Prádena de Atienza
Prádena de Atienza | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19243 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 52 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 10′ N, 3° 0′ U (mapo)41.173611111111-3.0052777777778Koordinatoj: 41° 10′ N, 3° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 144 m [+] | ||
Areo | 29 km² (2 900 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Prádena de Atienza [+] | |||
Prádena de Atienza estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 52 loĝantoj sur areo de 29 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,8 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas pradenses.
Situo
[redakti | redakti fonton]Prádena de Atienza situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1150 m super marnivelo; je 83 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 28,86 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°10′25″N 3°00′19″Ok. Najbaras la municipoj Albendiego, Ujados, Miedes de Atienza, La Miñosa, Gascueña de Bornova, Bustares kaj Condemios de Arriba.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 51 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Prádena de Atienza, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Prádena de Atienza kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 52 en 2024.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.