Chhim Sokha - jen la angla latinliterigo, kmere ឈឹម សុខា, prononco [Ĉhum Sokhe], la du literoj "kh" ne reprezentas la sonon "ĥ" - fondis la asocion en 1993, dum li tiam estis lernejo-direktoro. Chhim Sokha lernis Esperanton en Ho-Ĉi-Min-urbo dum la 1980-aj jaroj kaj komencis instrui la lingvon en Kamboĝo dum la 1990-a jaro al ĉirkaŭ milo da homoj. En 1996 li proponis la lingvon dum senpagaj kursoj al Pnompenanoj, kiuj ne ĉiuj komprenas la celon de Esperanto en mondo kie la lingvoj angla kaj franca estas pli kutime lernataj kaj uzataj.