tolo
Aspekto
tolo
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | tolo | toloj |
Akuzativo | tolon | tolojn |
- teksaĵo el linaj, kanabaj, jutaj, kotonaj fadenoj, interkrucitaj laŭ aparta sistemo
- Mi kudros viŝtukojn el ĉi tiu tolo.
- Tolaĵon malpuran lavu en la domo.
- Ŝi ĝuis sian novan tolan pantalonon.
- Dum la spektaklo fontolo prezentis maran pejzaĝon.
- La tablo ekstere estis kovrita per laktolo / vakstolo (tolo, ŝmirita sur unu flanko per lako, por ke ĝi estu nepenetrebla de akvo).
- peco el lina tolo, preparita kaj streĉita sur kadro, por ricevi pentraĵon
- Tiu pentristo aĉetis blankajn tolojn hodiaŭ.
- Li surtoligis belegan pentraĵon.
Vidu ankaŭ |
- batisto, drapo, dreliko, flanelo, fusteno, kretono, pluŝo, ŝtofo
- juto, kanabo, kotono, lino, lano, silko, fibro, fadeno
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |