Afekcio estas ŝanĝiĝo en la animstato de ekzistaĵo aŭ subita ŝanĝiĝo en la anima ekvilibro, pli-malpli forta sentoskuo, aŭ grupo da malsanoj kun la baza simptomo de tiaj fortaj ŝanĝiĝoj en la animstato (afekciaj malsanoj).
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « [...] analizo montras al ni, ke imagoj spertas diversajn anstataŭadojn kaj ŝovojn dum la afekcioj restas en senŝanĝa stato. Ne mirindas do ke la imagoj, ŝanĝitaj per distorda realo de la sonĝo, ĉesas laŭi al neŝanĝiĝintaj afekcioj: sufiĉas nur per analizo transloki la veran enhavon al ĝia antaŭa loko kaj laŭeco estos restarigita. En psika komplekso, trafita de cenzuro, la sola netuŝebla elemento estas afekcioj; nur ili povas montri al ni ĝustan vojon al interpretado. » | — Sigmund Freud, Sonĝointerpretado [1899] |
|