tigo
Aspekto
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | tigo | tigoj |
Akuzativo | tigon | tigojn |
Elparolo |
- IFA: 'tigo , 'tigo
Signifoj |
- parto de la korpo de la vaskulplantoj, kiu portas burĝonojn, foliojn kaj eventuale florojn kaj fruktojn, kaj kiu kune kun la radiko konsistigas la akson de la planto
- Vidu ankaŭ: branĉo, stipo, trunko, ŝoso, pedunklo, petiolo
- 2. parto de la korpo de la briofitoj (eksklude de la talaj hepatmuskoj), kiu portas la foliojn
- 3. tio, kio kunligas elementojn, simila al tigo
- 4. cilindra maldika parto de objekto, kiu kuntenas flankajn partojn
- tigo de ŝlosilo, de bolto, de ŝraŭbo (la parto ne kanelita); tigo de tranĉilo (tiu najloforma parto, kiu eniĝas en la tenilon); tigo de kristala glaso
Deveno |
Derivaĵoj |
- tigeto (ĉiu tigsimila portilo de planto)
- sentiga (ne havanta tigon)
- sentigigi (forigi la tigojn (pedunklojn) de la vinberoj antaŭ la fermentado, precipe por ruĝa vino)
- flortigo aŭ flortigeto (pedunklo)
- folitigo aŭ folitigeto (petiolo)
- ĝermotigo (rudimenta tigo de la embrio de la semplantoj)
- volvotigo (tigo de iuj plantoj (ekz. konvolvulo), kiu volviĝas ĉirkaŭ apudaj korpoj (plantoj, stango ktp))
Tradukoj |