El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ziegra-Knobelsdorf ĝis la jaro 2012 estis memstara komunumo en Germanio: la 1-an de januaro 2013 la teritorio dividiĝis inter la du najbaraj komunumoj Döbeln (vilaĝoj Forchheim, Kleinlimmritz, Limmritz, Poschwitz, Schweta, Stockhausen, Töpeln, Wöllsdorf kaj Ziegra) kaj Waldheim (vilaĝoj Gebersbach, Heyda, Kaiserburg, Knobelsdorf, Meinsberg, Neuhausen kaj Rudelsdorf). La antaŭa komunumo ĝis 2008 troviĝis en la distrikto Döbeln, ekde tiam en la pli granda distrikto Centra Saksio de la federacia lando Saksio. Fine de 2011 la komunumo havis 2354 loĝantojn.