Saltu al enhavo

Sankta Georgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la kristana sanktulo Georgo. Pri aliaj uzoj de la vorto vidu la koncernan apartigilon.
Sankta
Georgo
Persona informo
Γεώργιος
Naskiĝo ĉ. 280
en Kayseri, Kapadocio, Romia Imperio
Morto 23-an de aprilo 303 (0303-04-23)
en Nikomedio, Bithynia et Pontus, Romia Imperio
Mortis pro Mortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Senkapigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Lod Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj klasika greka lingvo vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Gerontius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Polychronia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo soldato
drakmortiginto
miraklisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Festotago 23-a de aprilo (la tago de Sankta Georgo), ankaŭ 6-a de majo
Atributoj lanco, drako, foje palma branĉo
Patroneco Anglio, Kartvelio; skoltoj; kaj multaj aliaj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
statuo de Sankta Georgo en la kapelo de la fortikaĵo Hohencollern (distrikto Zollernalb) en sudokcidenta Germanio

Sankta GeorgoGeorgo de Kapadokio estas kristana sanktulo kiu estas konsiderata la plej grava sanktulo en la ortodoksa kristanismo, kaj unu el la dek kvar helpantaj sanktuloj.

Historie, li estis Romia soldato, kaj Kristana martiro. Li famiĝis pro mortigo de pesta drako, rakontita en la Ora Legendo de Jakobo de Voraĝino.

Ekde la 12-a jarcento, disvastiĝis legendoj, surbaze de tio, kio estas rakontita en la Apokalipso de Johano (ĉapitro 12, 7-9) en la Nova Testamento, kie estas priskribita la milito de la ĉefanĝelo Miĥaelo kun la krokodilo. Laŭ la legendo, Georgios savis knabinon el la manoj de kruela drako

Georgo (Georgios) estas la patronsanktulo de pluraj landoj: Anglio, Etiopio, Kartvelio, Montenegro, Litovio kaj Katalunio same kiel pluraj urboj, inkluzive de Moskvo, Ĝenovo kaj Bamberg.

Pri detaloj de lia vivo estas malcerteco. La plej fruaj kronikoj pri lia vivo jam enhavis plurajn fantaziajn erojn, sed ne la mortigon de la drako, kiu estis aldonita nur post la 11-a jarcento. La Gelasia dekreto en la 5-a aŭ en la 6-a jarcento deklaris nefidinda la kronikon Passio de Sancti Georgii.

Eble li naskiĝis en Kapadokio, eble en Palestino; li estis militisto kaj verŝajne tribuno; li estis martiro, verŝajne en Lod (antikve LyddaDiospolis), apud la nuna Tel-Avivo.[1][2]; post multaj torturoj kiujn li postvivis, li estis senkapigita. Lia oficiala mortotago estas la 23-a de aprilo, verŝajne ĉirkaŭ la jaro 303. Tamen ankaŭ estas teorioj ke eble li estis identa al nenomata kristana martiro mortigita en Nikomedio, en la romia provinco Bithynia et Pontus.

La tombo de sankta Georgo en Lod unue menciita en 530, estis tre frue celo de pilgrimantoj. Supozeble oni konstruis preĝejon sur lia tombo jam dum la 4-a jarcento.[1]

En la katolika sanktula kalendaro sankta Georgo estas oficiale honorata la 23-an de aprilo.[3] Ankaŭ aliaj kristanaj eklezioj memorfestas sanktan Georgon en la sama tago. Tamen la Ortodoksa Eklezio festas ankaŭ la 6-an de majo.[2]

Sankta Georgo estas unu el la sanktaj helpantoj. Lia emblemo estas la Georga kruco, ruĝa sur blanka fono. Ĝi eniris interalie la flagojn de Anglio kaj Kartvelio. Sankta Georgo estas ankaŭ la patrono de la skolta movado.

Pliaj atributoj de la sanktulo estas la drako, la lanco, foje palma branĉo. Li estas tiele alegorio de la venko de la kristana fido super satano aŭ pli larĝsence de bono super malbono.

Georgo, arabe Jirjis, estas honorata kiel profeto de la islamanoj.[1][4]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 A.Borrelli (2003). San Giorgio - Martire di Lydda (itale). Santi e Beati. Alirita 2016-04-23 .
  2. 2,0 2,1 Joachim Schäfer (2016). Georg der Märtyrer (germane). Ökumenisches Heiligenlexikon. Alirita 2016-04-23 .
  3. Calendarium Romanum Generale (latine). Missale Romanum. Alirita 2016-04-23 .
  4. Georgo estas taksata de kelkaj uloj la sama homo de Al-Khidr. Ne ĉiuj konsentas pri tio. Vidu ĉi tie (angle).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]