Wilhelm Velten
Wilhelm Velten | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de januaro 1841 en Elberfeld |
Morto | 19-an de julio 1928 (87-jaraĝa) en Dresdeno |
Lingvoj | Esperanto • germana • franca |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto instruisto |
Wilhelm Velten (naskiĝis la 18-an de januaro 1841 en Elberfeld, mortis la 19-an de julio 1928 en Dresden-Laubegast) estis germana esperantisto kaj rektoro de mezlernejo en Essen. Li esperantistiĝis antaŭ la kvara Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno kaj vigle laboris. Interalie li aŭtoris la librojn „Elementa lernolibro de Esperanto“; „Kompleta gramatiko“; „Tabelvortoj de Zamenhof“; „Leksikono de germanaj parolturnoj“ kaj en 1911 publikigis tradukojn de verkoj de Molière (La malsanulo pro imago).
Velten estis membro de la Lingva Komitato kaj komisaro por instruisto-ekzamenoj ĉe la Saksa Esperanto-Instituto en Dresdeno.
La Enciklopedio de Esperanto menciis lin per biografia ĉapitro, sed pro tajperaro misnomis lin "Michael Velten", kio estas simple malĝusta persona nomo.
Verkaĵoj germanlingvaj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1908: Lexikon deutscher Redensarten. Dresden 1908.
- 1908: Dr. Zamenhof’s Tabelle der Formwörter (525 Mustersätze in Esperanto und Deutsch). Dresden: eldoninto F. Emil Boden, 1908. 2-a eldono 1913.
- 1910: Ausführliche Grammatik der Esperanto-Sprache.
- 1912: Elementar-Lehrbuch der Esperanto-Sprache. 3-a eldono 1922.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Ausführliche Grammatik der Esperanto-Sprache.
|
Pri Dr. Zamenhof’s Tabelle der Formwörter
|
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Wilhelm Velten en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine