn artikolojn en la revuo "Lingvo Internacia". Aparte interesaj estis liaj humorplenaj raportoj pri Universalaj Kongresoj.

Michel LEGRIS (1934-2000), iama delegito en Galan (Francio) kaj fakdelegito pri filatelo, mortis la 22-an de februaro.

R. LOUIS (luis) estis franca esperantisto, kiu interalie konatis kiel kunfondinto de la asocio „Paco Libereco“. Li estis administranto kaj kunlaboranto de Internacia Socia Revuo inter la jaroj 1907 kaj 1909, kaj redaktoro de Le Travailleur Espérantiste inter la jaroj 1912 kaj 1914. Krome li interalie tradukis vastan gamon da broŝuroj pri Esperanto al la franca.

Pierre LOUIS, en Esperanto Petro Luiso (naskiĝis en 1911, mortis en 1998 en Angulemo (Francio), estis verkinto kaj ilustrinto de la fama Junulkurso de SAT-Amikaro. Organizanto de kongresoj de SAT (en Nancio, 1954, kun 480 kongresanoj) kaj SAT-Amikaro, li dum pluraj jaroj gvidis Esperanto-kursojn en Nancio.

Grafo Gaston de Maigret (mortis 1904) estis bonfaranta membro de la Société Pour la Propagation de l'Espéranto , unu el la unuaj kiuj subtenis la Esperanto-movadon Francujo[8].

Generalo MALRAISON de la franca armeo (mortis en 1965) lernis Esperanton en 1909 kaj ĉiam subtenis la movadon.

Leŭtenanto Valentin-Emile Mannevy (naskiĝis en 1882 - mortis la 9-an de aprilo 1912) estis franca esperantisto, sekretario de esperanto-grupo de Condé-sur-l'Escaut. Li mortis sur la batalkampo en Maharidja (Maroko)[9]. Lia epitafo en Esperanto ankoraŭ ekzistas.

Fernand L. G. Maréchal estis pioniro de Esperanto, franco loĝanta en Leeds, aŭtoro de la apenaŭ konata pionira originala komedio "Ĉu Pumpilurbo havu pumpilon?"[10]

Verkoj

  • La Tutmonda Lernolibro, por paroligi Esperanton, verkita laŭ la Gouín-metodo. Eld. Northern Institute, Leeds, 1906(?)
  • Trezoro de l’ Sorĉistoj. Eldonejo Esperanto House, Leeds, 1908 (12x18), 64 paĝoj.[11]
Enhavo :
  1. Legendo pri la unua violono.
  2. Unuakta komedio originala: «La ensorĉigita Ringo».
  3. Vilhelmo Tell.
  4. Unuakta komedio originala «Ĉu Pumpilurbo havu Pumpilon?»

Pri La Tutmonda Lernolibro, por paroligi Esperanton...

Citaĵo
 Lernolibro verkita laŭ la Gouin metodo, ankaŭ nomata « natura metodo », nun multe uzata por instrui la fremd-naciajn lingvojn. La aŭtoro diras prave ke, por bone ellerni lingvon, oni bezonas koni multe da verboj. Tial, li priskribas la diversajn intersekvajn agojn de iu persono, kaj tio ŝajnas la plej bona maniero por facile memori la vortojn. La antaŭparolo de tiu libro estas leginda humorajn. Ni rekomendas la verkaĵon al ĉiuj esperantistaj profesoroj. 
— La belga sonorilo - Numero 046, Junio (1906)

Pri Trezoro de l’ Sorĉistoj

Citaĵo
 Grandampleksan kaj multekostan libron oni povas kompari kun grandega ŝipo kiu nur povas elŝipigi siajn komercaĵojn en granda haveno. Malgrandaj libroj similas al delikataj ŝipetoj kiuj povas penetri en la plej mallarĝajn golfeton por provizi ĉiujn partojn de la lando. Tiu estis sendube ankaŭ la opinio de Sro Maréchal kaj de liaj kunlaborantaj, kiam ili publikigis la ĉi supre cititajn literaturaĵetojn. Ilia celo estas tre laŭdinda kaj ilia libro estas rekomendinda; bedaŭrinde ĝi enhavas kelkajn lingvajn erarojn, kiujn ili espereble signalos en la 2-a numero de la kolekto. 
— Amatus Van der Biest-Andelhof. Belga Esperantisto n004 (feb 1909)

Albert Masselier estis franca esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Li estis blindita dum la Unua Mondmilito.

