Kružlová
Kružlová | ||
hungare: Ruzsoly, rutene: Кружльова | ||
municipo | ||
Vido al Kružlová
| ||
|
||
Oficiala nomo: Kružlová | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Svidník | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Ŝariŝo | |
Montaro | Malaltaj Beskidoj | |
Rivero | Svidničanka | |
Situo | Kružlová | |
- alteco | 282 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 21′ 47″ N 21° 34′ 55″ O / 49.36306 °N, 21.58194 °O (mapo) | |
Areo | 8,28 km² (828 ha) | |
Loĝantaro | 658 (31.12.2011) | |
Denseco | 79,47 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1414 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 090 02 | |
Telefona antaŭkodo | +421-54 | |
Aŭtokodoj | SK | |
NUTS | 527483 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Prešov
| ||
Vikimedia Komunejo: Kružlová | ||
Retpaĝo: www.kruzlova.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Kružlová [kruĵlovA], (hungare Ruzsoly [ruĵoj], rutene Кружльова [kruĵljova]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Kružlová situas laŭ traira flankovojo. Svidník troviĝas je 7 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1414 laŭ tiama hungara nomo kaj ortografio "Crusulwagasa". En 1600 oni komputis tie 8 domojn, en 1618 8 domojn kaj muelejon. En 1787 350 vilaĝanoj loĝis en 54 domoj, en 1828 433 vilaĝanoj en 56 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Ruzsoly 321 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Svidník, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Kružlová 558 homoj, (330 slovakoj, 117 ciganoj, 98 rutenoj).