Walter Serner
Walter Serner | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de januaro 1889 en Karlovy Vary | |
Morto | 20-an de aŭgusto 1942 (53-jaraĝa) en Biķernieki forest | |
Lingvoj | germana vd | |
Loĝloko | Praha I vd | |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio (1918–) Aŭstrio-Hungario (–1918) Germanio Aŭstrio Svislando ![]() | |
Alma mater | Universitato Greifswald - Doktoro de Ambaŭ Juroj (1912–1913) Universitato de Vieno (–1912) ![]() | |
Familio | ||
Patro | Berthold Seligmann (en) ![]() ![]() | |
Edz(in)o | Dorothea Herz (en) ![]() ![]() | |
Amkunulo | Marietta Monaco (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto publikigisto kritikisto redaktisto novelisto juristo ![]() | |
Aktiva en | Berlino • Zuriko • Ĝenevo • Vieno vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Q63586659 ❦ Q63797791 ❦ Q63799243 ❦ Q63801090 ❦ Q63797945 ❦ Last Loosening ❦ Sirius ❦ Der Mistral vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Walter SERNER (naskiĝinta 15-an de januaro, 1889 - mortinta 1942) estis germanlingva verkisto kaj tezisto. Lia manifesto "Letzte Lockerung" estis grava teksto de Dadaismo.
Walter Serner naskiĝis kiel Walter Eduard Seligmann en Karlovy Vary respektive Karlsbad, Bohemio (tiam Aŭstrio-Hungario, nun Ĉeĥio). En 1913 li studis promocian leĝon en la aŭstri-hungaria ĉefurbo de Vieno. Kun la komenciĝo de la unua mondmilito li eskapis al Svislando en 1914 kaj partoprenis en Dadaismaj agadoj en Zuriko, Ĝenevo, kaj Parizo ĝis 1920. Dum la Unua Mondmilito li estis la redaktisto de la magazinoj Sirius kaj Zeltweg kaj skribisto por Die Aktion. En 1921 Serner restis en Italio kun la artisto Christian Schad. Komencante en 1923 li ekloĝis en variaj Eŭropaj urboj, enhavante Barcelonon, Bernon, Vienon, Karlsbadon, kaj Pragon. Lia teatraĵo Posada premieris en Berlino en 1927, sed liaj aliaj planitaj spektakloj estis malpermesitaj. En 1933 la libroj de Serner estis malpermesitaj per la registaro de Nazia Germanio. En 1938 li edziĝis al sia longjara amikino Dorotea, kun ŝi vivis en Prago kaj ambaŭ ekde 1939 plurfoje sensukcese provis elmigri al Ŝanghajo. Sekve ambaŭ devis translokiĝi al la juda getto en Prago. En aŭgusto 1942 li estis internigita en la koncentrejo Theresienstadt, sed du semajnojn pli poste estis perforte transportita al Rigo estis mortpafita en la urba arbaro de Biķernieki kune kun sia edzino Dorotea kaj la aliaj 998 malliberigitoj de tiu transporto.