Saltu al enhavo

babili

El Vikivortaro
Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo babilis babilas babilos
Adjektiva aktiva participo babilinta babilanta babilonta
Adjektiva pasiva participo babilita babilata babilota
Substantiva aktiva participo babilinto babilanto babilonto
Substantiva pasiva participo babilito babilato babiloto
Adverba aktiva participo babilinte babilante babilonte
Adverba pasiva participo babilite babilate babilote
Moduso
Infinitivo babili
Volativo babilu
Kondicionalo babilus
Vorterseparo
babil + i

Signifoj

[redakti]
  1. Abunde kaj supraĵe paroli pri negravaj aferoj:
    Ni trinkis kafon kaj babilis.
    Ĉe tablo malplena babilo ne fluas.
    Mastro elbabilis, gastoj ne silentos.
    Mi decidis organizi kafobabilan kunvenon.
    Ili tutan vesperon trababilis, ĉar ne vidis unu la alian longan tempon.
  2. Diri senenhavajn banalaĵojn:
    Vi nur babilas kaj tute ne laboras!
    Babilas, muelas, kion lango elpelas.
    Ne timu tranĉilon, timu babilon.
    Ju pli da babilado, des pli da pekado.

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo