El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filipo la 6-a de Francio
|
Reĝo de Francio
|
|
Regado
|
1328–1350
|
Antaŭulo
|
Karlo la 4-a, lia kuzo, la lasta rekta Kapetido
|
Sekvanto
|
Johano la 2-a, lia filo
|
|
Persona informo
|
Philippe VI de France
|
Naskiĝo
|
17-an de novembro 1293 (1293-11-17) en Fontanbelo
|
Morto
|
22-an de aŭgusto 1350 (1350-08-22) (56-jaraĝa) en Reims
|
Mortis per
|
Pesto vd
|
Tombo
|
Baziliko de Saint-Denis vd
|
Religio
|
kristanismo vd
|
Lingvoj
|
franca vd
|
Ŝtataneco
|
Francio vd
|
Familio
|
Dinastio
|
Dinastio de Valois vd
|
Patro
|
Karlo de Valois vd
|
Patrino
|
Margareta de Anĵuo-Sicilio vd
|
Gefratoj
|
Charles II, Count of Alençon (en) , Isabella of Valois, Duchess of Bourbon (en) , Marie of Valois, Duchess of Calabria (en) , Isabelle of Valois, Duchess of Brittany (en) , Joan of Valois, Countess of Hainaut (en) , Blanka de Valois, Margaret of Valois, Countess of Blois (en) , Catherine of Valois (en) , Joan of Valois, Countess of Beaumont (en) kaj Louis of Valois (en) vd
|
Edz(in)o
|
Blanka de Navaro, reĝino de Francio (1350, 1350 (Gregoria)–1350) Johana de Burgonjo (1313, 1313 (Gregoria)–1349) vd
|
Amkunulo
|
Béatrice de la Berruère (en) vd
|
Infanoj
|
Johana de Valois ( Blanka de Navaro, reĝino de Francio) Filipo de Valois, duko de Orléans ( Johana de Burgonjo) Johano la 2-a de Francio ( Johana de Burgonjo) Thomas de La Marche (en) ( Béatrice de la Berruère (en) ) vd
|
Parencoj
|
Karolo la 4-a (bofrato) vd
|
Profesio
|
Okupo
|
suvereno vd
|
|
vd
|
Fonto: Vikidatumoj
|
|
Filipo la 6-a de Francio (n. en 1293 - m. la 22-an de aŭgusto 1350 en Nogent-le-Roi), alinomita Filipo de Valois (franclingve Philippe VI de Valois) estis la reĝo de Francio ekde 1328 ĝis 1350. Li estis la unua franca reĝo, kiu devenis de la Valois-branĉo de la kapetida dinastio.
Filipo estis la plej aĝa filo de Karlo de Valois, la duenaskita frato de Filipo la 4-a la Bela. Li estis do la kuzo de la tri filoj de Filipo la 4-a (Ludoviko la 10-a, Filipo la 5-a kaj Karlo la 4-a), kiuj sinsekve reĝis Francion inter 1314 kaj 1328.
Kiam mortis sen heredanto Karlo la 4-a en 1328, la heredado estis rifuzita al Eduardo la 3-a de Anglio pro la salfranka leĝo, kiu malpermesis la heredadon de franca reĝeco per virino. La trono anstataŭe iris al Filipo la 6-a. Tiu kontestita heredado estis la ĉefa kaŭzo de la Centjara milito, kiu ekis dum la reĝado de Filipo.
La fino de la reĝado de Filipo estis plie markita en 1349 de la komenco de la "nigra morto", tio estas vasta eŭropa epidemio de pesto.