Granda kurlo

6 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 9 mar. 2020.

La Eŭrazia kurlo, Granda kurlo aŭ simple KurloNumenio, Numenius arquata, estas vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj kaj ordo de ĥaradrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda kurlo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kurloj Numenius
Specio: N. arquata
Numenius arquata
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Disvastiĝo

    redakti

    Ĝi estas unu el la plej disvastigataj kurloj, kaj reproduktiĝas tra mezvarma Eŭropo kaj Azio. Temas pri migranta birdo en la plej granda parto de sia teritorio, vintrante en Afriko, suda Eŭropo kaj suda Azio. Ĝi estas loĝanta la tutan jaron en plej milda klimato de Irlando, Britio kaj proksimaj marbordoj de Francio. Tiu palearktisa specio estas sufiĉe socia for de la reprodukta sezono.

    Aspekto

    redakti

    La granda kurlo (el la skolopedoj) estas la plej granda ĉeborda -kotoloĝulo- birdo en Eŭropo -ĉirkaŭ 50-57 cm longaj kaj kun 1 m de enverguro-. Ĝia beko estas tre longa -pli longa ĉe inoj-, subenkliniĝanta. De tie devenas la scienca latina nomo, nome Numenius arquata, tio estas Numenius (el malnovgreka lingvo néoménie : nova luno) kaj arquata (el latina arcuata : kurba kiel arko). La plumaro estas densa grizeta, flavbrune makula kaj punktostria, pli malhela ĉe flugilpintoj supre kaj ĉe flugilradikoj sube kaj pli stria ĉevoste. La malpur-blanka puga strio atingas la dorson kaj estas tre videbla dumfluge. La longaj kruroj estas blugrizaj.

    Kutimoj

    redakti

    La flugo estas forta, simila al tiu de la mevo. Ĝi flugas alte per grandaj trankvilaj flugbatoj, formante vicon aŭ kojnoformon. Foje luktas dumfluge kontraŭ rabobirdoj aŭ korboj.

    Ĝi vivas ĉe marbordaj ŝlimbenkoj aŭ riverdeltoj dum migradoj eĉ en interno de la kontinento. Ĝi manĝas plukante per ties longega beko en milda koto etajn senvertebrulojn, malgrandajn krabojn, vermojn, ktp. Foje ankaŭ semojn.

    Ĝia voĉo estas karakteriza, pura po-li aŭ “kur-li” de kie devenas la nomo. Ĝi estas timida kaj sengarda. Oni povas alproksimigi ĉe ili, se imiti ties voĉon.

    Reproduktado

    redakti

    Ĝi nestas en marĉo, herbaro. La nesto estas nuda truo ĉe tajgo, herbejo aŭ simila medio. La ino demetas 3-6 brungrizajn ovojn, kiuj estos kovataj de ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ unu monato antaŭ eloviĝo. La idoj ekmanĝas post kelkaj tagoj sed ekflugos nur post pli ol unu monato. Ĉefe la masklo zorgas ilin.

    La malgranda kurlo estas simila sed havas pli mallongan korpon, bekon kaj pli malhelan kaposupron.

     
    Kurlovoj en nesto
     
    Numenius arquata

    Referencoj

    redakti

    Vidu ankaŭ

    redakti

    Eksteraj ligiloj

    redakti