Verko

Citaĵo
 Kolekto de dudek francaj kanzonoj, vendata por la profito de la Franca Asocio de Blindaj Esperantistoj. Kvankam sen la melodioj ĝi ne multe utilas al britaj legantoj [tiel], certe por la francaj samideanoj ĝi tre helpos. Laŭdire, kaj kiom ni povas kontroli, la traduko bone konvenas al la muziko. 
— La Brita Esperantisto - Numero 380, Decembro (1936)

Sébastien MERLET, kromnomita Sebeto, estas juna franca esperantisto. Dum du jaroj li estis vicprezidanto de JEFO.[12]

François MESPLÈDE (1904-2002) estis membro de 1973, fakdelegito pri turismo (1977-1999), mortis la 30-an de junio en Arcachon (Francio).

Pierre MÉTIVIER naskiĝis 1925 kaj mortis la 26-an de februaro 2005. Profesie ĝardenisto, li estis delegito en Saint-Martin-de-la-Place, Francio, dumviva membro de UEA kaj regula membro en Societo Zamenhof.

Marie-Thérèse MICARD (mortis la 28-an de decembro 1986 en Caen, Francio estis franca esperantistino. Kun sia edzo Henri Micard ŝi fondis la Kulturdomon de la Franclandaj Esperantistoj (kastelo Greziljono) en 1952.

Suzanne MINAULT (naskiĝis en 1896, mortis la 21-an de junio 1978 en Niort, Francio) estis franca esperantistino. Ŝi dum multaj jaroj estis delegito de UEA. Ŝi lernis Esperanton dum sia junaĝo en Parizo kaj poste gvidis multajn kursojn, ankaŭ korespondajn.

Maurice Mongeois (naskiĝis 1907, mortis septembro 1974) estis esperantisto en Épernay ekde 1920-a jardeko. Li gvidis la lokan Esperanto-grupon.

Robert MORAUD (naskiĝis en 1909, mortis la 5-an de oktobro 1998 en St-Yreix, Francio) estis tre agema inform-aktivulo, kiu fondis kaj gvidis Agad-Grupon por Esperanto.

Gaston Moretti (mortis 1904) estis unu el la pioniroj en Nancy.

Paul Nuyts (naskiĝis 1869?, mortis la 18-an de aŭgusto de 1925 en Lannion) Kavaliro de la Honora Legio, Prezidanto de la societo «Esperanto kaj komerco», estis franca esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento. Li ludis gravan rolon en la agado por la internacia lingvo iniciatita en la Komerca Ĉambro de Parizo.

Yvonne PAULIERPAULIEN (mortis 72-jara la 1-an de aŭgusto 1972) estis la sekretariino de Unuiĝo Franca por Esperanto. Ŝi servis al Espéranto-France dum kvaronjarcento. Ĉiam sindonema, ŝi donacis al medicina fakultato sian korpon.

J. M. Picard

[redakti | redakti fonton]

J. M. Picard estis franca esperantisto en la komenco de 20-a jarcento.

Verko:

  • L'Esperanto à l’Ecole, ou l’enseignement méthodique de la Langue française aux enfants par l'Esperanto. . Eld. Imprimerie Paul Brodard, Coulommiers, 1911? (18X11), 216 + XXVII pĝ.

Joseph PINON (mortis 78-jara la 23-an de aŭgusto 1965 en Sallanches) estis franca esperantisto, Delegito de UEA en Sartrouville.

Louis Poncet, kuracisto, estis franca esperantisto. En la 8 de majo 1925 li sian prezentis al Universitato de Liono tezon pri vakcinado en Eŭropo uzante enketon farita per Esperanto. Li estis aldona estrarano de UEA en 1932.

Paul POISSON naskiĝis en 1917 kaj mortis en 1999, aktivulo por la utiligo de Esperanto en la Freinet-instruado, forpasis novembre en Tours (Francio).

Georges POUCHOT (puŝo) estis franca profesoro kaj esperantisto. Naskiĝis en la 20-a de septembro 1880 en Caluire (apud Lyon). Laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934 li estis sekretario kaj fondinto de „Amikaro Esperantista de Lyon“ (1904), sekretario de la Federacio Esperantista Rodana kaj administranto de SFPE. De 1905 gvidis multajn kursojn, publikajn kaj oficialajn (urbajn aŭ lernejajn) kaj per radio (TSF).

Alexandre RAYMOND (naskiĝinta en 1988) estas franca esperantisto vivanta en Liono. Krom pri Esperanto li okupiĝas pri la arpitana lingvo kaj verkis vortaron pri ĝi. Neregule li kontribuetas al vikipedio per la uzantonomo Kaha.

A. Rivier esti pioniro de Esperanto en Alĝerio en 1899.

Verko

Théophile ROUSSEAU vivis de 1880 ĝis 1916, mortinta kiel soldato antaŭ Verdun. La matematikinstruisto estis de 1908 ĝis sia morto vicprezidanto de UEA.

Marcel ROUX (ru), franco, sekretario. Naskiĝis en la 3-a de majo 1903 en Liono. Sekretario de laborista grupo. Organizinto de la 7-a SAT-kongreso. Propagandis per artikoloj. Kunlaboris al „Sennaciulo“.

Gustave Roy, framasono, instruisto pri la hispana kaj la germana, estis franca pioniro, kies pli granda kontribuo estis la partopreno en la kreado de Amikejo en Moresnet neŭtrala en 1908.

Gustave Roy pri sendependa esperantista ŝtato
Gustave Roy pri sendependa esperantista ŝtato

Verko:

  • Kiel Neŭtra Moresneto fariĝis Amikejo. Parizo, Librairie de l’Esperanto, 1908.
Citaĵo
 Mi tralegis kun granda intereso tiun ĉi broŝuron en kiu nia amiko kaj kunlaboranto Sro G. Roy pritraktas la projekton, kies unua, talenta iniciatoro li estas. S-ro Roy priskribas intersekve la gravecon de Amikejo, ĝia fondo, la ĝis nun faritajn penadojn kaj klopodojn kaj la estontecon de Amikejo. Li faras elokvanton alvokon al la esperantistoj, montras al ni la tri geniojn de Amikejo kaj prezentas fine gvideton por Fremduloj en la rava regiono, kiu estas Amikejo. La broŝuro estas skribita en korekta,entuziasta stilo; ĝi estas tute rekomendinda. 
— Amatus. Belga Esperantisto n.001-002 (nov-dec 1908)

Lucien Sergeant, akvokato, estas pioniro en Francio. Li ĉeestis la Unuan Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer, kie li, kune kun Duchochois kaj Michaud elpensis la Esperanto-flagon. En aŭgusto 1914 li estis vokita al Unua mondmilito kaj lasis sian edzinon Alice Sergeant hejme kun sia 11-jara filo. Li revenis en januaro 1919.

Gérard SCHNEIDER (naskiĝis en 1921, mortis la 4-an de junio 1995) estis franca katolika pastro. En sia paroĥo Saint-Clement li plurfoje instruis Esperanton, kaj aranĝis per Esperanto multjaran rilatadon kun paroĥo en Germanio.

Dominique SIMEONE estas franca esperantisto. Ekde somero 2006[13] li estis estrarano, ekde somero 2008 vicprezidanto, de Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo,[14][15] kaj ekde somero 2006 ankaŭ funkciis kiel redakciano de la asocia revuo "Ateisto".

François SOUBRANNE (subran) estis franca esperantisto kaj instruisto en Tulle. De l908 li seninterrompe estis UEA-delegito.

Joël Thézard (naskiĝis la 24-a de februaro 1884 en Châtillon-sur-Loire, mortis la 27-a de junio 1957 en Niort[16]), franca verkisto, pentristo kaj skulptisto, estis esperantisto en Francio ekde 1934. Li instruis desegnarton en Bastia, Havre Guéret kaj fine ĉe la liceo Fontanes de Niort ekde 1919.

