El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ligna preĝejo en Ladomirová
Abateja preĝejo en Ladomirová
Armeaj eksponaĵoj el Valo de morto, kie okazis la plej granda tanka batalo en Slovakio
Ladomirová (hungare Ladomérvágása [ladomErvAgAŝa], rutene Ладомирова [ladomirova]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Ladomirová situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Pollando-Svidník. Tiu lasta troviĝas je 6 km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1364 aŭ en 1414 en formo "Vladimirova" kaj hungare "Ladamerwagasa". En 1600 oni komputis tie 16 familiojn, nobeldomon, preĝejon, paroĥon, lernejon, kastelon, doganejon kaj muelejon. En 1787 720 vilaĝanoj loĝis en 102 domoj, en 1828 946 vilaĝanoj en 128 domoj. En 1806 la rusa armeo okupis la vilaĝon. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ladomérvágása 836 homoj, (rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Svidník, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 la vilaĝo detruiĝis pro batalado de tankoj. En 2001 vivis en Ladomirová 838 homoj, (736 slovakoj, 65 rutenoj).