Ludoviko la 5-a (Francio)
Ludoviko la 5-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Okcidenta Frankio | |||||
Regado | 986-987 | ||||
Antaŭulo | Lotaro de Francio | ||||
Sekvanto | Hugo Kapeto | ||||
Kronado | la 8-an de junio 979 | ||||
Persona informo | |||||
Louis V | |||||
Naskonomo | france Louis V de France | ||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 967 | ||||
Morto | la 2-an de marto 986 en Compiègne | ||||
Mortis pro | Akcidenta morto vd | ||||
Mortis per | Ĉasakcidento kaj ĉevalfalo vd | ||||
Tombo | Abatejo Saint-Corneille vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Karolidoj | ||||
Patro | Lotaro de Francio | ||||
Patrino | Emma de Italio | ||||
Gefratoj | Arnulf (en) vd | ||||
Edz(in)o | Adelajda de Anĵuo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ludoviko la 5-a (naskiĝis ĉirkaŭ 967; mortis la 22-an de marto 987), kromnomita Ludoviko la Nenionfara (france Louis V le Fainéant) estis la lasta karolida reĝo de Francio, kaj reĝis en 986 kaj 987. Ludoviko estis la filo de la reĝo Lotaro de Francio kaj de Emma de Italio. Lian kromnomon li verŝajne akiris pro tio, ke nenion gravan li plenumis dum sia mallonga reĝado.
En 982 en Brioude (Haute-Loire), lia patro edzigis lin kun Adelajda de Anĵuo, kiu aĝis preskaŭ dudek jarojn pli ol li. La edziĝo estis nedaŭra, kaj la geedzoj divorcis du jarojn poste.
La 8-an de junio 979, je la pentekosta dimanĉo, lia patro Lotaro asociis lin al la trono, kaj kronigis lin en la abatejo Saint-Corneille de Compiègne fare de Adalberono, ĉefepiskopo de Reims. Kiam mortis lia patro la 2-an de marto 986, Ludoviko kunvenigis asembleon da Frankoj en Compiègne por juĝi Adalberonon, kiu antaŭe subtenis la imperiestron Oto la 2-a kontraŭ Lotaro. Tamen la tagon antaŭ la kunvenigo mortis Ludoviko okaze de ĉasado en la forsto Cuise, apud Compiègne. Li estis entombigita en la abatejo Saint-Corneille.
Asembleo kunveniĝis la sekvan junion en Senlis (Oise), kaj elektis kiel novan reĝon Hugon Kapeton, kiu estis la plej aĝa filo de Hugo la Granda, grafo de Parizo.
Mortinta sen heredanto, Ludoviko la 5-a estis la lasta reĝo de la karolida dinastio. Postaj reĝoj apartenis al la kapetida dinastio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|