Naturo estas la tuto de tio, kio ekzistas aŭ okazas sen interveno de la homo, aŭ la kreanta povo, kiu montriĝas sub la ŝanĝiĝantaj formoj de la objektoj kaj estaĵoj.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « Naturo estas okupata kreanta absolute unikajn individuojn, dum kulturo estis inventita kiel ununuran muldilon, al kiu ĉiuj devas konformiĝi. Ĝi estas groteska. » | | « (angle) Nature is busy creating absolutely unique individuals, whereas culture has invented a single mold to which all must conform. It is grotesque. » | — Jiddu Krishnamurti |
|
|
| « La filozofo estas la piloto de Naturo. Kaj jen vi havas nian diferencon: esti en infero estas drivi: esti en la ĉielo estas stiri. » | | « (angle) The philosopher is Nature's pilot. And there you have our difference: to be in hell is to drift: to be in heaven is to steer. » | — George Bernard Shaw |
|
|
| « Por sukcesa teknologio, realeco devas superi super publikaj rilatoj, ĉar naturo ne povas esti trompita. » | | « (angle) For a successful technology, reality must take precedence over public relations, for nature cannot be fooled. » | — Richard Feynman |
|
|
| « Estas tre, tre danĝere perdi kontakton kun viva naturo.... En la grandaj urboj estas homoj, kiuj neniam vidis vivantan naturon, ĉiuj aferoj estas produktoj de homoj... Ju pli granda estas la urbo, des malpli ili vidas kaj komprenas naturon. » | — Albert Hofmann |
|
|
| « Scienco ne povas solvi la finan misteron de la naturo. Kaj tio estas ĉar, en la lasta analizo, ni mem estas parto de la mistero, kiun ni provas solvi. » | — Max Planck |
|
|
| |
|
| « Kiam mi aŭskultas amon, mi aŭskultas mian veran naturon. Kiam mi esprimas amon, mi esprimas mian veran naturon. Ni ĉiuj amas. Ni ĉiuj faras tion pli kaj pli perfekte. La pasinteco portis al ni kaj cindrojn kaj diamantojn. En la nuntempo ni trovas la florojn de tio, kion ni plantis kaj la semojn de tio, kio ni fariĝas. Mi plantas la semojn de amo en mia koro. Mi plantas la semojn de amo en la koroj de aliaj. » | | « (angle) When I listen to love, I am listening to my true nature. When I express love, I am expressing my true nature. All of us love. All of us do it more and more perfectly. The past has brought us both ashes and diamonds. In the present we find the flowers of what we've planted and the seeds of what we are becoming. I plant the seeds of love in my heart. I plant the seeds of love in the hearts of others. » | — Julia Cameron |
|
|
| « Mi kredas je la kosmo. Ni ĉiuj estas ligitaj al la kosmo. Rigardu la sunon. Se ne estas suno, tiam ni ne povas ekzisti. Do la naturo estas mia dio. Por mi, naturo estas sankta. Arboj estas miaj temploj kaj arbaroj estas miaj katedraloj. » | — Miĥail Gorbaĉov |
|
|
| « Ni akceptu, ke la mondo estas mistero. Naturo estas nek nur materia nek tute spirita. La homo, ankaŭ estas pli ol karno kaj sango; alie, neniuj religioj estus eblaj. Malantaŭ ĉiu kaŭzo estas ankoraŭ alia kaŭzo; la fino aŭ la komenco de ĉiuj kaŭzoj ankoraŭ ne troviĝis. » | — Albert Einstein |
|
|
| « Scio pri homa naturo estas la komenco kaj fino de politika edukado. » | | « (angle) Knowledge of human nature is the beginning and end of political education. » | — Henry Adams |
|
|
| « Mi ne kredas je la "supernaturo", mi kredas je la "supernormalo". Por mi estas nenio kontraŭa al la naturo. Se ĝi ŝajnas nekomprenebla, tio estas ĉar ni ankoraŭ ne povis kompreni ĝin. » | | « (angle) I don’t believe in the “supernatural,” I believe in the “supernormal.” To me there is nothing that goes against nature. If it seems incomprehensible, it’s because we haven’t been able to understand it yet. » | — Richard Matheson |
|
|
| « Akuzu ne Naturon: ĝi faris sian parton; Faru nur vian parton. » | | « (angle) Accuse not Nature: she hath done her part; Do thou but thine. » | — John Milton |
|
|
| « Mi vidas plenumon de la granda Leĝo de ĉiuj mondoj, ke dum la saĝo de homo pensas, ke ĝi funkciigas unu aferon, la saĝo de la Naturo devigas ĝin funkciigi alian, kaj tute alian kaj multe pli bonan aferon. » | | « (angle) I see a fulfilment of the great Law of all worlds, that while the wisdom of Man thinks it is working one thing, the wisdom of Nature constrains it to work another, and quite a different and far better thing. » | — Edwin Abbott Abbott |
|
|
| « Ni nun staras tiel malproksime de la naturo ke ni pensas, ke ni estas Dio. Ĉi tio ĉiam estis danĝera supozo. » | | « (angle) We now stand so aloof from nature that we think we are God. This has always been a dangerous supposition. » | — Gerald Durrell |
|
|
| « La plej fortaj naturoj, kiam ili estas influataj, submetiĝas plej senrezerve; tio eble estas signo de ilia forto. » | | « (angle) The strongest natures, when they are influenced, submit the most unreservedly; it is perhaps a sign of their strength. » | — Virginia Woolf |
|
|
| « Ni militas inter konscio kaj naturo, inter la deziro de konstanteco kaj la fakto de fluo. Tio estas ni mem kontraŭ ni mem. » | | « (angle) We are at war between consciousness and nature, between the desire for permanence and the fact of flŭ. It is ourself against ourselves. » | — Alan Watts |
|
|
| « Nur la kuraĝaj scias pardoni... Malkuraĝulo neniam pardonis; tio ne estas en sia naturo. » | | « (angle) Only the brave know how to forgive … A coward never forgave; it is not in his nature. » | — Laurence Sterne |
|
Referencoj
- ↑ Favret, Mary. Romantic Correspondence: Women, politics and the fiction of letters. Cambridge: Cambridge University Press (1993), p. 104.