Rilatoj de Ĉinio kaj Japanio ampleksas politikajn, ekonomiajn kaj aliajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio.
|
| « Geografie pli limigitan, sed potenciale eĉ pli gravan problemon povus reprezenti la ĉino-japana “akso”, kiu povus aperi sekvante ruiniĝon de la usonaj pozicioj en Fora Oriento kaj revoluciajn ŝanĝojn en vidpunkto de Japanio pri la tutmondaj problemoj. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
| « [pri Orienta Azio] Tamen en pli malproksima estonteco, laŭ ĉinaj strategiaj kalkuloj, la usona hegemonio ne povos daŭri… Tio donos al Ĉinio eblecon kunpuŝigi Usonon kaj Japanion unu kontraŭ la alia, kiel ĝi jam faris antaŭe, kunpuŝiginte Usonon kaj Sovetunion. Laŭ opinio de Pekino, venos tempo kiam Usono komprenos ke por konservi sian influon en Azio-Pacifika regiono ĝi ne havos alian elekteblon krom sin turni al sia natura partnero en la kontinenta Azio [do al Ĉinio]. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
| « Disvastiĝinta ideo, ke Ĉinio estas la sekva mondpotenco, naskas paranojon rilate Ĉinion kaj stimulas en Ĉinio gigantomanion. Timoj antaŭ la agresema kaj antagonisma Ĉinio, kiu baldaŭ iĝos plia mondpotenco, estas en plej bona kazo antaŭtempaj kaj en plej malbona kazo povos iĝi sinrealiganta aŭguro. Do, organizado de koalicio kun celo kontraŭstari leviĝon de Ĉinio ĝis nivelo de mondpotenco kaŭzus malajn rezultojn. Tio garantius nur ke la regione influa Ĉinio iĝus malamika. Samtempe ĉia tia klopodo estigus streĉiĝon de la usono-japanaj rilatoj, ĉar plejparto de la japanoj certe estus kontraŭ tia koalicio. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
| « Usono ankaŭ estas interesita je ĉina-japana repaciĝo, ĉar tio helpos engaĝi Ĉinion en pli vastan tutmondan sistemon de sekureco, malaltigante potencialan danĝeron de ĉina-japana rivalado. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| « Ĉinoj estas paciencaj kaj kalkulemaj. Do Usono kaj Japanio, same kiel vastiĝanta Atlantika komunumo, havas tempon por engaĝi Ĉinion je komuna respondeco pri tutmonda gvidanteco. En sekvaj jaroj Ĉinio iĝos aŭ ŝlosila ludanto en pli justa tutmonda sistemo aŭ la ĉefa minaco al stabileco de tiu sistemo pro interna krizo aŭ pro ekstera minaco. Pro tio Usono devas stimuli kreskantan partoprenon de Ĉinio en diversaj internaciaj institucioj kaj entreprenoj. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| |
|
| « En longdaŭra afero de garantiado de stabileco en Azio, Usono devas preni sur sin rolon de peranto kaj paciganto. Do ĝi devas eviti rektan militan enmiksiĝon en la regiono, anstataŭe klopodante estingi malnovan kverelon inter ŝlosilaj fororientaj aziaj fortoj — interalie inter Ĉinio kaj Japanio. La baza principo de la politiko de Usono en la nova Oriento devas konsisti en tio, ke ĝia enmiksiĝo en la eventoj de la kontinenta Azio eblas nur responde al malamikaj agoj kontraŭ la ŝtatoj, kie la usonaj trupoj jam delonge iĝis parto de la internacia situacio. » | — Zbigniew Brzeziński, Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012] |
|
|
| « Bonaj longdaŭraj usonaj rilatoj kun Ĉinio do estas premiso de bonaj longdaŭraj rilatoj kun Japanio, cetere same kiel de bonaj ĉino-japanaj rilatoj. Formiĝis triangulo, kiun ĉiu flanko povus forlasi nur kun granda risko. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|