Recenzoj

Pri Polusaj glacioj sub noktomeza suno

Citaĵo
 La libreto priskribas krozadon al Islando kaj Spitzbergo kaj reveturon laŭlonge de la norvegaj fjordoj. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n149 (dec 1937)
Citaĵo
 Aperis en la Kolekto de Franca Esperanto Instituto tiu ĉi tre rekomendinda originala verketo konsistanta el mallongaj vojaĝnotoj ilustritaj per 30 ĉarmaj laŭnaturaj desegnoj, fotoj, bildoj laŭ akvareloj, kaj du kartoj, ĉiuj de la aŭtoro mem. En taglibra formo ĝi priskribas krozadon al Islando kaj Spitsbergo kun reveturo laŭlonge de la fjorda norvega marbordo. Ĉiam denove la artista plumo scias kapti per kelkaj vortoj la mirindajn lumkaj kolorefekton de l' helaj arktaj vastejoj; bedaŭrinde nur, ke mankas koloro al la “akvareloj” ĉi tie represitaj. Neoficialaj estas la terminoj isbergo (iceberg), bankizo (coastal ice-pack), kaj tribordo (starboard). 
— M.M.D. La Brita Esperantisto - Numero 391, Novembro (1937)

Pri Nordnordaj Fabeloj

Citaĵo
 La scenejo estas jam laŭ la titolo en la nordo, en la plej alta nordo. La fabeloj estas belaj kaj lerte verkitaj. La verkisto, juna esperantisto (de 4 jaroj) esperigas, ke ni povas atendi de li ankoraŭ aliajn interesajn verketojn. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.152 (mar 1938)

Jean-Luc THIBIAS (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1960) estas franca esperantisto, delegito de UEA, laŭ profesio poŝtoficisto. Li jam longe aktivas por Esperanto en sia urbo Nancio kaj por la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est" kiel prezidanto, kasisto kaj libroservisto.

Jules Thiébault estis franca esperantisto en Carignan (Ardennes) dum la unua duono de 20-a jarcento.

Verkoj:

Claude TRÉSORIER naskiĝis la 4-an de majo 1948, mortis la 5-an de decembro 2013, estis franca esperantisto vivanta en la germana urbo Göttingen. Li estas la filo de Jacqueline Trésorier kaj kiel ŝi aktivis por kastelo Greziljono. Li laboris kiel docento en la instituto pri romanistiko de la universitato de Göttingen, kaj movade interalie estas delegito de UEA.

Gaston TURIN (naskiĝis en 1910, mortis la 6-an de marto 1979 en Pontarlier, Francio) estis franca esperantisto.

Li estis redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo, aktivulo de ILEI kaj multjara delegito pri instruado.

Marie-Thérèse VALANTIN naskiĝis en 1899 mortis novembre 1994 en Bourges, Francio. Dojeno de la franca movado, ŝi helpis la renaskiĝon de Unuiĝo Franca por Esperanto post la dua mondmilito.

Lionel VENON (naskiĝis en 1921 - pereis la 4-an de aprilo 1993 en aŭto-akcidento) estis vic-urbestro de Selles-sur-Cher, la prezidanto de la franca sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA).

Claude Vernay estis franca esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento en Dunkerque.

Verko:

  • Historique du mouvement espérantiste à Dunkerque, précédé d 'un aperçu sur l'évolution du probieme de la langue auxiliaire. 1938 (?)
Citaĵo
 Jen sendube unu el la plej bonaj, plej efikaj propagandaj eldonaĵoj kiuj nacilingve aperis pri Esperanto.

En la libreto, grandformata kaj 76-paĝa, ni trovas la kompletan evoluon de la ideo pri helplingvo internacia lerte redaktitan kaj bone prezentitan. La libreto ekde sia apero tiom bone impresis ke oni tuj uzis ĝin por efika propagando kaj eĉ por ĉerpi el ĝi regule dokumentajn gazetartikoloj. Tiu unua parto de la broŝuro, fakte la enkonduko, estas verkita de D-ro Degand, advokato kaj prezidanto de la grupo de Dunkerque. La dua parto skizas la historion, la evoluon kaj la intensan vivon de la tiea grupo. Ankaŭ tiu parto estas tre utila , ĉar ĝi montras kiamaniere akiri viv - kaj laborplenan grupon.

