Islanda Esperanto-Asocio
Aspekto
Islanda Esperanto-Asocio | ||
---|---|---|
Íslenska esperantosambandið | ||
landa asocio de UEA ![]() | ||
Komenco | 1950 vd | |
Lando(j) | Islando vd | |
Jura formo | volontula asocio | |

Islanda Esperanto-Asocio - jen esperante, islande Íslenska esperantosambandið[1] - estas unu el la Landaj Asocioj de UEA. Ĝi estis fondita en 1950 kaj aliĝis al UEA en 1975. Ĝia organo nomiĝas La velo, prezidanto estas Hannes Högni Vilhjálmsson (stato novembro 2014). Longan tempon la asocion prezidis la Esperanto-verkisto Baldur Ragnarsson.
Dufoje la asocio gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto en sia lando: kaj la 62-a UK en somero 1977 kaj la 98-a UK de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2013 okazis en Rejkjaviko, la ĉefurbo de Islando.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|