Ursula K. Le Guin
Ursula K. Le Guin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ursula K. Le Guin | |||||
Naskonomo | Ursula Kroeber | ||||
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1929 en Berkeley, Kalifornio, Usono | ||||
Morto | 22-an de januaro 2018 (88-jaraĝa) en Portlando, Oregono, Usono | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Tombo | nekonata valoro vd | ||||
Religio | Taoismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Berkeley • Portlando vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Harvard Radcliffe College (en) Universitato Kolumbio - Magistro de Artoj (–1952) Berkeley High School (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Alfred Kroeber vd | ||||
Patrino | Theodora Kroeber (en) vd | ||||
Gefratoj | Karl Kroeber vd | ||||
Edz(in)o | Charles Le Guin (en) (1953–2018) vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto aktivisto pri virinaj rajtoj sciencfikcia verkisto verkisto de porinfana literaturo ĵurnalisto prozisto literaturkritikisto poeto scenaristo aŭtoro tradukisto romanisto writer of feminist science fiction (en) vd | ||||
Laborkampo | Beletro, sciencfikcio, fantasta literaturo kaj sciencfikcia literaturo vd | ||||
Aktiva dum | 1960-aj jaroj– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Termaro ❦ La Maldekstra Mano de Mallumo ❦ La Senposedigitaj ❦ The Eye of the Heron ❦ Malafrena ❦ The Beginning Place ❦ Ĉiam Venanta Hejmen ❦ Annals of the Western Shore ❦ Lavinia ❦ Catwings ❦ The Language of the Night ❦ Dancing at the Edge of the World ❦ Steering the Craft ❦ La Nomo de Mondo estas Arbaro vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ursula Kroeber LE GUIN [kroŭber le gŭin][1] (naskiĝis la 21-an de oktobro 1929 en Berkeley, mortis la 22-an de januaro 2018 en Portlando, Oregono) estis usona verkistino. Plej fama pro ŝiaj sciencfikcio kaj fantasto, en formo de romanoj kaj rakontoj, ŝi ankaŭ verkis poezion, infanajn librojn kaj tezojn.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Le Guin konatiĝas pro sia kapablo krei kredeblajn mondojn loĝatajn de profunde homaj karakteroj (senkonsidere al ĉu ili estas efektive 'homaj'). Multe da ŝia sciencfikcio distingiĝas de aliaj ekzempleroj de la ĝenro per ĝia forta emfazo pri la 'sociaj' sciencoj, inkludante sociologion kaj antropologion. Ŝiaj verkoj ofte uzas nekutimajn eksterteranajn kulturojn komuniki mesaĝon pri nia propra kulturo; ekzemplo estas la esplorado de seksa identeco per la indiĝenoj en The Left Hand of Darkness ("La Maldekstra Mano de Mallumo"), kiuj estas senseksaj ordinare sed iĝas hazarde vira aŭ ina je siaj fekundaj tempoj. Le Guin ankaŭ verkis fikcion mediigatan multe pli proksime al hejmo; multaj el ŝiaj rakontoj okazas en nia mondo dum la estanteco aŭ proksima estonteco.
Ŝia plej konata fantasto estas ŝiaj rakontoj pri la insulara mondo Earthsea ("Termaro"), kiun multaj recenzistoj komparis al la mondo de J.R.R. Tolkien. Tamen, ŝia fantasto pli temas pri la homa stato ol tiu de verkistoj kiel Tolkien.
Le Guin naskiĝis en Berkeley, Kalifornio, Usono, kiel filino de la antropologo Alfred L. Kroeber kaj la aŭtorino Theodora Kroeber (kiu interalie skribis Ishi in Two Worlds). Ursula edukiĝis je Radcliffe College kaj Columbia University, kaj dum studa jaro en Parizo ŝi renkontis kaj edzigis francan historiiston Charles Le Guin. Ili vivadis en Portlando, Oregono, kune kun siaj tri gefiloj.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]Sciencfikcio
[redakti | redakti fonton]- The Left Hand of Darkness ("La Maldekstra Mano de Mallumo", 1969, gajnis tiujare la Premion Hugo kaj Premion Nebulozo)
- The Lathe of Heaven ("La Tornilo de Ĉielo", 1971)
- The Dispossessed ("La Senposedigitaj", 1974, gajnis Premion Nebulozo)
- The Eye of the Heron ("La Okulo de Ardeo", 1983)
- Always Coming Home ("Ĉiam Venanta Hejmen", 1985)
Fantasto
[redakti | redakti fonton]- La libraro pri Earthsea ("Termaro"):
- A Wizard of Earthsea ("Sorĉisto de Termaro", 1968, gajnis en 1969 la premion Boston Globe Horn Book Award for Excellence)
- The Tombs of Atuan ("La Tumuloj de Atuan", 1970, gajnis premion Newbury Honor Book)
- The Farthest Shore ("La Plej Dista Bordo", 1973, gajnis infan-literaturan premion The National Book Award for Children's Books)
- Tehanu: The Last Book of Earthsea ("Tehanu: La Lasta Libro de Termaro", 1990)
- The Other Wind ("La Alia Vento", 2001)
- Tales of Earthsea ("Rakontoj de Termaro", novelaro)
- The Beginning Place ("La Komenca Loko", 1980)
Historia fikcio
[redakti | redakti fonton]- Malafrena (1979)
Rakontaroj
[redakti | redakti fonton]- The Wind's Twelve Quarters (1975)
- Buffalo Gals, and Other Animal Presences (1987)
- The Birthday of the World (2002)
Kritikismo
[redakti | redakti fonton]- Dancing at the Edge of the World ("Dancado ĉe la Bordo de la Mondo", 1992)
-
Ursula Le Guin kun Harlan Ellison en Oregono, 1984
-
Ursula Le Guin, 2013
-
Futura Kalifornio de Ĉiam Reveni Hejmen (Always Coming Home)
-
Simbolo en Ĉiam Reveni Hejmen (Always Coming Home)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . How to Pronounce Me. Arkivita el la originalo je 6 marto 2014. Alirita 7 jan 2019 . Arkivigite je 2013-08-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-11. Alirita 2022-08-04 .