La broŝuro estas dokumenta por ĉiuj kaj instiga precipe por grupanoj. Diversaj belaj fotografaĵoj pligrandigas ankoraŭ ĝian valoron. Inter tiuj portretoj ni precipe citu tiu jn de Zamenhof, Dumont, la nestoro de la movado en Dunkerque, Deligny, konata esperanto-profesoro, P. Benoit, prezidinto de la loka grupo, kaj plej simpatia samideano Archdeacon, granda batalanto por nia lingvo, ktp . 
— Hoso. Belga esperantisto n253 (mar 1938)
Citaĵo
 Dokumentita historio pri la movado Esperanta en Nord, kaj aparte en Dunkerque, 1902-1935. Interesa raporto pri klopodo, laboro, kaj sukceso. Dek tri portretoj, kun biografiaj notoj, de lokaj pioniroj honorindaj. Unu ĉapitro montras la anglan devenon de Ernest Archdeacon, prezidanto de S.F.P.E. Komence troviĝas skiza Aperçu sur l' Evolution du Probleme de la Langue Auxiliare
— La Brita Esperantisto - Numero 413, Septembro (1939)

Gaston VERON (naskiĝis en 1918; mortis en 2001) estis franca esperantisto kaj delegito de UEA en Domfront dum kvardek jaroj, iama fakdelegito pri historio, juro kaj katolikismo.

Renée VOLPELIERE (naskiĝis en 1902, mortis la 15-an decembro 1986 en Nimes, Francio) estis UEA-delegito. Dum dek kvin jaroj ŝi estis fakdelegito pri mondofederismo kaj mondocivitaneco, ŝi ankaŭ regule kaj malavare kontribuis al la Novjorka Oficejo de UEA por subteni la laboron ĉe UN.

Roger YAFIL (1921-1997), aktivulo en la Pariza regiono, delegito pri instruado de lingvoj, kiu partoprenis en multaj UK-oj, mortis en Chatou la 16-an de februaro. Li aŭtoris la infanan kurslibron La familio muso.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La Brita Esperantisto - Numero 343, Novembro (1933)
  2. Ruslanda Esperantisto. Esperantista movado. N 11, p. 232. Nov. 1906
  3. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj stariĝis! En: La Juna Vivo, septembro 1949, paĝo 355.
  4. laŭ Humphrey Tonkin, Poznano, Pollando 8-an de februaro 2014
  5. Belga Esperantisto n003 (jan 1909)
  6. Noĉjo Lagrafo (2016-08-22). ipernity: ROZALIA PRUDENT - Guy de Maupassant by Noĉjo Lagrafo (esperante). ipernity. Arkivita el la originalo je 2022-11-26. Alirita 2024-04-13 . “Karaj geamikoj, mi proponas al vi tiun novelon de Guy de Maupassant”.
  7. Noĉjo Lagrafo (2012-01-23). ipernity: La ermito -- Guy de Maupassant by Noĉjo Lagrafo (esperante). ipernity. Arkivita el la originalo je 2022-11-26. Alirita 2024-04-13 . “Karaj esperantlingvaj geamikoj, mi proponas al vi tiun novelon de Guy de Maupassant”.
  8. La belga sonorilo - Numero 019, Marto (1904)
  9. Belga Esperantisto n044 (jun 1912)
  10. 'Ni Festivalu' 09 aligxilo.doc
  11. Details for: Trezoro de l' sorĉistoj. › Biblioteko Juan Régulo Pérez catalog (esperante, angle). Esperanto House, Leeds. Arkivita el la originalo je 2024-04-12. Alirita 2024-04-13 .
  12. Qui suis-je? Arkivigite je 2008-03-05 per la retarkivo Wayback Machine (france)
  13. fonto revuo "Ateisto" de aprilo 2007[rompita ligilo]
  14. informo "estraro de ATEO" en la revuo "Ateisto" de novembro 2013,
  15. paĝo en la retejo de la organizaĵo, alirita la 30-an de novembro 2014, kontrolita la 15-an de marto 2016: "prezidanto: Roland Schnell, Germanio, vicprezidanto Dominique Simeone, Francio, sekretario: Anna Löwenstein, Italio, kasisto: Dieter Rooke, Svislando, redaktoro: Christian Rivière, Francio"
  16. http://www.wiki-niort.fr/THEZARD_Joel_-_Artiste_Niortais
  17. Eldonejo A. Suzaine, Sedan