Esceto
Esceto[1] (majuskle: ẞ, minuskle: ß) estas litero en la germana versio de la latina alfabeto, tie nomata Eszett [esCET] (de la prononco es kaj zett de la origine unuopaj literoj) aŭ scharfes S («akra s», de ĝia malvoĉa prononco). Ĝia prononco estas [s], kaj ĝi troviĝas nur post longe prononcataj vokaloj (inkluzive diftongoj) en normala, nemajuskla skribo. En tutmajuskla skribo ĝin povas anstataŭi du S (SS). Dum longa tempo ß estis unikaĵo en la latina signaro, ĉar ĝi estis la sola litero havanta nur minusklan aperon, sed ekde 29a de junio 2017 ẞ (majuskla ß) estas parto de la oficiala germana ortografio[2]. Ĝia funkcio en la germana ortografio estas alia ol s, ĉar intervokala s havas voĉan prononcon [z]. Komparu Straße [ŜTRA:se] kun Nase [NA:ze]. Antaŭ la ortografia reformo en 1996, ĝi ankaŭ estis uzata vortfine anstataŭ ss, eĉ post mallongaj vokaloj, kiel en daß [das] (reformortografie dass).
Kiel montras la majuskligo kaj antaŭa uzo en vortoj kiel daß (nun dass), ß origine estas ligaturo inter s kaj z. Oni prenis la frakturajn versiojn de la "longa s" (ſ) kaj de la z (ʒ) kaj kunigis ilin kiel ſʒ, kaj do ß. Ĝia moderna germana nomo do trafe priskribas ĉi tiun literon.
En Svisio kaj Liĥtenŝtejno oni oficiale forigis ß el la alfabeto. Tie oni ĉiam skribas anstataŭe ss, sed literaturo presata por eldonado trans la diversaj germanlingvaj regionoj uzas la ligaturon ß.
La litero ß neniam okazas vortkomence. Tial la majuskla formo nur estas bezonata kiam oni skribas vorton tutmajuskle, ekz-e por "Straße" oni povas skribi tutmajuskle "STRAẞE", anstataŭ la pli tradicia "STRASSE".
Referencoj
- ↑ Bertilo Wennergren (2020-01-01). Helposignoj. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Arkivita el la originalo je 2020-02-09. Alirita 2020-02-09 . “la germanan literon ß (esceto) oni povas trakti kiel ĝian kutiman anstataŭaĵon ss”.
- ↑ https://www.rechtschreibrat.com/DOX/rfdr_PM_2017-06-29_Aktualisierung_Regelwerk.pdf Amtliches Regelwerk der deutschen Rechtschreibung aktualisiert (gazetara komuniko)
|