El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zděchov estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Vsetín ĉe Slovakio en regiono nomata Valaĥio. Vivas ĉi tie 556 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lužná, Hovězí, Huslenky, Francova Lhota kaj Valašská Senice.
Loĝigo de la vilaĝo estis laboraĵo de arbarhakeja farado el najbara vilaĝo Hovězí. La loĝigo estiĝadis en la paso de la 18-a jarcento. La plej malnova skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1623, kiam Zděchov komune kun ceteraj vilaĝoj de sinjorujo Vsetín devligis sin, ke ĝi ne levos arilojn kontraŭ imperiestro kaj eklezio. La loĝantoj partoprenis en valaĥiaj ribeloj dum la tridekjara milito. En la paso de la ribelo estis kelke da enloĝintoj mortigitaj kaj ezekutitaj kaj duono de la vilaĝo estis forbruligita. En 1663 ĝi suferis pro invado de tataroj kaj en 1706 kaj 1707 la vilaĝon 11 foje prirabis kurucoj. En la paso de 100 jaroj oni disputis kun la najbara vilaĝo Hovězí je paŝtejoj. Kelke da viroj batalis en la unua mondmilito, kie ankaŭ pluraj falis. Zděchov estadis agrikultura vilaĝo. Oni bredis ĉi tie multe da brutaro. En duono de la 19-a jarcento tre multe da loĝantoj transloĝiĝis en transmarejon, kien ili foriris ankaŭ komence de la 20-a jarcento.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 888 |
---|
1880 | 853 |
---|
1890 | 745 |
---|
1900 | 784 |
---|
1910 | 859 |
---|
1921 | 906 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 827 |
---|
1950 | 705 |
---|
1961 | 823 |
---|
1970 | 759 |
---|
1980 | 657 |
---|
1991 | 661 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 664 |
---|
2014 | 583 |
---|
2016 | 587 |
---|
2017 | 584 |
---|
2018 | 581 |
---|
2019 | 590 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 576 |
---|
2021 | 525 |
---|
2022 | 568 |
---|
2023 | 555 |
---|
2024 | 556 |
---|
-
Tilioj en Zděchov kaj preĝejo de Ŝanĝo de Sinjoro
-
Unu el konservitaj malnovaj domoj
-
Malnova fajroestingista armilejo, hodiaŭ muzeo de tekniko
-
Municipa ofico