Munkena interkonsento estis interkonsento, subskribita en 1938, pri rezigno de limregionaj teritorioj de Ĉeĥoslovakio, en kiu loĝis germana minoritato, al la Nazia Germanio.
Henry Kissinger
|
| « Neville Chamberlain decidis likvidi streĉitecon la 15-an de septembro vizitinte Hitleron. Hitlero montris sian incitiĝon, elektinte kiel renkontiĝejon Berchtesgaden – lokon plej foran de Londono kaj plej malfacile alireblan. En tiu tempo vojaĝo de Londono al Berchtesgaden signifis kvinhoran flugon, kiu por la 69 jarojn aĝa Chamberlain estis la unua. Post aŭskulti dum kelkaj horoj paroladojn de Hitlero pri kvazaŭ malbona traktado de la sudetaj germanoj, Chamberlain akceptis dispartigi Ĉeĥoslovakion. Ĉiuj ĉeĥoslovakaj provincoj, kie germana loĝantaro konsistigis pli ol 50%, estis transdonotaj al Germanio. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « Ĉeĥaj reprezentantoj atendis en akceptejoj dum ilian landon oni dividis je partoj. Sovetunio entute ne estis invitita. Britio kaj Francio trankviligis sian malsanan konsciencon, proponinte garantiojn al tio, kio restis de la senarmigita Ĉeĥoslovakio – sensenca gesto fare de la landoj, kiuj rifuzis estimi garantiojn rilate la tutecan, bone armitan membron de la demokratia komunumo. Kompreneble tiu ĉi garantio neniam estis realigita. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
Aliaj aŭtoroj
|
| « La respublika registaro esperis “pacigi” la naziojn per sia toleremo, sed nome tiu ĉi manko de forto kaj firmeco kreskigis ilian malamon. Hitlero malamis la Vajmaran respublikon, ĉar ĝi estis malforta; li fasciniĝis pri industriestroj kaj militestroj, ĉar ili havis la potencon kaj forton. Li neniam ekbatalis kontraŭ establiĝinta forta potenco kaj atakis nur tiujn grupojn, kiujn li konsideris sendefendaj. La “revolucio” de Hitlero — same kiel la “revolucio” de Mussolini — okazis sub protektado de la ekzistinta potenco, kaj iliaj plej ŝatataj malamikoj estis tiuj, kiuj ne povis defendi sin. Oni povas eĉ supozi, ke rilato de Hitlero al Britio ankaŭ estis formita interalie je tiu ĉi psikologia komplekso. Dum li konsideris Anglion forta, li amis ĝin kaj fasciniĝis pri ĝi. Sed kiam li konvinkiĝis je malforteco de la brita pozicio — dum Munkeno kaj post ĝi — lia amo transformiĝis je malamo kaj strebo detrui Anglion. De tiu ĉi vidpunkto “pacigo” estis la politiko, kiu devus inspiri nome malamikecon, ne pacemon. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
Vidu ankaŭ